Uzanto-Diskuto:Alifono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apogreloapogrelo

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Alifono!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 05:31, 9 Jan. 2016 (UTC)

VidRedaktilo[redakti fonton]

Saluton. Via redakto de antaŭ 15 minutoj en la listo Multlingveco en muziko - multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj bedaŭrinde fuŝis ĉiujn supersignojn. Permane malfari ĉion tion estus tro da laboro. Bonvolu refoje provi per alia redaktilo! Kaj ne frustriĝu!

Krome certe la referenco {{Article|langue=anglais|auteur1=Charters|prénom1=Duncan|titre=Polyglot Conferences and Gatherings : observing a new phenomenon|périodique=Język. Komunikacja. Informacja (JKI))|langue périodique=anglais|numéro=10|année=2015|issn=1896-9585|lire en ligne=http://jki.amu.edu.pl/files/JKI%20-%20tom%2010%20-%202015.pdf|pages=264-275}} simple kopiita el la franca vikipedio ĉi tie garantiite ne funkcius, nur kreus averton Skripteraro: La funkcio, kiun vi specifis, ne ekzistis en dikaj ruĝaj literoj.

Eblas uzi la ŝablonon {{Citaĵo el la reto}}, aŭ sen ŝablono noti en bona Esperanto la referencajn informojn, sed nepre ne atendi ŝablonojn el unu vikipedia projekto en tute alia vikipedia projekto. Ĉu? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 22:12, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone, nun la referenco per rezulto " - język komunikacja informacja - Language Communication information (Ŝablono:En,eo, pl) (PDF). JKI. Alirita 2016-03-24." jam aspektas tute bone. Vi sukcesis. Restas la ruĝa noto (Ŝablono:En,eo, pl): Se vi rigardas la ŝablonopaĝon, vi vidos ke estas parametroj lingvo =, lingvo2= kaj lingvo3=: se oni uzas ĉiujn tri parametrojn, ĉio aspektos bone. Ĉar tio estas detalo, mi mem povas rapide ripari tion, sed volis konsciigi vin. Baza regulo: Ĉiam kiam io ruĝas en esperantlingva teksto, indas kontroli ĉu enŝteliĝis iu fuŝo. Foje estas simpla erareto kiu malhelpas en la paĝomontro, kaj tio rapide ĝustigeblas. Dua rimarko: Laŭ mi dezirindas ke referenco estas komprenebla, ankaŭ se oni ne komprenas la naciajn lingvojn en kiu estas la referenco. Tial bonas serĉi tradukojn al Esperanto, kaj konscii ke la informo JKI en si mem ne havas informan valoron. Se simple estas la mallongigo de "język komunikacja informacja", tiam la duafoje mencio ne necesas, kaj se estas mallongigo por iu alia, tiam necesus klarigi. Sed ĉiukaze vi lertiĝis pri uzo de referencaj ŝablonoj. Simple ŝablonoj ĉiam funkcias nur en unu vikipedia projekto: se vi uzigus la esperantlingvan ŝablonon en la franca (aŭ frisa aŭ araba) vikipedioj, vi rikoltus la samajn "skripterarojn" en grandaj ruĝaj literoj. Aldone mi metos la alirdaton en plena teksto, ĉar laŭ mi en referenco la noto "alirita la 24-an de marto 2016" pli bele aspektas ol kodigita dato (kiu ja ĝustas, nur aspektas iom tre aferece). Mi rapide kompletigos vian referencon kaj salutas. ThomasPusch (diskuto) 10:37, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi vidas ke mi ankoraŭ aldonis la aŭtoron de la artikolo, kaj la eldoninton. Vidinte la PDF-dosieron, mi dubas ĉu "citaĵo el la reto" estas la plej bona ŝablono. Ja la PDF-dosiero nun venas el la reto, sed la publikaĵo origine estis presita en papera formo, kaj estas publikaĵo en serio, do iusenca "periodaĵo". Do diskuteblas ĉu pli taŭgas "citaĵo el gazeto" (=periodaĵo), aŭ "citaĵo el libro" (libroj ja povas esti parto de libroserio). Konsiderante la grandan kvanton de 292 paĝoj, kaj la enpaĝigon de la publikaĵo kiu tute ne similas al gazeto aŭ magazino, sed tutklare estas libroforma, la elekto estas "citaĵo el libro". Do mi ankoraŭ adaptos tion. Vi vidas ke kreado de utila referenco estas ne nur unusekunda kopiado el unu vikipedia branĉo al alia, sed nur referenco utila al leganto estas referenco bona, ĉio alia estas malŝparo de tempo. ThomasPusch (diskuto) 11:06, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Atentu ke vi en la artikolo pri multlingva kantado aldonis nekompletan frazon: "La kantoj kiu ekzistas en plej eble multe da lingvoj estas Silenta Nokto, Frato Jakobo kaj ..." Mi provizore nevidigis ĝin, sed ja bonus fini kaj tiam reenpreni ĝin. Kaj bonus referenco(j), kiu(j) taksas pri proksimume kiom da lingvoj po kanto temas. PLUE: Vi aldonis referencon nederlandan pri la vorto "makarona", sed el tiu noto ne klariĝas kiun sencon havu la vorto. Supozeble temas pri la nudeloj, sed kian rilaton havas nudeloj al kantado en multlingvaj teksteroj. Ĉu oni havas la konjekton ke makaronoj aparte malorde estas kirlataj en telero, aŭ pensas pri nudela salato kun multaj aldonaj kunĵetitaj enhaveroj... Necesas pli da klarigoj. Eble bonus citi nederlande kaj kun esperanta traduko en la referenco la tekstoparton pri kiu temas: la teksto mem ja ne klikeblas, do ŝajne ne haveblas rete. Krome FLANKE: Mi antaŭe diris ke se ligilo ruĝas, bonas skeptiki kaj kontroli. La ligilo Guiness-libro de rekordoj ruĝis, simple ĉar mankis litero kaj devas esti Guinness-libro de rekordoj. Salutas ThomasPusch (diskuto) 20:47, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

MAKARONA IDIOMO / Ke la termino jam troveblis aliloke en Esperanto vidu sub http://www.esperantio.net/index.php?id=2713 --Alifono (diskuto) 08:53, 5 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Makarone[redakti fonton]

Thomas, Mi morgaŭ eble esploros se mi trovas tempon. Dankon pro via utila kontribuo.
Mi perdis mian laboron de hodiaŭ en la artikolo pri muziko pro iu konflikto. Vidu aldone.
Ĉu vi povas, kiel administranto, rekuperi tiun tekston por mi ? Temas i.a. pri alineotitolo kiu komencus per 'Ekonomia dominanta lingvo kontraŭ kvotoj'

