Manĝebla frukto
Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankau kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en konservujoj, frostigita aŭ sekigita. La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.
Klarigo de la esprimo [redakti]
La distingo inter fruktoj kaj legomoj estas malpreciza. Laŭ la defino en la nutraĵindustrio fruktoj estas de Perenaj plantoj kaj legomoj deunujaraj plantoj. La sukerenhavo de fruktoj plej ofte estas pli alta ol ĉ legomoj. En Botaniko frukto estiĝas el fertiligita floro. Legomoj ofte devenas de aliaj plantpartoj kiel radikoj (karotoj), tigoj (asparago, folioj [spinaco], burĝonoj (florbrasiko)) aŭ semoj (faboj). Kapsikoj, tomatoj, legomkukurboj aŭ "zuchini", kukurboj kaj kukumoj ankaŭ estas laŭ la botanika defino fruktoj, ĉar ili kreskas el fertiligitaj floroj. Ĉar mankas al ili dolĉa gusto kaj ĉefe la acido, oni nomas ilin fruktolegomoj. Escepte rabarbo estas folitigo, do ofte estas rigardata kiel frukto.
Rigardu ankaŭ [redakti]
La sekva listo, ordigita laŭ la plantfamilioj, nur entenas sukajn fruktojn. Nuksoj aŭ aliaj fruktsimilaj sekaj manĝeblaj plantpartoj serĉu ĉi-tie:
Lau la supra defino de fruktoj kaj legomoj. Serĉu la legome uzataj plantoj ĉi-tie:
Listo de fruktoj laŭ plantfamilioj [redakti]
Aktinidiacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Actinidia arguta | kiveo ( el la franca kiwai), kiveto | tre ŝatataj de infanoj, tre vintrorezista specio |
| Actinidia chinensis | kivo | la frukto de kivujo, ricevis la nomon kivo de novzelandaj fruktkultivistoj pro la simileco al la birdo kivio |
Anakardiacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Mangifera indica | mango | tre grava frukto, multaj varioj |
| Mangifera verticillata | filipina mango, baŭno (neo) | nur en Filipinoj kultivata |
| Bouea macropylla | malaja mango, gandario | malaja parenco de mango |
| Spondias cytherea kaj S. dulcis | ambarelo | disvastigita en la tropikaj malaltaĵoj |
Anonacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Annona reticulata | bovkora anono | similas al ĉerimolio |
| Annona squamosa | sukerpomo, skvama anono | La sukerpomo originis en tropikaj regionoj el Sudameriko |
| Annona muricata | Graviolo | Graviolon oni uzas por ĵeleo kaj trinkaĵoj |
| Annona cherimola | ĉerimolio | La nomo ĉerimolio estas inkadevena |
Bombakacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Durio zibethinus | durio | Ĝi tiom odoraĉas, ke multaj flugkompanioj ne transportas ĝin. Por multaj indonezianoj, ĝi tamen esta la plej delikata frukto de la mondo! |
Bromeliacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Ananas commosus | ananaso | La ananaso estas pluropa frukto tre ŝatata. Estas multaj aliaj specioj uzataj kiel florornamaĵoj. |
Kaktacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Opuntia ficus-indica | opuntio, nopalo au kaktofigo | Grava frukto el la aridaj tropikaj kaj subtropikaj zonoj. |
| Hylocereus undulata | pitajo | Kolombio produktas la plej multajn. |
Kaprifoliacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Sambucus nigra | sambuko | La fruktoj liveras bongustan siropon kaj ĵeleon. |
Karikacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Carica papaya | papajo | Grava frukto kun medicina valoro. |
Kukurbacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Cucumis melo | melono, sukermelono, mielmelono kaj multaj aliaj tipoj | Laŭ la difino (rigardu supren] melono estas legomo, ĉar la planto ne estas plurjara. |
