Moderna arĥitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Federacia parlamentejo de Brazilo konstruita de Oscar Niemeyer
La germana pavilon je Barcelono, kiel referenco de la moderna arĥitekturo. Ĝi proponas novan manieron de spacosperto: la foresto de fermataj spacoj kaj la flua rilato de ĉiu spaco kun la apudaj internaj kaj eksteraj zonoj.

Moderna arĥitekturo estas arĥitekturo, kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la arton kaj fasonadon.

En Germanujo, kie ĝi nomiĝis Neues Bauen (nova konstruado), ĝi krome koncernis la urban desegnadon en la tempo antaŭ la Unua Mondmilito ĝis en la tempo de la Vajmara Respubliko (1918 ĝis 1933). Ĝi estas en rilato kun la samtempe evolua movado De Stijl (la stilo) en Nederlando kaj kun la postuloj de Bauhaus. Liga konekto ankaŭ ekzistas kun la arĥitektura stilo nova objektivismo. La nomon Neues Bauen stampis arĥitekto Erwin Anton Gutkind per la titolo de sia faklibro aperinta en 1919 Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit (Nova konstrado. Fundamentoj por praktika koloniokonstruo).[1]

Celo de moderna arhitekturo estis, disvolvi per raciigo kaj tipigo, uzado de novaj materialoj same kiel per sobra-simpla internoekipaĵo tute novan formon de konstruado, je kiu sociala respondeco (suno, aero kaj lumo kontraŭ luokazernoj, postkortoj kaj plenŝtopitaj cambroj) akiris ĉefan gravecon. Tiel ekestis multnombro da loĝokolonioj, kiujn ofte survojigis urboj kun socialdemokratiaj plimultoj en siaj urboparlamentoj.

Socia evoluo[redakti | redakti fonton]

Ekde la mezo de la 19-a jarcento sekve de la industria revolucio iom post iom ankaŭ la postuloj kaj la rimedoj de la konstruado komencis ŝanĝiĝi.

Pro migrado de la kamparaj loĝantoj en la urbojn kaj pro novaj strukturoj de laboro ekestis kreska bezono da nova loĝospaco kontentigenda. Samtempe materialoj kiel fero, vitro kaj pli malfrue betono fariĝis pli kaj pli popularaj kaj pli bone utiligeblaj. Novaj konstruteĥnikoj venkis: ŝtalgisado, ferskeleta konstruado, grandaj vitrokadraj areoj kaj antaŭpreparitaj konstruelementoj. Ili kunportis novajn konstruajn kaj fasonajn postulojn.

Komence oni aplikis la novajn teĥnikojn en la teĥnika inĝenierkonstruo, oni baldaŭ uzis ilin ankaŭ je la domkonstruado. En 1851 Joseph Paxton enmetis en sia Kristalpalaco en Londono por unua fojo preparitajn ŝtalo-vitro-kadrojn. Gustave Eiffel montris en 1887 per la Eiffel-Turo en Parizo la eblecojn de la ferskeleta konstruo.

Antaŭantoj[redakti | redakti fonton]

Fagus-Fabriko en Alfeld el 1911, unua antaŭanto de la moderna arĥitekturo de Walter Gropius

La Ĉikaga Skolo unuafoje uzis la teĥnikojn grandskale je la konstruo de loĝo kaj oficejdomoj. Louis Henry Sullivan postulis en 1890 per form follows function (formo sekvas/obeas la funkcion) frazon, kiu pli malfrue fariĝos bazo de la moderna arĥitekturo. En Francujo Auguste Perret uzis kiel unu el la unuaj arĥitektoj la avantaĝojn de la ferbetona konstrumaniero en la regula loĝokonstruo.

Ankaŭ en Germanujo la arĥitektoj ekkonis la variajn eblecojn, kiujn proponis la novaj teĥnikoj, kaj provis disvolvi el tio novan konstruon. En la arĥitekta kaj artista asocio Deutscher Werkbund unuiĝis en 1907 arĥitektoj per la celo, konstrui konforme al la maŝinepoko funkcio-kontentige, sen konsideri historiismon kaj uzante modernajn materialojn.