--Alifono (diskuto) 22:50, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Hm, mi timas ke mi ne povas helpi, se vi ne savis la paĝon en iu dokumento. Tia mesaĝo aperas sufiĉe ofte, ĉiam kiam vi redakte malfermis artikolon, kaj poste iu alia ankaŭ malfermas la paĝon kaj faras redakton (la persono ja ne povas vidi ke ankaŭ vi malfermis la paĝon, kaj ĉiukaze bonas kaj bonvenas se pluraj homoj samtempe interesiĝas pri redaktado de teksto). Se do la artikolo ŝanĝiĝis post kiam vi malfermis la paĝon, vikipedio ne simple konservas vian redakton ĉar tio signifus kontraŭvole viŝi la intertempan redakton. Do supre aperas la intertempe de aliulo prilaborita teksto (tion vi bildigis), kaj sub ĝi estas via redakto, tute ne perdita. Vi nun povas aŭ intertempe savi vian tekston en tekstredaktilo, por ke ĝi ĉiukaze restas, aŭ vi de via teksto sube enkopias en la intertempe ŝanĝatan tekston supre tion kion vi prilaboris. Poste okazas ekzakte tio kio estas priskribata: "Nur la teksto en la kesto ĉi-tie saviĝos se vi premas la klavon "konservi ŝanĝojn" (aŭ "enregistrer", se vi preferas la francan, aŭ "pagina opslaan", se vi volas ĝin en la nederlanda, ktp). Eĉ se vi erare premis la klavon "konservi ŝanĝojn" sen atenti viajn proprajn redaktojn, modernaj retumiloj ebligas ke vi poste simple premas la simbolon de sago al maldekstra direkto supre maldekstre en plej multaj retumiloj, do "reiras al la antaŭa paĝo", kaj en la suba teksto ankoraŭ devus memoriĝi via redakto. Nur se vi en paniko pri la mesaĝo ("Konflikto?? ... Kiu konfliktas kontraŭ mi??") komplete fermas la retumilon, kaj malŝaltas la komputilon, sen atenti la mesaĝon, tiam via redakto estas perdita, ĉar ĝi ja ankoraŭ ne estis en vikipedio, nur en la redaktofenestro de via hejma retumilo. Se tio okazis, mi nur povas esprimi mian kondolencon, kaj konsole diri ke en miaj komencaj monatoj plurfoje mi perdigis redaktojn de mi mem, ĝis mi bone komprenis kion necesas fari. Do la "redaktokonflikto", kiun mencias la vikipedia mesaĝo, estas pure teknika, kaj tute ne interhoma konflikto.

mi trovis jenon en la diskutpaĝo de la franca WikiMOOC kiun mi sekvantas, kiu iel rilatas sed mi ne komprenas kiel 'task manager' povus doni solvon. Ĉu vi scias ? Mi nun ne plu havas tempon por tuj esplori vian duan demandon.

Jen kopio de la teksto : "le probleme dans la previsualisation est que, si on a mis trop de temps a rediger, quelqu'un a pu modifier la page entre temps et alors, il y a parfois un bug recurrent qui fait que cliquer sur le message 'leave this page/stay on this page' part en boucle et que le seul moyen d'en sortir est le 'three finger salute' -> task manager -> end task puis a la reouverture de Chrome (ou autre) au message 'Chrome didn't shut down properly' demander la reouverture de tous les tabs.--Wikip~ (discuter) 26 mars 2016 à 16:13 (CET) Dankon pro via atenta helpemo. --Alifono (diskuto) 16:37, 26 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi fakte nun venis al via diskutpaĝo pro alia demando. En la linio "Trybe" vi skribis la lingvonomon "ŝangana", kaj mi notis la demandon "Kio estu tiu lingvo?". Mi vere ne trovas iun tian lingvon. La sola, kiu povus respondi, kion vi celis per tiu lingvonomo, probable estas vi mem. Ĉu vi povas indiki iun ajn alilingvan vikipedian artikolon pri tiu lingvo, aŭ almenaŭ nomi la nomon en alia lingvo? ThomasPusch (diskuto) 13:41, 26 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

jena retejo donas pliajn informojn pri tiu lingvo. Ekzistas do oblaj nomoj por la sama lingvo...Sed kiel traduki la nomon en Esperanto de tiu lingvo ?

http://www.salanguages.com/xitsonga/index.htm --Alifono (diskuto) 16:58, 26 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, Alifono. La lingvo nomiĝas conga. Ĉu ne? - La nacilingva nomo "xitsonga" el ĉi tiu paĝo ja estas la bazo por la esperanta formo. Sed oni simple forĵetis la klasan prefikson "xi-". Ĉi tiu klasa prefikso devus esti parenca al la prefikso de kelkaj aliaj bantuaj lingvoj. - Mi ne parolas bantuajn lingvojn, sed havas libretojn pri kelkaj tiaj lingvoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:01, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

{{Orphan|date=February 2009}}[redakti fonton]

en la vikikoda teksto de la angla versio de Multlingveco en muziko (List of multilingual...) mi trovis jenan kodon kiu tekstas Orphan|date=February 2009

Ĉi tiu artikolo estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi. Bonvolu enmeti ligilojn al ĉi tiu paĝo el rilataj artikoloj; sugestoj estas troveblaj ĉi tie. Precizigu la daton: Orfa|temo|monato jaro

Mi eltrovis ke tio rilatas al la supra, sed kiel eviti ke pagho farighas 'ORFA'? Eble estis ne sagha shanghi la originalan titolon kun la sekvo ke la originalo kaj la jam tradukitaj versioj antau la esperanta nun ne referencas al ghi ?

Pli sube en la anglalingva versio trovighas alia kodo kiun mi deziris reuzi por indiki ke la leganto povas helpi kontribui al la ampleksigo de la listo : Ŝablono:Expand list sed mi ne komprenas kiel en la angla versio tiu kodo shajne kreas automate la tekston 'you may help to expand this list' sen ke mi skribu tiun tekston permane en la vikikoda pagho mem (kiel mi nun faris en la esperanta versio) ??? --Alifono (diskuto) 08:53, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton,

unue pri la "ŝangana lingvo": per via ekstera ligilo mi serĉis en la angla vikipedio, senprobleme alvenis al paĝo pri la etno kaj lingvo, kaj saltante reen al Esperanto bone alvenis ĉe la tekstoj congoj kaj conga lingvo. Mi vidis ke vi en la lingva artikolo redaktis kaj enmetis la bonan nomon ankaŭ en la liston pri plurlingve kantantaj muzikistoj. Do ĉio bone, demando solvita.

