Diskuto:Moderna devoteco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikola titolo Devotio Moderna kun du majuskloj kaj nekutima vortordo ne klarigeblas, la unua frazo komenciĝas per vortoj "Moderna devotio" en kutima vortordo kaj sen dua majusklo - jam pli bone. Rigardande pli proksime, la frazo tekstas "Moderna devotio [modErna devOcjo], aŭ «moderna devoteco», estis movado de spirita renovigo..." - en tio la prononco [devOcjo] indikas ke la du unuaj vortoj tute ne temas pri Esperanto, nur aspektas tre simile, sed ne estas ajna indiko, pri kiu fremdlingva vorto povus temo, kaj kial. Ĉar mi kvar jarojn lernis la latinan, mi povus dedukti ke povas temi pri la latina lingvo, sed estas nenia indiko ke pri tio temas. Sed esperanta vorto la formo "devotio" klare ne estas, esperanta termino estas nur la formo «moderna devoteco». Tial mi proponas komencigi la teksteton simple per "«Moderna devoteco» estis movado de spirita renovigo..." - kiu volas aldoni latinan formon, povas tion certe fari, akompanate per referencoj, kiuj pruvas ke temas pri ĝusta vortordo kaj ĝustaj majuskloj aŭ minuskloj en la latina... ThomasPusch (diskuto) 13:58, 4 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj kiel kutime en tiaj tekstoj (krom ke la lingvaĵo kaj redakta stilo estas tre nekutima), la multegaj ruĝaj ligiloj estas tre malzorge kontrolitaj: Fra Dolĉino ŝajnigas ke teksto pri la temo ne estas, sed vere ekzistas Dolĉino, Tomaso Kempis ŝajnigas ke teksto pri la temo ne estas, sed vere ekzistas Tomaso el Kempen, ktp ktp... Mi nun ĝustigas la ligilojn pri Dolĉino kaj Tomaso el Kempen, sed mi venis ĉi tien tute hazarde, kaj ne havas multan liberan tempon investeblan ĉi tie (ankoraŭ mi sukcesas ŝovi artikolon Jean de Gerson al nova titolo Johano de Gerson, ĉar la klerulo ankau havis latinan nomon kaj diversajn nacilingvajn: ankoraŭ ruĝa ligilo malpli, kaj plej malsaĝas misa ligilo asketecon anstataŭ gusta asketeco). Do la kontrolado de aliaj ruĝaj ligiloj kaj entute reviziado de la teksto restas al aliaj uzantoj... ThomasPusch (diskuto) 14:12, 4 okt. 2023 (UTC)[Respondi]