La nova epoko postulas la propran sencon. Precize stampita formo, sen ajna hazardeco, klaraj kontrastoj, ordigaj eroj, vicigo de samaj eroj kaj unueco de formo kaj koloro fariĝos konvene al la energio kaj ekonomio de nia publika vivo la estetika ilaro de la moderna konstruartisto. --Walter Gropius, 1913

La urĝaj sociaj problemoj kaj la amasa bezono da loĝejoj igis samideanojn provi, interligi la funkciajn kaj fasonajn postulojn kun la sociaj problemoj. Post la Unua Mondmilito en Germanujo okazis grandaj politikaj ŝanĝiĝoj kun vastaj efikoj, kaj en 1919 Bruno Taut, Walter Gropius kaj Hans Scharoun komencis diskuti en la sekreta leterkomunikado Die gläserne Kette [la vitra ĉeno].

Principoj[redakti | redakti fonton]

„Itala Ĝardeno“ en Celle, 1924/1925

La moderna arĥitekturo vetis konsekvence por la novaj materialoj vitro, ŝtalo, betono kaj brikŝtono. Per tio estis realigeblaj precipe simplaj formoj kaj ties malkonstruo: simplaj kubaj formoj, spacovolumenoj enŝovitaj unu en la alian, libere starantaj murplatoj kaj aŭdacaj superstaraĵoj.

La nova arĥitektura lingvo laŭiris la ekonomian bazan principon:

Socia ekonomio
La loĝomizero respektive manko de loĝejoj kaj la el tio rezulta amasa loĝokonstruo devigas al simpleco, ornamaĵoj estis rigardataj kiel lukso. La simpla formolingvo metis pli grandajn postulojn al la estetika pretendo de la skizo.
Konstrua ekonomio
La redukto de portantaj eroj sur unuopaj punktoj kaj facoj ebligas tute novajn formajn eblecojn – rezultas pli liberaj formoj je malpli da konstrua elspezo.
Stila ekonomio
La forma rigorismo kaj la klara asketa formo reprezentas ĝeneralan validecon kaj objektivecon kaj formas artan celon. Laŭ la ideo de tutarta verko je kelkaj projektoj ĝis la komplete priloĝebla elformo de la objektoj.

Reprezentantoj[redakti | redakti fonton]

Kiefhoek-Kolonio en Roterdamo

Ĉefaj reprezentantoj de la nova arĥitekturo estis inter alie Le Corbusier, Adolf Loos, Walter Gropius, Erich Mendelsohn, Ludwig Mies van der Rohe, Hans Scharoun, Alvar Aalto kaj Oscar Niemeyer.

La moderna arĥitekturo en Germanujo („Neues Bauen“) evoluis en la Deutscher Werkbund kaj estis la ideala bazo de la Bauhaus-Skolo. Preskaŭ duonan jarcenton ĝi esence kunformis la konstruadon en Eŭropo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Fischer: Licht und Transparenz. Der Fabrikbau und das Neue Bauen in den Architekturzeitschriften der Moderne. Band 2 der Studien zur Architektur der Moderne und industriellen Gestaltung. Eldoninto: Zentralinstitut für Kunstgeschichte 2012, ISBN 978-3-7861-2665-2.
  • Norbert Huse: Neues Bauen 1918 bis 1933. Heinz Moos Verlag, Munkeno 1975, ISBN 3-7879-0090-X.
  • Peter Lorenz: Das Neue Bauen im Wohnungs- und Siedlungsbau, dargestellt am Beispiel des Neuen Frankfurt. Karl-Krämer-Verlag, Stutgarto 1986, ISBN 3-7828-0514-3.
  • Walter Müller-Wulckow: Architektur 1900–1929 in Deutschland, Reprint und Materialien zur Entstehung. Reprints der vier Blauen Bücher Bauten der Arbeit und des Verkehrs (1929), Wohnbauten und Siedlungen (1929), Bauten der Gemeinschaft (1929) und Die deutsche Wohnung der Gegenwart (1932), Vorwort von Reyner Banham, (ausführliche Bibliografie, 182 Architekten-Bio-Bibliografien), Königstein i. Ts. 1999 (= Die Blauen Bücher), ISBN 3-784580416.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erwin Gutkind, Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit, Verlag der Bauwelt, Berlino 1919.