Due, mi vidis ke super la liston vi metis anglalingvan, tute ne-vikipedio-stilan noton "This is a translation and textual expansion of the list of multilingual bands and artists in Esperanto. The band's or artist's native language is listed first. The list itself may also contain some singers from all over the world whose first language is English and ability to sing in different languages. You can help to expand this list." Tio, pardonu al mi, ŝanas kvazaŭ malbona ŝerco. Neniam ajn mi vidis en anglalingva vikipedia teksto pri, ni diru, urbo en arablingva lando, ke supre de la angla teksto estus iu noto en la araba lingvo, kiu tekstus (tradukite): Se vi parolas la araban kaj do komprenas tiun ĉi noton, ni petas vin ampleksigi la sekvan anglan artikolon. Ne gravas se vi ne parolas la anglan. Nur redaktu, la angloj poste komprenos kion vi volis fari kaj tradukos vian redakton al bona angla lingvo." Redaktanto de teksto en iu vikipedia lingvo nepre devas regi tiun lingvon, alikaze estas tre granda risko ke la rezulta redakto estos fuŝo. Ĉiu artikolo en vikipedio estas plivastigebla: Ne necesas aparta ŝablono por tion esprimi. Se vi volas varbi aliajn Esperanto-parolantojn kontribui al la redaktado de tiu ĉi konkreta listo, vi povas rigardi kiu vikipediano redaktas pri similaj temoj de rok-muzikistoj, kaj peti en ties diskutpaĝo ĉu la homo ŝatus kontribui al tiu ĉi listo. Se vi parolas kun aliaj esperantistoj en iu renkontiĝo, vi povas varbi por kunlaborado en vikipedio, sed ĉiukaze ĉiu individuo mem decidas pri sia tempo kaj eblas devigi neniun ajn al redaktado. Se vi volas akcenti ke via starigo de la unua versio de la listo estas kopio el la angla vikipedio, vi povas uzi la ŝablonojn {{tradukita}}, do

aŭ {{tradukitaĵo}}, do

Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « List of multilingual bands and artists » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

.

Sed laŭ mi tiu ŝablono jam ne plu necesas. En la starigo de la unua versio de la listo, vi resume notis ke temas pri traduko de la angla listo, vi do ne kaŝis de kie vi havis la informojn, kaj intertempe la listo tute ne estas nura "traduko", sed almenaŭ miaj redaktoj pri la listo estis tute sendependa de la angla listo, kiun mi tute ne rigardis. Laŭ mi angla alvoko al ampleksigo de la listo en esperantlingva artikolo tute ne eblas, esperantlingva alvoko ne necesas, ĉar klaras ke ĉiu listo ampleksigeblas kaj ampleksigindas, kaj aparta ŝablona noto ke nur temus pri laŭvorta traduko el la angla lingvo ankaŭ ne (plu) ĝustas kaj tial ne necesas.

Trie, la ŝablono {{orfa}}: Tiu ŝablono bonas, se iu kritikanto volas atentigi ke al la koncerna artikolo ligas malmultaj aŭ neniuj internaj ligiloj de aliaj paĝoj, sed la kritikanto mem volas fari nenion pri tio. Do la mesaĝo nur estas "vi aliaj faru tion pri tio!". Tiu noto ne estas ekstreme helpa, nur minimume. Se vi mem havas tute neniun ideon el kiu alia artikolo eblus meti internan ligilon kaj do atentigi pri la nova listo, do, bone, tiam povas esti senca meti la ŝablonon {{orfa}}. Sed ĉar vi ĉiukaze okupiĝas pri la temo, estas la precipa redaktinto de la listo, pli bone estas se vi simple mem pripensas tiel solvi la situacion. Meti ŝablonon por mesaĝi de "vi kritikanto" al "vi redaktanto" ne necesas - komuniki kun vi mem vi povas sen rigardi al spegulo, sen laŭte paroli al vi mem: vi simple pensas. Ŝablonoj por tio ne necesas.

Kvare, plej grave: Jam denove via redaktilo iel fuŝis, kaj vi malbonigis ĉiujn ĉapelitajn Esperanto-literojn al malĝustaj iks-vortoj. Tial denove ĉiuj internaj ligiloj, kiuj enhavas ĉapelitajn Esperanto-literojn, estas fuŝaj. Vi nepre kontrolu en antaŭrigardo, ke tio ne okazu. Mi nun ne volus malfari viajn lastajn redaktojn por starigi al la lasta senfuŝa versio (00:18, 27 mar. 2016‎), sed mi urĝe alvokas vin mem ripari la tekston tiel ke a) viaj redaktoj aperas, sed b) la tuta teksto restu senfuŝa.

Kvine, nur flanke: Supozeble vi intertempe komprenis, ke se vi komencas tekstoalineon per malplena spaco, la sekva frazo estas metata en grizan keston, kiel la frazo

Une estas listigitaj la nomo de la individuaj kantistoj aŭ grupoj, sekvata (inter krampoj) de la lingvoj en kiuj ili kantas.

en la artikola versio ekde kelkaj tagoj. Necesas atenti ne enkonstrui tian malplenan spacon komence de alineo, kaj se iu tekstoparto subite aperas en griza kesto, iri al la reaktokesto, serĉi kaj forigi la malplenan spacon.

Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 13:17, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kara Thomas,

Pri la x-oj mi ne komprenas kiel tio okazas. Kutime mi ne redaktas la koda pagho kaj tie mi chiam vidis la chapelitajn literojn. Nun mi faris prove per la reta 'Konvertilo'-helpilo : intershanghi la x-ojn en la unua paragrafo de la artikolo. Mi atendas nun vian reagon por scii chu estas sukcesa. Tamen diru al mi kiel vi redaktas en Vikipedio por redoni la chapelitojn literojn : chu en la koda pagho ? Dankon. Poste mi volas plukorekti la restintan parton. Mi daŭrigas en la koda paĝo verkante tiun ĉi respondon al vi kaj uzante la x-on kaj konstatas ke tio funkcias por redoni la ĉapelitajn literojn. Eble uzante "EK" kreis la problemon ? Pri orfa ŝablono : mi ne estas sufiĉe sperta en la uzo de tiaj ŝablonoj kaj tial por mi restas eksperimento kiun mi prefere lasu al via prijuĝo. Laste, mi viŝis la tekston en la angla kaj sugestas tamen lasi vorton por helpi pluvastigi la anglan version prefere kun la aldonitaj informoj en la esperanta versio (celpubliko por fari tion estu kompreneble esperantlingvaj vikipediaj kontribuantoj). En mia profilo mi aldonis la kategorion vikipediisto eo, sed Alifono NE aperas en tiu listo. --Alifono (diskuto) 21:20, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiam oni parolas pri Hebrea lingvo kial uzi la vorton ruza por la Judhispana lingvo. En la koncerna artikolo oni mencias aliajn nomojn sefarda lingvo, Ladino, Judezmo aŭ ankaŭ Ĝudeo-Espanyol, sed ruza estas laŭ PIV kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, k uzi ilin, ne rimarkate de aliaj.--kani (diskuto) 23:02, 17 jun. 2016 (UTC) ===Mi korektis ruza en judhispana. Dankon pro la kritiko.--62.235.155.33 16:59, 18 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Trogloturismo[redakti fonton]

