Brutalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brutalismo estas arĥitektura stilo, kiu elvenis el la Moderna arĥitekturo kaj kiu havis sian gloran epokon inter la 1950-aj kaj 1970-aj jaroj. Komence ĝi baziĝis sur la verko de la svisa arĥitekto Le Corbusier kaj tiu de Eero Saarinen. La nomo havas sian originon en la franca esprimo béton brut ("nudbetono"), esprimo uzita fare de Le Corbusier por priskribi la elekton de siaj materialoj. Poste, en la 1960-aj jaroj, la brita arĥitektura kritikisto Reyner Banham adaptis la esprimon kaj alinomis ĝin "brutalismo" (angle brutalism), kiu identigis la emerĝan stilon.

La stilo fariĝis tre populara ĉe registaraj klientoj kaj institucioj, kun multaj ekzemploj en anglalingvaj landoj (kiel ekzemple Unuiĝinta Reĝlando, Usono, KanadoAŭstralio), Okcidenta Eŭropo (Francio, GermanioItalio) kaj iamaj landoj de Orienta Bloko.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arquitectura brutalista en la galega Vikipedio.