| Citrullus lanatus | akvomelono | Grava frukto ŝatata en somero. |
Ebenacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Diospyros virginiana | (virginia) persimono | Ĝi venas el suda Usono. |
| Diospyros lotus | daktilpruno | Itale frutti de loti. |
| Diospyros kaki | (orienta) persimono aŭ kakinoko | Ŝatata oranĝkolora frukto. |
| Diospyros ebenaster | nigra zaboto | Ĝi estas tre parenca al la filipina "mabolo" (Diopyros discolor). |
Eleagnacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Shepherdia argentea | bubalbero | Usona vakeroj spicis la bubalviandon per tiu frukto. |
| Hippophae rhamnoides | Hipofeo | Uzata por fari sukon kaj marmeladon |
Erikacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Vaccinium myrtillus | mirtelo | Arbusto kun bluaj beroj, ŝatata en Nordio. |
| Vaccinium vitis-idaea | vakcinio | Uzata por fari konfitaĵojn. |
| Vaccinium oxycoccus | oksikoko au "torfbero" | En la sveda "tanbär" . |
| Vaccinium macrocarpum | grubero aŭ "kulturvakcinio" | La pli granda "frato" de vakcinio. |
| Specioj de Arbutus | arbuto aŭ "fragarbo" | La fruktoj de tiu arbedo aŭ arbo similas al fragoj |
Eŭforbiacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Baccaura motleyana | rambajo | Planto el Malajzio, malaja nomo "paloh". |
| Antidesma bunius | bunio | Alta arbo el sudorienta Azio kaj okcidenta Australio. |
| Phyllanthus acidus aŭ Cicca acida | ĉermajo aŭ stel-groso | El la fruko oni faras siropon kaj ĉatnion en Tajlando. |
Flakurtiacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Flacourtia indica | ramonĉio | La frukto venas el Madagaskaro kaj Sudazio. |
| Flacourtia inermis | "malaja lovio" | beroj kun 2-cm grandeco. Por fari ĵeleon, siropon kaj ĉatnion. |
| Dovyalis caffra | umkokolo | El Sudafriko. |
| Dovyalis hebecarpa | ketembilo | Similas al umkokolo. |
Kluziacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Mammea americana | mameo | Fruko el Karibio kun abrikotsimila gusto. |
| Garcinia mangostana | mangostano | La arbo, kies fruktoj estas unu el la paj bongustaj, venas el Malazio. |
Malpigiacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Malpighia punicifolia | acerolo | grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C |
Morusacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Ficus carica | figo | grava frukto, oni manĝas ĝin freŝe, sekigite kaj kiel konfitaĵo. |
| Moruso alba | moruso blanka | flav-blanka frukto, arbo por nutri silkraŭpojn. |
| Morus rubra | moruso ruĝa | ruĝa beroj. La bero estas agrable acida |
| Morus nigra | moruso nigra | nigraj beroj, la plej grava morusfrukto. |
| Artocarpus integrifolia | jakvo | La gusto de la frukto estas daktilsimila. Ankaŭ vendata kiel konservo |
| Artocarpus atilis, sin. A. incisa | panfrukto | Panfruktarbo estas ĝis 20m alta kun granda bela foliaro. |
Musacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Musa inkluzive Australimusa kaj Eumusa | banano | Multaj genroj, specioj kaj kulturvarioj. |
Mirtacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Myrciaria cauliflora | jabutikabo | brazila frukto kiu liveras bonegan ĵeleon. |
| Eugenia uniflora | pitango | Fruktoj por freŝa konsumo kaj por ĵeleo, ŝorbeto kaj trinkaĵoj |
| Myrtus ugni | ĉilia gujavo, ĉilia mirto | Ĉilia mirta kaĉo gustas kiel miksaĵo inter pomo kaj mirtelo |
| Syzygium cuminii | jambolano | La frukto estas manĝata freŝa. |
| Syzygium aquea | blankjamboso | Ŝatata de infanoj. Uzataj por trinkaĵoj kaj siropo |
| Syzygium javanicum | Java jamboso | Fruktoj povas esti verd-blankaj aŭ ruĝaj. |
