Solanum torvum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Solanum torvum, torvo
branĉo kun florfolioj kaj nematuraj beroj
branĉo kun florfolioj kaj nematuraj beroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Solanaloj, Solanales
Familio: Solanacoj, Solanaceae
Genro: Solanum, Solano
Specio: S. torvum
Solanum torvum
SW. (MILL.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Torvo (latine Solanum torvum), apartenas al la 2000 specioj de la familio de la Solanacoj (Solanaceae).

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La origina hejmregiono de tiu specio estas Ameriko. Oni supozas, ke la specio estis el la regionoj de Florido, Alabamo kaj Karibio. La planto jam disvastiĝis frue sur la tuta amerika kontinento de Meksikio ĝis Brazilo en la tropikaj zonoj. La planto estis enkondukita en preskaŭ ĉiuj tropikaj regionoj kiel utilplanto kaj estas hodiaŭ disvastigita en ĝiaj ekozonoj.

La planto bezonas jaran precipitaĵon de 1000 ĝis 4000 mm. La planto ankaŭ kreskas en pli sekaj regionoj laŭlonge de la riveroj. En Puertoriko ĝi kreskas de la marnivelo ĝis mara alteco de 1000  metroj, en Papua-Novgvineo ĝis alteco de 2000 metroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

floroj de la torvo

La planto estas multjara kaj kreskas al tri metrojn alta arbusto. La arbusto kreskas rapide. La planto konsistas el unuopaj el la grundo kreskantaj trunkoj kiuj rapide disbranĉiĝas. La planto havas pivotradikon, pikilojn kaj grandajn lobajn foliojn.

La blankaj floroj staras alterne kaj havas kvin florfoliojn. El la polenigitaj floroj kreskas verdaj beroj, kies koloro ŝanĝas al flava, kiam ĝi estas matura. La beroj havas diametron de ĉ. 1 centimetro.

La kromosomnombro estas 2n = 24, malofte al 48.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La beroj de la planto estas manĝeblaj kaj krude kaj kuirite. Oni kultivas ĝin tial en suda kaj sudorienta Eŭropo. La fruktoj ekzemple estas ingredienco de la tajlanda verda kareaĵo tajlande: แกงเขียวหวาน).