Saluton. Mi ege dubas ke oni povas uzi la vorton Trogloturismo kaj eĉ malpli kiel titolo. Ĉu vi iam vidis tiun vorton uzatan en Esperanto? Se ne, vi sciu ke oni ne rajtas inventi vortojn en Vikipedio. La sistemo uzi parton de la radiko kiel la tuto povas funkcii en la hispana sed ne en Esperanto. Oni devus uzi tutan radikon: se troglodito estas tro longa (eble Troglodita turismo estus tro longa) oni uzu ekzemple groto, grototurismo ne estus tiom inventita vorto ĉar estas kunmetaĵo de du jam ekzistintaj vortoj, sed troglo ne ekzistas en Esperanto.--kani (diskuto) 22:49, 29 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Resaluton Kani, mi konsentas. Tamen mi jam vidis aliloke ke oni 'kreas' novajn vortojn en Wikipedio kaj eo.vikipedio. Ĉu do Esperanto ne estas 'vivanta lingvo' kiu kapablas adapti sin ? Tial oni devis trovi kaj inventi la vorton ŝaĝtelefono por 'smartphone' ? --Alifono (diskuto) 11:04, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
En la vorto «saĝtelefono» estas du radikoj: «saĝ» kaj «telefon»; do, la vorto konsistas el du radikoj kaj substantiva finaĵo. La lingvo Esperanto ne permesas disŝiri radikon, kiel vi proponas (la sola escepto estas uzo de la sufiksoj «ĉj» kaj «nj»). Gamliel Fiŝkin 11:42, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kion fari por renomi la titolon 'Troglodita turimo'-n ? --Alifono (diskuto) 20:45, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Alinomi estas facile, ankaŭ vi povas fari tion (super la artikolo vi vidas ilobretojn, unu el ili estas | Legi | Redakti | Vidi historion | ★ | Pli🞃 | — sub Pli🞃 vi trovos eron Alinomi). Tamen mi ne certas, kiu vorto estus plej taŭga: ĉu troglodita, trogloditeca aŭ alia. Gamliel Fiŝkin 22:02, 11 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon Gamliel Fiŝkin. Mi adaptis.--Alifono (diskuto) 16:22, 2 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Denove mi vidas neakcepteblan vorton ĝis oni provu la malon. En brakumo vi diras ke temas pri "nov-enkonduktita vorto knuflo inter esperanto-parolantoj", sed kie? Tio ne paeras en PIV, nek en ReVo, ĉu vi povas indiki iun libron, gazeton ktp., kie tiu vorto aperas. Eĉ tiel temas pri nova radiko kio ne eblas en Esperanto. En Esperanto eblas kunmeti kaj oni povas "inventi" vortojn kiaj lernodomo, kuniklodomo, librokuniklo ktp., eĉ se temas pri malfacilaj signifoj. Sed knuflo ne ekzistas eĉ en la reto. Mi guglis kaj aperas en esperantlingvaj tekstoj nur en viaj ĵusaj kontribuoj. Tiele mi petas fidindajn referencojn de tiu neologismo aŭ vian permeson nuligi tiujn partojn de la menciita artikolo brakumo kaj permeson por alinomigi Internacia knuflotago al Internacia brakumtago kion ĉiu esperantisto komprenos.--kani (diskuto) 21:22, 17 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Vi pravas ke ne ekzistas jam referencoj krom la ĵusaj de mi uzitaj. Por gardi la unuecon de la lingvo vi pravas gardi nur 'brakumon', sed mi volas tamen proponi aldoni eble sur NOTOJ ke laŭ antaŭnelongaj rekontiĝoj eblis vidi t-ĉemizon kaj la uzon de la vorto inter Esperantistoj, do eble 'slango' kaj tiu eble utilas mencii ? --Alifono (diskuto) 16:34, 19 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Se vi vidas miajn redaktojn en la artikoloj: Estas ĝuste tio, kion vi rajtas lasi pri "knuflo" en la artikolo, sed krom tio oni ne rajtas uzi la esprimon en la teksto mem. Kaj ja necesas iel dokumenti tiun aserton - mi nun metis la ŝablonon, ke mankas fonto. Do aldonu tiun fonton (ekzaktan daton kaj lokon de la renkontiĝo kaj eventuale foton de la t-ĉemizo).DidiWeidmann (diskuto) 20:16, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ŝatus kontakti vin, ĉar laŭ mi, titolo kiun vi elektis por la artikolo pri la internacia tago de brakumoj estas tute netaŭga. Brakumoj estas io internacia, kaj tiu internacia tago ĉefe temas pri tio. La vorto "knuflo" kiu estas uzata de kelkaj renkontiĝemaj Esperantistoj ĉirkaŭ Flandrio ne taŭgas, ĉar tiu koncepto estas nek internacia al tiuj kiuj partoprenas al "National Hugging Day", nek internacia al Esperantistoj. Do bonvolu elekti nomon kiu pli taŭge reprezentas tiun internacian tagon, aŭ pruvi ke "Internacia knuflotago" estas enradikiĝinta vorto, kiu estas la plej uzata por paroli pri tiu specifa internacia tago. Noto: mi aldonis la nomon de via artikolo ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj VanegeEsperanto (diskuto) 22:35, 26 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ja vidas, ke estas kelkfoje persona ambicio de certaj homoj enkonduki mem novan vorton al nia lingvo, kiel sukcesis "mojosa" aŭ "krokodilado". Tamen certe ĝuste Vikipedio ne estas la loko por fari tion - ja estas entute kontraŭ la regularo de Vikipedio misuzi ĝin por trudi al la homaro novajn konceptojn. Kreu vian propran blogon aŭ revuon aŭ eldonu librojn, kaj tie vi rajtas utiligi iun ajn novismon. Se poste la komunumo vere adoptas viajn novismojn, ili iam trovos eniron al vikipedio. Mi cetere guglis la vorton "knuflo" - viaj artikoloj en vikipedioj estas la ununuraj lokoj en la tuta reto, kie nuntempe tiuj vortoj aperas. Do pardonu, sed tiuj vortoj devas nuntempe malaperi el Vikipedio! Se en estonto la komunumo akceptos la esprimojn, tio estos alia situacio. Imagu simple: Nuntempe proksiumue 1 miliono da homoj lernas nian lingvon ĉe Duolingo. Se ĉiuj el tiuj novuloj sekvos vian ekzemplon kaj aldonos dum sia vivo eĉ nur unu vorton novan, tiam 1 miliono de novaj vortoj inundus nian lingvon... - tio ne povas esti tio, kion ni volas, do vere en tiu principo ni ja devas esti tre striktaj. Nur esprimoj, kiuj estas formitaj aŭ la la regularo de la Esperanto-vortfarado aŭ troviĝas en la gravaj vortaroj kiel PIV ktp. aŭ por kiuj troveblas fontindikoj en granda kvanto da gravaj publikaĵoj aŭ pri kiuj nia komunumo interkonsentis post diskuto, estas akcepteblaj en Vikipedio.DidiWeidmann (diskuto) 19:57, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Kara mi adaptis la artikolon Internacia brakumotago anstataŭigante "knuflo" per "brakumo", kie tio eblis. La unika indiko pri "knuflo", kio povas resti en la artikolo estas la aserto pri la belgoj, kiuj portis t-ĉemizon kun la surskribo "knuflo". Pri tiu evento tamen mi petas al vi, aldonu fonton kaj eventuale foton. Tiu estas por vi regularkonforma ebleco efektive uzi vian ŝatatan novismon "knuflo". Mi esperas ke vi komprenas, kio estas la problemo: Vikipedio nur povas redoni faktojn, kiuj aperis en alia loko, sed Vikipedio ne rajtas krei mem novajn faktojn. Do se vi volas utiligi novan esprimon, vi tion ekzemple povas fari en Fejsbuko aŭ pere de pepanto. Se poste sufiĉe da homoj adoptas ĝin, tiam la esprimo de si mem trovas sian vojon al Vikipedio! Sed enkonduki la novismon knuflo en Vikipedio kaj aserti sen indiko de fonto, ke temas pri neologismo por brakumo, tio estas kontraŭ la vikipedia regularo, kiu malpermesas aperigi en Vikipedio rezultojn de propra esplorado kaj mem krei ion en Vikipedio.DidiWeidmann (diskuto) 20:13, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi tute konsentas kun viaj rimarkoj kaj mi povus aldoni foton kaj daton de la renkontiĝo! --Alifono (diskuto) 14:24, 27 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Al DidiWeidmann : Nicky, flandra esperantistino, vortumis pri brakumo kaj knuflo jene :

