Artocarpus sericicarpus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Artocarpus sericarpus
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Monokotiledonoj
Ordo: Rozaloj, Rosales
Familio: Morusacoj, Morusaceae
Genro: Artokarpo, Artocarpus
Specio: A. sericarpus
Artocarpus sericarpus
F.M.JARRETT.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Artocarpus sericicarpus, eventuale en Esperanto sericikarpo, popolaj nomoj estas inter aliaj pedalai, gumihanterap bulu, estas tropika ĉiamverda arbospecio el la familio de la Morusacoj.[1][2] Ĝi estas tre parenca al jakfrukto kaj panfrukto.

Ĝi hejmiĝas en norda Borneo (Saravako), Malajzio (Sabaho),[3] Filipinoj kaj Indonezio (Molukoj (provinco), Sulaveso, Kalimantano). La planto ofte troviĝas en la humidaj kaj mildaj monsunaj klimatoj. Ĝi kreskas tie en alteco de 500–1.000 m super marnivelo.[4] La dato de malkovro ne estas klara sed ĝi estis listigita en 1959[5] en unu libro kaj en 1961 en alia.[2]

Ĝi estas tre granda arbo de la pluvarbaro. Simile al la marango (Artocarpus odoratissimus), la pulpo de frukto estas manĝebla kaj konsiderata bongusta kaj A. sericicarpus ne havas la fortan odoron de marango. La semoj estas manĝeblaj, personoj normale boligas aǔ rostigas ilin kaj konsumas ilin kiel arakidoj. A. sericicarpus estas ĝis 30–40 m kaj iliaj malhelverdaj folioj estas elipsaj kaj ovoformaj kaj estas 20–70 por 10–50 cm. La arboŝelo estas uzata por fari tolaĵojn.[4]

La frukto estas harhava kaj aspektas kiel giganta rambutano. La globformaj fruktoj (diametro 15 cm) estas maturaj, kaj la ŝelo estas brile oranĝkolora kaj kovrata de haroj. La fruktkarno estas blanka kaj gustas tre dolĉe. Por kelkaj la fruko estas la plej bongusta de ĉiuj artokarpoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Janick, Jules. The Encyclopedia of Fruit and Nuts. CABI. ISBN 0851996388.
  2. 2,0 2,1 Verheji, E. W. H., Coronel, Robert E., Edible fruits and nuts, paĝo 80, 1991, Pudoc Press, (ISBN 9022009866)
  3. The Malayan Forester, paĝo 262, 1969
  4. 4,0 4,1 vesoLim, T. K.. (2012) Edible Medicinal And Non Medicinal Plants: Volume 3, Fruits. Springer Publishing, p. 351. ISBN 9400725337.
  5. Hanelt, Peter. (2001) Mansfeld's Encyclopedia of Agricultural and Horticultural Crops: (Except Ornamentals). Springer Publishing, p. 361. ISBN 3540410171.