Sintra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Sintra en Portugalio

Sintra estas vilaĝo de Portugalio en la Distrikto de Lisbono, regiono de Lisbono aŭ historie Estremadura (Estremaduro), malkonfuzinda kun la hispana Extremadura (Ekstremaduro) kaj subregiono de la Granda Lisbono, kun ĉirkaŭ 27,000 loĝantoj. Ĝi situas en la centro de la lando iom norde de Lisbono. Temas pri tre interesa loko kun turismaj vidindaĵoj kaj pro monumentoj kaj pro pejzaĝo kaj tre konata ripozloko.

Ĝi estas sidejo de municipo de 316,06 km² de areo kaj de 363.749 loĝantoj (2001), subdividita en 20 komunumojn. La municipo limas norde kun la municipo de Mafra, oriente kun Loures kaj Odivelas, sudoriente kun Amadora, sude kun Oeiras kaj Cascais kaj occidente ĝi estas marborda kun la Atlantiko.

La tuto de Sintra estis klasita Kultura Heredaĵo de la Homaro de UNESCO en 1995.

Historio[redakti | redakti fonton]

La eko de Sintra miksiĝas kun tiu de la lando kaj la historio. La montaro kaj la ebenaĵo estis loĝataj ekde la praepoko, kiel pruvas la existo de dolmenoj kaj nekropoloj kaj aliaj restaĵoj kiel prailoj, kiuj videblas en la Urba Muzeo. Oni supozas, ke la nomo Sintra aŭ Cintra devenas el kelta lingvo, kie simila vorto signifas "luno", ĉar temis pri religia loko dediĉita al tiu dieco.

De la romiana epoko restas lapidoj kaj tomboskatoloj, kun la cirkla maŭzoleo, en la Arkeologia Muzeo de Odrinhas. La romianoj nomigis la montaron de Sintra "Mons Lunae" (Montoj de la Luno).

Sintra estis konkerita de Afonso la 1-a de Portugalio de la Maŭroj en 1147, post la konkero de Lisbono; ĝi ricevis propran memstaran leĝan statuson de tiu sama reĝo la 9a de Januaro de 1154.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de la municipo de Sintra (1801 – 2004)
1801 1849 1900 1930 1960 1981 1991 2001 2004
12486 17129 26074 37986 79964 226428 260951 363749 409482

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de la Maŭroj de Sintra, Portugalio

La komunumoj de Sintra estas la sekvaj:

Urboj(cidades)[redakti | redakti fonton]

Agualva-Cacém ; Queluz Cefurdo:Vila de Sintra.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Castelo dos MourosKastelo de la Maŭroj, estas la plj malnova de la gravaj vizitindaj monumentoj. Sur roka monteto ekde tie oni superregas ampleksan pejzaĝon super la ebenaĵo kaj ĝis la Atlantiko. Ĝi estis konstruita de la arboj ĉirkaŭ la 8-a jarcento por defendi la vojojn el Sintra al Lisbono, Mafra kaj Cascais. Ĉirkaŭ la 11-a jarcento ĝi apartenis al la araba reĝo de Badajoz kiu transdonis ĝin al la kristana reĝo de Kastilio, sed ĝi denove revenis en arabaj manoj de almoravidoj ĝis kiam, pòst multaj ŝanĝoj, finfine falis en manoj de la kristanaj konkerantoj meze de la 12-a jarcento. Dum la mezepoko (13-a ĝis 15-a jarcentoj) ĝi estis kialo de militaj okazaĵoj inter nobelaj partioj kaj kun Kastilio. Kvankam ĝi estis reĝa sidejo, post la forpelo de la judoj (preskaŭ unikaj loĝantoj) en la 15-a jarcento, ĝi dekadenciĝis en la 16-a. La kastelo havis duoblan muregon kun 5 turoj. Elstaras la enireja pordego kun hufarko de la araba epoko. Estas ankaŭ romanika preĝejo kompreneble de la kristana epoko. La suprenirejo al kastelo estas agrablega promenejo inter bela arbaro kie tra la jarcentoj oni konstruis palacojn kaj oni plantis ekzotajn arbojn.
La Palaco ekde la Sudo.