Brakumi estas meti vian brakojn ĉirkaŭ iu aŭ io. Knufli ne ĉiam bezonas "brakojn", ĝi ĉefe estas agado kiu esprimas la amikecon, pacemon, amplenon de iu al iu alia, sen iu ajn seksa celo. Knuflo estas la plej proksima agado inter geamikoj.

Brakumi vi eĉ povus kun ne-vivantaj objektoj, i.a. brakumi ŝtuparan apogrelon, kiel faras ekzemple fajrobrigadistoj. Knufli oni ne faras kun objektoj. Tiujn vi ja povus karesi, tamen ne knufli, kvankam infano vere povus knufli pupon, ŝtofbeston ktp

Knufli donas plezuron al ambaŭ knuflantoj. Brakumi oni povas fari nur "bonkondute" kiel i.a. rusoj faras, sed tiu agado havas neniun rilaton kun sentoj aŭ komunikado, ĝi estas nur "bonkonduta"

Tio laŭ ŝi estas la diferenco inter la du. Ne estas la sama agado kvankam antaŭe ni ne havis alian vorton por ambaŭ, ol brakumi.

Rimarko : la priskribo de Nicky eble ne estas neŭtrale kaj bezonus esti diskutata en iu junulara forumo (TEJO eble) ? Kion vi proponus ? Ĉu transpreni en lingva forumo, sed kie ? Proponi al la Akademio de Esperanto ? --Alifono (diskuto) 13:29, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]


Saluton. Mi dubas ke oni rajtas krei tiun vorton kie Geo signifas geografion. PIV ne montras tion. Oni devus alinomigi al Geografia fikcio aŭ Fikcia geografio.--kani (diskuto) 23:46, 11 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Sirenado[redakti fonton]

Saluton Alifono! Mi alinomis artikolon "Geserinado" al "Sirenado" tial ke temis pri erara vorto ("serino" estas io alia ol "sireno") - aliflanke prefikso "ge" miaopinie ne estas bezonata. --Dominik (diskuto) 04:52, 21 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Aŭtosugesto[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas alinomigon de Aŭtosugesto al Memsugesto, kiel pli esperanta. Alinomigo lasos Aŭtosugesto-n kiel alidirektilo. Se vi volas, mi faros tion.--kani (diskuto) 15:37, 25 mar. 2018 (UTC) En ordo. Faru.[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Can you help review Esperanto stemming?[redakti fonton]

