Cabo da Roca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabo da Roca
kaboterpinto [+]

SituoPortugalio, distrikto Lisbono
- alteco140 m [+]
- koordinatoj38° 46′ 51″ N, 9° 30′ 2″ U (mapo)38.780833333333-9.5005555555556Koordinatoj: 38° 46′ 51″ N, 9° 30′ 2″ U (mapo)

Cabo da Roca (Portugalio)
Cabo da Roca (Portugalio)
DEC
Cabo da Roca
Cabo da Roca
Map
Cabo da Roca
Vikimedia Komunejo:  Cabo da Roca [+]
vdr
Monumento anoncanta la Cabo da Roca kiel la plej okcidenta pinto de kontinenta Eŭropo.
Granitaj rokomontoj kaj marklifoj laŭlonge de la marbordo.
La marbordo en Cabo de Roca.

Cabo da Roca (en portugala prononco: [ˈkaβu ðɐ ˈʁɔkɐ]) aŭ Kabo Roko estas kabo kiu formas la plej okcidentan pinton de la Sintra Montaro, de kontinenta Portugalio, de kontinenta Eŭropo, kaj de la teramaso de Eŭrazio.[1] Ĝi estas en la municipo Sintra, proksime de Azóia, en sudokcidento de la distrikto Lisbono.

Cabo da Roca estis konata de la romanoj kiel Promontorium Magnum[1] kaj dum la Epoko de la Velnavigado kiel la Roko de Lisbono.

La kabo estas ene de la Sintra-Cascais Natura Parko, 42 kilometrojn okcidente de la urbo Lisbono kaj sudokcidente de Sintra.

La okcidenta marbordo estas mikso de sablaj strandoj kaj rokaj klifaj promontoroj: ĉirkaŭ Cabo da Roca, klifoj estas pli ol 100 metrojn altaj, kaj tranĉitaj en kristalaj rokoj, komponitaj el tre falditaj kaj faŭltigitaj sedimentaj unuoj.[2] Parto de la granitaj formacioj montras pruvon de forta marborda erozio, dum en aliaj areoj estas kalkoŝtonaj kuŝejoj enmetitaj en granito.[3]

Ĉe plaĝo proksime de la kabo cetere en 1986 filmiĝis parto de renoma ĉeĥoslovaka-germana porinfana televida serio, nomata La oktopodoj el la dua etaĝo (ĉeĥe Chobotnice z II. patra, germane Die Kraken aus dem zweiten Stock).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Cape Roca", Encyclopædia Britannica, 2008
  2. Scheffers, Anja; Kelletat, Dieter (2005), "Tsunami Relics on the Coastal Landscape West of Lisbon, Portugal", Science of Tsunami Hazards (PDF), 23 (1), Essen, Germany: University of Duisburg-Essen, paĝoj 3–16, Alirita la 26-an de aŭgusto 2019.
  3. Fonseca, António Oliveira (novembro 2010), Relatório da Visita ao Parque Natural Sintra-Cascais (PDF) (portugale), Lisbono, Portugalio: Universidade Aberta, p. 11.