Averrhoa bilimbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
bilimbo
Averrhoa bilimbi dsc03692.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Oxalidales
Familio: Oksalidacoj
Genro: Averrhoa
Averrhoa bilimbi
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Averrhoa bilimbibilimbo estas apud la stelfruko unu el la specioj el la genro de Averrhoa. Ĝi apartenas al la familio de Oksalidacoj kaj estas indiĝena en Sudorientazio. La arbo estas kultivata tutmonde en la tropikoj kaj subtropikoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Trunko kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Habituso kaj fruktoj

Bilimbo-arbo atingas altecon ĝis 15 m kaj trunkan diametron de 30 cm. Branĉoj kreskas alten. La folioj staras en faskoj je la fino de la tigoj kaj branĉoj. La tigoj havas dikecon de ĉ. 7 mm kaj estas kovrata de densa, bruneca aŭ flaveca pelton triĥomo.

La kunmetitaj pinataj folioj kreskas ĝis longeco de 65 mm. La folitigoj estas 4 ĝis 13 cm longaj, ĉ. 2,5mm dikaj kaj ne peltaj. Je folio estas 14 ĝis 40 folietoj alternsidaj aŭ preskaŭ kontraŭsidaj. La folilimbo de la folietoj estas 2,5 ĝis 8 cm longa kaj 1,2 ĝis 3 cm larĝa. Ili estas oblongaj, ovoformaj-oblongaj kaj nesimetrie formitaj, je la fino pintaj kaj je la bazo rondigitaj. Ambaŭ flankoj havas fajnan pelton. Kromfolioj estas etaj aŭ mankas.[1]

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floraroj de la bilimboarbo estas cimoj, kiuj staras en la foliakseloj aŭ estas trunkfloraj. Ili ekzistas el 15 ĝis 20 floroj kaj estas fajne peltaj kaj glandece haraj. La brakteoj estas 4 mm longa, la alenforma antaŭfolioj havas longecon de 1,5 ĝis 2 mm. La flortigoj longas 4 ĝis 20mm.

La malgrandaj floroj estas radsemetriaj kaj kvinnombaj. La kvin sepaloj estas ĉe la bazo kunkreskintaj, 1,5 ĝi 2,5 mm longaj, 1,5 ĝis 3 lmm larĝaj kaj ovofomaj ĝis elipsaj, nur unu interna sepalo estas pli longa. Ĉe ambaŭ flankoj estas glandecaj triĥomoj. La ruĝece violkoloraj, liberaj petaloj estas 10 ĝis 20 mm longaj kaj ĉ. 2,5 mm larĝaj. mallarĝe spatelformaj kaj defalas frue.

Ekzistas du cirkloj kun po kvin fertilaj stamenoj, unu en la ekstera cirklo kun malpli longaj (4 mm) kaj la alia en la interna ciklo kun longaj (10 mm) stamenoj. La stiluso estas 7,5 ĝis 12 mm longa kaj la ovario 4 ĝis 7,5 mm longa.[1]

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

Frukto

La fruktoj estas karnecaj beroj kaj longas ĉ. 5 ĝis 10 cm. La diametro estas 3,5 cm. La surfaco estas glata kaj kun 5 kaneloj. Ili havas rondan ĝis kvineĝan kverprofilon.: La beroj estas pli acidaj ol karambolfrukto (Averrhoa carambola).[1]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Pro la acideco ili apenaŭ estas manĝataj freŝe. Nur en Kostariko oni servas la verdajn, krudajn fruktojn al rizo kaj fazeoloj. En Azio la fruktoj estas uzataj por kareo kaj por fari trinkaĵon.[2]

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 William Burger (Herausgeber): Flora Costaricensis, Fieldiana:Botany New Series, Nummer 28, Field Museum of Natural History, 1991. Seiten 4−5.
  2. J. Morton: Bilimbi. In: Fruits of warm climates, Miami, FL., 1987, Seiten 128−129.