Wangfujing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wangfujing-strato

Wangfujing (ĉine: 王府井, Wángfǔjǐng), en la pekina kvartalo Dongcheng estas unu el la plej famaj kaj gravaj butikstratoj de la ĉina ĉefurbo Pekino. Jam dum la dinastio Ming ĝi estis grava komercejo, poste dum la dinastio Qing nobeloj starigis siajn loĝejojn en la Wangfujing-strato.

Wangfu signifas regejon de reĝo kaj jing fonton.

Multegaj butikoj, vendejaroj kaj kafejoj troviĝas sur la strato, kies plej granda parto estas rezervita al piedirantoj. En 1903 estiĝis la Dong'an-bazaro. En la strato ekzistas ankaŭ kristana preĝejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 39° 54' 42.9" N, 116° 24' 18.3" O