Montserrat (monto)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Montserrat

Vidaĵo de la monaĥejo sur la montaro
Alteco 1 236 m (Sant Jeroni)
Situo Katalunio
Koordinatoj 41°35′30″N 1°50′16″O / 41.59167, 1.83778Koordinatoj: 41°35′30″N 1°50′16″O / 41.59167, 1.83778

Montserrat (la segita monto) estas sabloŝtona montaro en Katalunio proksime de la urbego Barcelono. Piede de la orienta montopinto troviĝas fama benediktana monaĥejo, kiu ankaŭ nomiĝas Montserrat.

La fingroformaj rokoj de la montaro aspektas, kvazaŭ en unuopaj punktoj pintaj rokoj profundiĝis en la grundon, tamen fakte la rokoj formiĝis per erozio.

De la monaĥejo, kiu troviĝas en alteco de 720 metroj super marnivelo, pluraj vojoj gvidas al la plej alta pinto, la monto Sant Jeroni, kiu altzas 1.236 metrojn.

La montaro de Barcelono ne videblas, ĉar la montoĉeno Collserrola baras la vidon.

Panorama vidaĵo de la monto

[redakti] Cetere

La ŝtateto Moncerato en la Kariba Maro ricevis sian nomon memore al la eŭropa montaro, sed krome ne havas ligon al ĝi.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio


Ĝermo pri Katalunio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Katalunio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.