Hello Alifono, I'm trying to find speakers of Esperanto to help me review an Esperanto stemmer, which I hope will improve search on Esperanto-language wikis. I tried to start a discussion, but no one has responded yet. I was hoping you could take a look, comment, and maybe invite anyone else you think could contribute to the discussion. Dankon! TJones (WMF) (diskuto) 20:31, 20 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Vi erare kreis la artikolon Artifakto; mi alinomigis al Artefakto, kiu estis alidirektilo. Do mi devis anstataŭi la artikolon kaj mi supozas, ke nun aperos kiel mia kreitaĵo anstataŭ via. Mi konvertis la eraran tajpaĵon en alidirektilo.--kani (diskuto) 20:36, 26 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Kani, ne gravas mia nomo. Dankon por la helpo. Tamen en alilingvaj vikipedioj ekzistas ja Artifakto kun I sed kiel ludo;..? Se mi ne eraras en iu lingvo aperis artefakto (matematiko)...--Alifono (diskuto) 21:06, 26 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton. En tiu artikolo estas ĉapitreto Kelkaj opinioj de ĉeestintoj. En ĝi rekte parolas ĉeestintoj, sed oni ne scias kiu kaj tio sonas strange en Vikipedio. Foje ja oni aldonas opiniojn, kritikojn, komentojn pri io ajn, sed oni diras kiu diris tion normale per referenco aŭ citaĵo. Ekzemple pri la lasta UKo iu KKK diris tion kaj tion publikigite en gazeto Esperanto, en retejo Libera Folio ktp. En la artikolo mankas kiel oni prenis tiujn opiniojn. Tio en ajna gazeto havus sian lokon, sed en Vikipedio... mi dubas pri tio. Mi supozas, ke plej facila solvo estus simple forigi tiun parton. Alia eblo estas reverki la tuton kiel opinioj kolektitaj sed kiam, kiu, kie, kiel? Se oni donas al mi almenaŭ ion de tiu informo mi povus klopodi fari tion. Mi ne ŝatas laborigi homojn. Sed tiuj povas elekti fari tion rekte.--kani (diskuto) 23:15, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Aparte mi konsilas al vi uzi * en Bibliografio, Eksteraj ligiloj ktp. La grafika aspekto estas pli bela kaj tio estas la kutimo en Vikipedio.--kani (diskuto) 12:39, 7 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi simple trovis la opiniojn sur la retejo de la festivalo. Vi rajtas forigi la opiniojn. Vi pravas sed por aldoni referencoj ofte mankas en esperanto tiujn.--Alifono (diskuto) 14:40, 7 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Dua mondmilito[redakti fonton]

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:34, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Lastatempe mi trovas en la redaktopaĝo de viaj artikoloj superfluajn strangajn signojn. Ekzemple el Internacia festivalo de la afrika modo mi forigis pli ol mil bitokoj sen tuŝi la redakton. Mi supozas, ke tion okazigas la teknikaj rimedoj kiujn vi uzas, eble poŝtelefono. Mi iompostiom forigas tion.--kani (diskuto) 00:41, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Kani, mi tute ne rimarkas tiujn signojn. Mi plefote uzas la tradukŝablonon [Content Translation] eble pro tio car tiu tradukhelpilo ne tute transprenas bone la ŝablonon/kioskon en la dekstra flanko de la artikolo. Ankaŭ okazas ke la referencoj ne estas bone transpreneblaj, sed kutime mi tre kontentas pri la hlepilo... Eble sendu ekrankopion kiam vi denove trovas tiujn strangajn signojn ĉe vi. Dankon pro via atentemo.--Alifono (diskuto) 08:47, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi jam ne trovis tiun balaston. Mi vidis artikolon Litamo ligitan al alilingvaj artikoloj pli similtitolaj al Tagelmusto (nur en la finna io kiel Litamo), dum ekzistis artikolo Litamo en la angla kaj araba. Do, mi duobligis la artikolon, ĉar nek mi nek aliaj alilingvaj vikipediistoj klare diferencigis. Do, nun ekzistas en Esperanto ambaŭ artikoloj kaj se iu povas diferencigi kaj nuancigi, tiu povos fari sur la sama bazo, ĉu forigante materialon ĉu aldonante ĉu ŝanĝante.--kani (diskuto) 16:12, 24 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Kani, bonege kaj dankon.--Alifono (diskuto) 18:48, 24 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Administra baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 08:57, 3 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Citaĵo el la reto[redakti fonton]

Saluton. Referencoj estas komplikaj aferoj. Unue: oni ne povas ripeti la klarigon el la sama blazono. Due: la blazono Citaĵo el la reto tute ne funckias, pli bone nur meti la referencon inter []. Vidu ekzemple kiel mi purigis en Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Tamen estas aliaj ebloj. Ĉiuokaze vi rigardu la rezulton en la metitaj artikoloj. Se aperas fuŝa ruĝa frakaso, tio signifas, ke io ne bone funkciis. Mi jam purigis aliajn artikolojn.--kani (diskuto) 11:32, 4 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:22, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:46, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi forgesis ligi la artikolon al la pola aŭ rusa versioj: tion mi jam faris. Krome vi forgesis esperantigi la liston de popoloj aŭ nacioj. Mi faris la komencon sed vi kiel aŭtoro pli bone faru tion. Oni malfermas la anglan artikolon kaj oni kontrolas ĉu ekzistas esperanta ekvivalento; se ne, oni esperantigas la vorton aŭ oni forigas la malfacilojn: mi iel montris la vojon. Dume mi metis la averton polurinda. Kiam vi esperantigos la liston, vi povos forigi la averton.--kani (diskuto) 23:55, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Bonege, ĉio en ordo.--kani (diskuto) 20:42, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Interreto de aĵoj[redakti fonton]

Saluton. Por ligi tiun artikolon, klaku maldekstre ĉe Aldoni ligilojn. Aperos kadro kun lingvo kaj paĝo. Metu ekzemple en, angla, supre kaj Internet of things malsupre kaj sekvu la vojon. Se tio ne funkcias, mi montros alian vojon.--kani (diskuto) 00:19, 19 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi kontraŭas la enkondukon de la neologismo Femicido, inter aliaj ĉar ne estas unuanimeco inter diversaj lingvoj: kelkaj uzas radikon Femi- kaj kelkaj Femini-. Antaŭ tio la esperantlingva alternativo devas esti virinmurdo, dum virinmortigo estas tro milda por tiu fia afero. Mi proponas tiun alinomigon kaj pretas fari la koncernajn ŝanĝojn en la redakto, inkludante la diversajn eblojn, inklude femicidon kaj feminicidon, kiel neologismaj proponoj.--kani (diskuto) 12:31, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. En kelkaj artikoloj vi lasas veran ĝangalon en la notoj. Mi aranĝis kelkajn el ili, sed mi jam lacas. Ni klopodu solvon: unua paŝo estas ke kiam aperas cito kelkajn fojojn kun sama enhavo, la enhavo devas aperi nur unufoje kaj pro tio aperas frazo "estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2". En tiuj okazoj kie oni ne enmetas enhavon oni aldonas /. Klopodu solvi tion ekzemple en tiu artikolo. Rigardi aliajn artikolojn povas helpi. Lasi ruĝan ĝangalon en artikolo estas venenigita bombono.--kani (diskuto) 18:35, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Resaluton kani, mi jam solvis la problemon.--Alifono (diskuto) 20:06, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Ne en tiu artikolo. Se mi iras al Notoj, mi plue vids la ruĝan ĝangalon.--kani (diskuto) 20:18, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Kara kani dankon por diri la nomon de tiu artikolo ĉar mi multe tradukas por vikipedio...Dankon. --Alifono (diskuto) 21:49, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Haifa Kamal[redakti fonton]

