Acida ĉerizo
El Vikipedio
Acida ĉerizo, aŭ grioto, estas la ruĝa frukto de Prunus cerasus, nomata ankaŭ ĉerizprunuso. Ĝi tre similas al ĉerizo aŭ pli precize al dolĉa ĉerizo. La frukto estas drupo, en la fruktokarno kuŝas unu kerno kun diametro de ĉ. 0,5 cm.
La acida ĉerizo apartenas al plantoj, al angiospermoj, al Dukotiledonoj, al rozacoj.
La acida ĉerizo uzatas krude aŭ kiel kompoto, marmelado, konfitado, sekigita frukto, suko, likvoro kaj vino.
Produktado de acida ĉerizo en la mondo[redakti]
|
Produktado en tunoj. |
|||||
| Rusio | 235 000,00 | 20 % | |||
| Turkio | 140 000,00 | 12 % | |||
| Pollando | 138 000,00 | 12 % | |||
| Ukrainio | 120 000,00 | 10 % | |||
| Serbio | 116 000,00 | 10 % | |||
| Usono | 98 000,00 | 9 % | |||
| Germanio | 80 000,00 | 7 % | |||
| Irano | 51 000,00 | 4 % | |||
| Hungario | 48 082,00 | 4 % | |||
| Gruzio | 20 027,00 | 2 % | |||
| Aliaj landoj | 105 740,00 | 9 % | |||
| sume | 1 151 849,00 | 100 % | |||