Ekde la 16-a jarcento estis monaĥejo kiu estis damaĝita de fulmo en la 18-a jarcento kaj detruita de la tertremo de 1755; tiam restis nur kapelo. La nuna kastelo estis projekto de Fernando la 2-a de Portugalio, nome D. Fernando de Saxe Coburgo-Gotha. En 1840, D. Fernando decidis la konstruadon de romantika kasteleca palaco, somera sidejo de la portugalaj reĝoj. La arkitekto estus la germana mineralogo Guilherme von Eschwege kiu konis multajn landojn kaj tre verŝajne la germanajn kastelojn de la Reno. Krome estis projektata enorma ĝardeno en la tuta monto.

La kastelo estus de eklektika stilo kiu kunigus formojn novmezepokecajn kaj ekzotecajn: novgotiko, novmorisko, indiaj influoj, manuelino, ktp. Tre klara estas imitado de la Convento de CristoMonaĥejo de Kristo de Tomar. La konstruo estus finita en 1847. Eble ĝi influis la konstruadon de posta fama germana kastelo Neuschwanstein. La Kastelo de Pena inkludas muregon, la malnovan monaĥejon, la Pation de Moriskaj Arkoj, la propran palacon interne ornamita laŭ stilo cathédrale kaj ornamitega fasado kun la mitologia imago de la Trituro aŭ la Mondokreado. Multaj ornameroj reflektas la influon kaj gravecon en la projektistoj de Esoterismo, Framasoneco aŭ Templanoj.

Desupra vido de la palaco
  • Palácio Nacional de Sintra aŭ Palácio da Vila estas la palaco situanta sube en la vilaĝo mem kontraste kun la Kastelo de la Maŭroj supre kaj la Kastelo de Pena pli supre. Ĝi estis reĝa sidejo kaj nun turisma vizitindaĵo. Temas pri urba palaco, kies konstruo ekis dum la 16-a jarcento sur antaŭaj konstruaĵoj, de nekonata arkitekto. Ĝi inkludas erojn de arkitekturo de la mezepoko, gotiko, manuelino, andaluzaj azuleĥoj, renesanco kaj romantismo. Estas tipa la bildo de la palaco superregita de la du konusaj konstruaĵoj de la enormaj kamenoj videblaj de malproksime. Aliaj eroj de la palaco estas la salonoj (sep nomitaj laŭ specifa ornamaĵo), kapelo, lignaj tegmentoj kaj la kuirejo. Ĝi ĝuis renoviĝojn kaj riparoj dum la 17-a jarcento kaj ĉefe dum la 18-a jarcento post la fama terura Tertremo de 1755. La palaco estis klasita kiel Nacia Monumento en 1910.
  • Palácio da Regaleira, Quinta da Regaleira aŭ Ĝardenpalaco de la Regaleira estas blega palaco kaj allogega ĝardeno konstruita en la suprenirejo de la vilaĝo Sintra al la kasteloj kaj, krom amaso da vidindaĵoj, prezentas la specifecon de esti projektita kaj konstruita dum la 18-a jarcento (sur antaŭaj konstruaĵoj) laŭ influo kaj ĉefaj konceptoj de Framasoneco.
  • Palácio de Seteais estis konstruita dum la 18-a jarcento laŭ stilo novklasiko. Temas pri belega palaco rozkolora, hodiaŭ hotelo.
  • Palácio de Monserrate estas belega flaveca palaco kun ruĝaj tegmentoj sur monteto inter belegaj ĝardenoj.
  • Convento dos Capuchos
  • Palácio Real de Queluz aŭ Palácio Nacional de Queluz, troviĝas en lamunicipo de Sintra, sed an alia vilaĝo, nome Queluz. Ĝi estis konstruita sub ordono de la reĝo Pedro la 3-a de Portugalio fine de la 17-a jarcento kaj ĉefe dum la 18-a jarcento. La elstareco devenas ĉefe de la monumenteco de la ampleksaj ĝardenoj kaj ĉefe de la Ĝardeno de Neptuno. La stiloj kunigitaj en la palaco estas baroko, rokoko kaj novklasiko. En la interno elstaras la rokoka ornamaĵo kaj en la ekstero la ĝardenaj skulptaĵoj kaj azuleĥaj promenejoj kun artefaritaj lagetoj. Ĝi estis reĝa porsezona sidejo (tie naskiĝis kaj mortiĝis diversaj membroj de la reĝa familio) kaj nun turisma vidindaĵo kaj altkulturejo. La palaco estis klasita kiel Nacia Monumento en 1910.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas la jenaj urboĝemelecoj:

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]