Saluton, vi movis paĝon Uzanto:Alifono/provejo al paĝo Uzanto:Haifa Kamal kaj tiun poste al Haifa Kamal. Ĉu paĝo Uzanto:Haifa Kamal estas forigenda? Petr Tomasovsky (diskuto) 19:15, 22 dec. 2019 (UTC) ===Dankon Petr Tomasovsky: Ne, mi ne komprenas la kreon de nova originala artikolo pere de la provejo. Restu konservita artikolo al Haifa Kamal. Ĉu vi povas ripari mian provejon aŭ klarigi kiel? Dankon.--Alifono (diskuto) 21:41, 22 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Alifono, mi korektis la alidirektilon el Uzanto:Alifono/provejo al paĝo pri Haifa Kamal. En la alidirektigilan paĝon Uzanto:Haifa Kamal (ĉar estas vere tre dubinde, ke la menciita kantistino kontribuus en Vikipedio) mi enmetis ŝablonon por forigo. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:53, 23 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Internacia Tago[redakti fonton]

Ĉu vi havas referencon pri esperantlingva nomo de la tago? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:53, 25 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

jes, edukado.net (diskutoj)--Alifono (diskuto) 22:10, 25 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Pli precize? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:34, 27 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Atentu, kara Alifono, se vi ne pli precize precizegas la precizon al la precizigisto, vi riskas iri al prizono, precizege.--kani (diskuto) 14:36, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Heredaĵa lingvo[redakti fonton]

Saluton. Laŭ la principo de sufiĉa neneceso (eble mi eraras pri la nomo) eble la sufikso -aĵ- ne necesas. Tiele la artikolo povus esti alinomita al Hereda lingvo, Heredata lingvo aŭ eĉ simple Heredolingvo.--kani (diskuto) 14:36, 2 mar. 2020 (UTC) ..Kion fari se jam ekzistas similaj paĝoj en kiuj la vorto heredaĵo aperas? Ekz. Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)?--Alifono (diskuto) 21:51, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. En du viaj lastaj artikoloj mi trovis terurigajn ruĝkolorajn avertojn en la referencoj, nome Citaĵa eraro Ne valida etikedo; la nomo "NEWYORK" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2, Citaĵa eraro Ne valida etikedo; la nomo "FOR" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2 Citaĵa eraro Ne valida etikedo; la nomo "FOR" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2. Tio signifas ke se oni uzas la sistemon ref name="FOR" poste sekvu la klarigo nur unufoje kaj por la cetero ref name="FOR"/. Tiel simple; vi povas rigardi kion mi faris.--kani (diskuto) 18:55, 2 mar. 2020 (UTC) ...dankon al vi!--Alifono (diskuto) 21:48, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Translation request[redakti fonton]

Hello.

Can you create and upload the articles en:Azerbaijan State Academic Opera and Ballet Theater and en:List of statues in Baku in Esperanto Wikipedia? They certainly do not need to be long.

Yours sincerely, Karalainza (diskuto) 07:39, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Thank you very much! Karalainza (diskuto) 16:05, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

..Hello Karalainza, It is with pleasure that I read your request. I already made to these items a translation into Esperanto, as well as about (azere: Освобожденная азербайджанка). Do you know some speakers of Esperanto in your country? If not, maybe someone wants to translate the page https://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_culture into azerian language? I would appreciate this. --Alifono (diskuto) 17:57, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

inflekto[redakti fonton]

Saluton. Tiu estas ne-PIV-a vorto, kiun mi ne komprenas. Mi anstataŭis ĝin al proksima fleksio, kiu ŝajne estas la celo.--kani (diskuto) 09:31, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Kara Kani (diskuto) al kiu vikipedia artikolo ĝi rilatas, ĉar mi ofte redaktas...--Alifono (diskuto) 17:18, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton. Ankaŭ mi ofte korektetas kaj nun ne memoras kie estis uzita inflekto. Nun mi ĵus korektetis Fariba Adelkhah, ekzemple la lingvo en Irano estas persa kaj ne farsa, kiu estas la adjekto de farso.--kani (diskuto) 18:43, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi iom eraris alinomante artikolon Skribadarto al Kaligrafio. Ne per si mem, sed pro la proceduro. Unue, ĉar estas establita protokolo por alinomi artikolojn, eĉ se oni rajtas fari tion por evidentaj eraroj; tamen tiu estis unu el la 1000 havendaj artikoloj, do plej gravaj. Tiu protokolo estas en la paĝo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj; tie vi povas vidi la ofte ardajn diskutojn pri tiu afero. Ne gravas ĉu vi pravas pri la tialoj fari tiun ŝanĝon. La kutimo estas fari tion tie. Due, vi mistajpis Kalilgrafio anstataŭ Kaligrafio. Do, nun la afero estas eĉ pli malbona, tute erara. Nun pro tiu afero, faru nenion, mi zorgos. Nur sciu ke ankaŭ la eblo Kaligrafio ekzistas kiel alidirektilo al la erarnomita artikolo.--kani (diskuto) 17:46, 13 jul. 2020 (UTC) Al kani dankon pro via rimarko kaj helpo.--Alifono (diskuto) 19:43, 13 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Hungara nomformo[redakti fonton]

Saluton! Mi dankas vin pro la ĵus kreinta artikolo. Mi aldonis la prononcon kaj la informkeston. Se interesas vin mia nomformo en artikolo, mi uzas:

János Rózsás, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rózsás Sándor....

--Crosstor (diskuto) 12:29, 6 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Malferma fonto[redakti fonton]

Saluton, Alifono. Vi alinomis malferma kodo, sed la rezulto estas mistajpita nomo. Bonvolu revidu. Dankon! ~nmaia d 10:08, 23 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikia paĝo Crosstor[redakti fonton]

