Historia urboparto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia urboparto de Szczecin, Pollando

La historia urboparto estas historia kaj monumenta nukleo de la urboj antaŭ la epoko de la urboplivastiĝo de la 19-a jarcento kaj komencoj de la 20-a jarcento.

La historia urboparto nuntempe reprezentas unu el la precipaj diferencoj inter la eŭropaj urboj kaj la nordamerikaj, kaj bone funkcias kiel turisma reklamo por turistoj.

En Eŭropo, kelkaj el la plej bone konservitaj historiaj urbopartoj estas tiuj de Napolo, Romo, Venecio, Katanio, Sieno, Palermo, Ĝenovo, Kordovo, Salamanko, Toledo, Segovio, Bruĝo, Dubrovniko, Florenco, Prago, Sevilo, Granado, Avilo kaj Kacereso.