Kakinoko
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kakinoko
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Diospyros kaki Thunb. 1780 |
||||||||||||||
La kakinoko (Diospyros kaki) estas la ekonomie plej grava Diospiro, kiu estas kultivata por siaj fruktoj. Ĝi estas ĝis 15 m alta, foliperdanta, monoika aŭ dioika arbo kun rondigita, malfermita supro. La alterne lokitaj, ledecaj folioj estas ovalaj kaj ĝis 25 x 10 cm grandaj. Supre ili estas malhelverdaj kaj malsupre kovritaj per arĝentbrunaj haroj. Kiam ili defalas en la aŭtuno la koloro estas flava aŭ ruĝa. La masklaj floroj staras triope en la foliakseloj. La feminaj floroj staras solaj en la foliakseloj. La ligno de la kakinokarbo estas kiel la tre parenca ebono tre malmola kaj uzata por la fabrikado de mebloj.
Nature la kakinoko troviĝas en la Himalajo kaj en la montoj de Mjanmaro, Tajlando, Hindoĉinio, Koreio kaj Japanio. Mondvaste la kakinoko estas kultivata en la duontropikoj kaj en la tropikoj pli alta ol 1000 metroj. Ankaŭ estas informoj ke la origino de la kakinoko estas en Ĉinio.
Nutra valoro [redakti]
100 g da freŝa frukto:
- Energio: 65,6 kkal
- Karbonhidrato: 16 g
- Fibro: 1,6 g
- Potaso: 190 mg
- Magnezio: 9,5 mg
- Vitamino A: 158,3 µg
- Vitamino C: 16 mg
- Foliata acido: 7 µg