Diskuto:Acida ĉerizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mankas artikolo pri grioto aŭ acidĉerizo, kiun baldaŭ mi farus. Sed kiu estu la titolo? Mi petas sugestojn el la 2!--Crosstor 16:45, 20. Jul 2010 (UTC)

La kutima Esperanto vorto por ĉi tiu frukto estas "acida ĉerizo". Mi vidas neniun kialon por eviti ĉi tiun kutiman esprimon. "Grioto" estas ne-oficiala novradiko neniel bezonata (ĉar ja sufiĉas "acida ĉerizo"), do ni nepre evitu ĝin. Se vi ial nepre volas decidi inter "grioto" kaj "acidĉerizo", elektu la duan, sed plej bone uzu la kutiman duvortan esprimon "acida ĉerizo". Marcos 20:49, 20. Jul 2010 (UTC)
Ankaŭ laŭ PIV estas acida ĉerizo, sed restas problemo, se temas pri fakta acida ĉerizo (ĉar nematura), aŭ se la acida ĉerizo estas nematura (ĉu acida acida ĉerizo?), kio okazu?--Crosstor 05:21, 23. Jul 2010 (UTC)

La alidiretigo de Grioto(j) al tiu ĉi artilolo devas esti nuligita por ebligi la kreon de ariiklo Griotoj (muzikistoj kiuj ne nur amuzas, sed ankaŭ servas kiel historiistoj en la tribo).--Alifono (diskuto) 21:39, 30 jul. 2023 (UTC)[Respondi]