| Syzygium malaccensis | malaka jamboso, ruĝajamboso | Freŝa la frukto estas preskau sengusta. |
| Syzygium jambos | jamboso rozjamboso | [La plej ŝatata el la fruktoj de la genro Sizigio]. |
| Acca sellowiana | feiĵoo aŭ brazila gujavo | Feiĵoo havas guston kaj aspekton similajn al de gujavoj. |
| Psidium guajava | gujavo | grava tropika frukto. |
Oksalidacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Averrhoa carambola | karamboleo aŭ stelfrukto | Tre akveca frukto,la kversekca (transversa) tranĉo aspektas kiel stelo. |
Arekacoj aŭ Palmoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Phoenix dactylifera | daktilo | Fruktoj vendata freŝe kaj sekigitaj. |
| Zalacca edulis | zalako | La zalakpalmo havas trunkon simila al bananujo |
Pasifloracoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Passiflora laurifolia | akvolimono | Ekster sudorienta Azio apenau konata. |
| Passiflora ligularis, P.edulis f. flavicarpa | Flava grenadilo | Brazilo estas la ĉefa eksportlando de la suko de tiu frukto. |
| Passiflora quadrangularis | barbadeno, aŭ gigantgrenadilo | La plej granda pasiflora frukto. |
| Passiflora molissima | kurubo | Flava oblonga frukto. |
| Passiflora edulis | grenadilo | Violkolora frukto plej parte por fari siropon kaj trinkaĵon, sed ankaŭ por manĝi freŝe. |
| Passiflora alata | dolĉa grenadilo | frukto preskaŭ senacida, parte por fari trinkaĵon, sed ĉefe por manĝi freŝe. |
Punikacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Punica granatum | granato | Fruktoj por freŝa konsumo kaj preparo de siropo. |
Rozacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Rosa | rozo | oni uzas rozpetaloj por prepari marmeladon kaj rozakvon. Eö la rozfrukto oni faras pulpon por kuiri marmeladon. |
| Fragaria ananassa | frago | Fragaria vesca, la arbara frageto ne havas komercan signifon. La multe pli granda ananasfrago estas gravega frukto. Ekzistas multegaj kulturvarioj. |
| Rubus fruticus | rubuso aŭ nigra rubuso | Ofte uzata por kuiri marmeladon. |
| Rubus chamaemorus | kamemoro aŭ marĉrubuso | Ŝatata kaj multekosta sovaĝa frukto en Nordio. |
| Rubus arcticus | arkta rubuso´ | En Nordio uzata por kuiri marmeladon. |
| Rubus glaucus | kastila rubuso aŭ "Mora de Castilla" | Ne estas moruso, sed rubuso. |
| Rubus idaeus | frambo | en Belgio oni spicas bieron per framboj. |
| Malus domestica | pomo | Unu el la plej gravaj fruktoj de la mondo. |
| Pyrus communis | piro | Multaj kultivaroj kun diveraj gustoj. |
| Cydonia oblonga | cidonio | Nur kuirite manĝebla kiel ĵeleo. |
| Chaenomeles japonica | japana cidonio | Pli malgrandaj fruktoj ol cidonio, sed samgustaj. |
| Mespilus germanicus | ĝermana mespilo | manĝebla nur kuirita. La "pomo" de la antikvaj ĝermanoj. |
| Eriobotrya japonica | lokŭato | Ofte ĝi nomiĝas nacilingve ankaŭ "lana mespilo, kvankam ĝi ne apartenas al mespilo. |
| Prunus domestica | pruno | diversaj tipo de prunoj oni povas dividi en a) ronda pruno, b) oblonga slivoj kaj c) verda renkoldoj. |
| Prunus ceradifera | mirabelo | eta, rondforma, flava pruno |
| Prunus spinosa | prunelo | Nur uzebla kiel ĵeleo aŭ en likvoro. |
| Prunus armenica | abrikoto | granda signifo ankaŭ kiel sekigita frukto. |
| Prunus persica | persiko | La glathaŭtaj varioj nomiĝas Nektarino. |
| Prunus avium | acida ĉerizo aŭ grioto | precipe por marmelado kaj sukoj. Ekzistas en Belgio ankaŭ griot-biero. |
| Prunus cerasus | dolĉa ĉerizo | precipe por la freŝa merkato. Ofte ankau en konservo. |
Rutacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Citrus sinensis | dolĉa oranĝo | La multaj varioj oni povas dividi minimume tri grupo: umbilikaj-oranĝoj, sangoranĝoj kaj blondoranĝoj. |
| Citrus aurantium | amara oranĝo au bigarado | Uzata nur por konfitaĵo. |
| Fortunella | fortunelo | la ronda formo F. japonica, la ovala formo F. margarita |
| Citrus reticulata | mandarino | Ekzistas multaj aliaj specioj tre proksimaj, ekzemple: tangerinoj, satsumoj, tangeloj tangoroj,k.a. |
| Citrus medica | cedrato | Cedrato oni nur uzas en kandita formo kiel spicaĵo. |
| Citrus limon | citrono | Ofte konsumita kiel suko, raspitaĵo de ŝelo aŭ tranĉaĵoj en pladoj.La ŝelo donas valoran oleon. |
| Citrus aurantifolia | limeo | Limeo(aŭ meksika limono) ne estas tiom granda kiel citrono. |
| [Citrus latifolia] | Persa limono | Persa limono (komerce - Verda citrono) kaj limeo estas acidlimedoj, laŭ specialistaj kriterioj. |
| [Citrus limettioides] | limedo | Limedoj estas preskaŭ senacidaj citrusfruktoj,interne senpigmentaj. |
| Citrus grandis,sin.C. maxima | pampelmuso | la "granda frato" de grapfrukto |
| Citrus paradisi | grapfrukto | Supozeble,rezulto de natura krucado de pampelmuso kaj oranĝo.Lau NPIV ankaŭ "paradiza citruso". |
| Citrus spp | limonoj | Limonoj estas malsamaj citrusfruktoj, iuj similaj al citrono aliaj al mandarino. Kiel la plimulto de la citrusoj,iliaj arboj estas naturaj hibridoj, sed ricevas specionomojn: C.limonia-Rangpura limono (Tang. simila);C.volkameriana- Volkamera limono;C.jambhiri-Jambira limono, k.a., multaj gravaj kiel greftobazo. Ankaŭ C. aurantifolia k C. latifolia estas limonarboj. |
Sapindacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Nephelium lappaceum | rambutano aŭ hara liĉio | Grava índonezia frukto |
| Litchi chinensis | liĉio | Grava frukto en Ĉinujo. |
| Dimocarpus longan | longano | liĉisimila frukto |
Sapotacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Manilkara zapota | sapoto | laŭ NPIV i.a. por la trunkŝela laktosuko uzata en fabrikado de maĉgumo, ĉiklo |
| Calocarpum sapote kaj Calocarpum mammosum | granda sapoto | Mezameríka arbo |
Saksifragacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Ribes rubrum | ruĝa ribo | La blankaj varioj ankau apartenas al tiu specio. |
| Ribes nigrum | nigra ribo | Ofte uzata por fari ĵeleon aŭ sukon |
| Ribes grossularia | groso aŭ dorna ribo | ekzistas verdaj kaj ruĝaj varioj |
Solanacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Cyphomandra betacea | tamarilo au arba tomato | tomatsimila frukto |
| Physalis peruviana | fizalido aŭ perua fizalido | Ofte ankaŭ nomata "kaba groso" |
| Solanum quitoense | "lulo", kito-oranĝo, | fruktoj estas malgrandaj kiel malgrandaj tomatoj |
| Solanum muricatum | pepino | similas al malgranda melono. |
Vitacoj [redakti]
| latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
|---|---|---|
| Vitis vinifera | vinbero | blankaj kaj ruĝa/bluaj varioj |
Literaturo [redakti]
- Franke,Wolfgang : Nutzpflanzenkunde: nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 6. Auflage. Thieme, Stuttgart 1997, ISBN 3-13-530406-X
- Liebster, G.: Warenkunde Obst. Hädecke, 1999, ISBN 3-7750-0301-0
- Pierre-Marie Valat, Pascale de Bourgoing: Der Apfel und andere Früchte. Mannheim 1992, ISBN 3-411-08541-X
- Bendel,Lothar : Das große Früchte- und Gemüselexikon, Patmos, 2002, ISBN 3-491-96066-5
- Kranz, Brigitte: Das große Buch der Früchte, München 1981
- Daßler, E., G. Heitmann: Obst und Gemüse - eine Warenkunde. Berlin kaj Hamburg 1991