Saluton! Mi ĵus hazarde trovis vian mesaĝon en mia paĝo. Se vi mesaĝas al mi, ĉiam vi faru en paĝo Diskuto apud Crosstor. Mi fakte ne uzas tie ,-n, ĉar mia komputila sistemo estas tia, ke mi iras per muŝo al blua vorto, tiam aperos la komenca frazo de la artikolo. Tiel ĝis tiam mi ŝparis 23 mil da ,-n. --Crosstor (diskuto) 13:31, 23 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiam mi trairas artikolojn, en tiuj viaj, se temas pri biografioj, mi forigas en la mortodatoj la krucojn. Mi scias, ke en kelkaj vikipedioj, ekzemple la germana oni uzas asteriskon por naskodato kaj krucon por mortodato. Tiu kutimo ne estas tiom internacie akceptebla, dum kruco estas certe kristana simbolo. Fakte ne necesas tio, se oni indikas post la nomo la du datojn unu post alia. Evidentas, ke la unua estas la nasko kaj la dua la morto. Se estas nur unu dato kaj temas pri nuntempuloj, evidentas, ke temas pri la naskodato. Se estas nur unu dato kaj ne temas pri nuntempuloj, oni povas indiki tion per n. aŭ m. Mi supozas, ke tio kongruas kun la internacieco kaj neutraleco de Esperanto kaj certe kun la kutimo en Vikipedio. Tio plej pravas kiam temas pri personoj kiuj tute ne estis kristanaj. Eble estas regulo pri tio ie.--kani (diskuto) 18:45, 24 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Alifono,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tiu artikolo estis proponita kiel Elstara artikolo en 2017, sed ankoraŭ ricevis nur du porajn voĉdonojn kaj neniun malporan. Eble vi iom kontribuis al ĝi. Se eblas, bv baloti por ke oni povu finigi la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 21:23, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Tamen mi ĵus konstatis, ke la baloto estas fermita, sed la plenumo ne estis farita. Do, mi demandis la respondeculon.--kani (diskuto) 23:42, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi opinias, ke tiu titolo estas neologismo tro kopieca de aliaj lingvoj kaj ke en Esperanto devus esti Sektismo. Fakte PIV agnoskas sektismon kaj tute ne sektarismon, kiu estus fanatika sekvo de sektaro, kio malfacile kompreneblas, ĉar sektismo esence estas fanatika sekvo de nur unu sekto kontraŭ aliaj. Neologismoj estas akcepteblaj, sed nur se ili ne kolizias kun alia signifo en Esperanto. Ĉu vi ne samopinias?--kani (diskuto) 18:06, 24 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ŝajne vi forigis en tiu artikolo la markilon kiel Havenda artikolo. Havendaj artikoloj estas fiksa listo de 1000 artikoloj, kiu ne povas esti ŝanĝita; plej verŝajne vi faris tion senintence, nome la 11 okt. 2020. Kiam vi estos en tiuj havendaj artikoloj kun la verda markilo, atentu pri tio kaj ne forigu tiun markilon, ĉar tio rezultas en peniga laborigo por la respondeculo kiu devas serĉi inter milo da artikoloj tiun kiu perdis la markilon. Dankon. Kaj redankon se vi ampleksigas kelkajn el tiuj artikoloj.--kani (diskuto) 23:36, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ne plu retrovas pri kiu paĝo vi parolas (URL)...Pardonon pro la okazigo de tiu grava ĝeno al vi.--Alifono (diskuto) 17:27, 24 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi parolas pri la artikolo Persa lingvo. En la historio de tiu artikolo vi povas trovi vian faron. Vi povas konstati, ke nun estas la verda markilo en la supra dekstra angulo de la artikolo. Estas en tiuj artikoloj kie vi (kaj ĉiuj) devas atenti por ne forviŝi tion. Kaj ne estis mi kiu devis serĉi la perditan artikolon (inter milo) sed alia vikipediisto. Dankon.--kani (diskuto) 19:04, 24 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Nova subkategorio de 1Lib1Ref[redakti fonton]

Saluton, Alifono! Vi estas la unua kuraĝulo por partopreni en la kampanjo Projekto:1Lib1Ref en Esperanto! Gratulon!

Mi ŝatus atentigi vin pri novaĵo en la kampanjo - subcelo pri Centra kaj Orienta Eŭropo. Tio rilatas nur al lingvo de partoprenanta Vikipedio (ne temas pri temo de la artikoloj) - kaj Esperanta Vikipedio estas oficiale akceptita.

Por vi tio signifas, ke vi povas aldone konkursi por premio. Sufiĉas ke vi en resumon de redakto skribu ambaŭ kradetikedojn #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE. Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:44, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Ryokan‎‎[redakti fonton]

Saluton, Alifono. Mi ĵus vidis, ke vi ekuzis la vorton "konfunu" je la komenco de la artikolo Ryokan‎‎. Kion ĝi signifas? Mi tute ne konas ĝin. Mi konas nur la vorton "konfuzu". Ĉu eble temas pri tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:07, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon. Estis tajperaro. Estu efektive konfuzu! Kio pri la hispanaj helpfilmetoj por verki en Vikipedio? Ĉu iu povas krei almenaŭ filmeton kiel aldoni referencojn en la Esperanta vikipedio? --Alifono (diskuto) 15:01, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, Alifono. Bedaŭrinde mi ne scias, kiu povus fari helpofilmetojn pri verkado en Vikipedio. Eble vi foje demandu sur la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. Tiam pli da uzantoj eble legos tion. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:14, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon kara! Mi petis kaj ankaŭ diskonigis jenon en la socia retejo MiaVivo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Helpfilmeto_en_Esperanto_pri_kiel_aldoni_referencon%2Ffonton --Alifono (diskuto) 16:12, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Ryokan (gastejo)[redakti fonton]

Saluton, Alifono. Mi ĵus korektis vian alidirektilon al Ryokan (gastejo). Mankis s en la krampa parto. - Ĉu bone? Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:10, 28 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Alifono! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:13, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi alinomis al Emil Habibi, ĉar ĉiuj lingvoj literumas tiel, inklude la hebrean kaj la araban.--kani (diskuto) 23:35, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kial uzi tiun simbolon ne tiom uzata en Esperanto kiom en la internacia normalulejo? Titolo povus esti simple Carmen kaj Lola, kaj uzi propran vorton kiel en la franclingva kaj aliaj versioj. Se oni alinomas, Carmen & Lola restos kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 22:00, 18 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Alifono. Ĉu vi eble jam legis la diskuton pri Liberio, en la tiea diskutopaĝo? Vi skribis la aserton en la artikolon, ke Liberio estus la tria plej granda lando de la mondo. Tio ne veras, ĉar tiun rangon jam havas Ĉinio. Mi ĵus korektis la fuŝon laŭ de:Liste von Staaten und Territorien nach Fläche. Bonvolu labori pli akurate, se eblas. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 08:30, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi tradukis tiun informon el alilingva vikipedio kaj feliĉus se vi ĝustigas tiun eraron aldonante la germanan referencon. Dankon al vi Tlustulimu!--Alifono (diskuto) 20:02, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano![redakti fonton]

Kara Alifono, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al disvolvo de Vikipedio!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Se vi volas pli konkursi, ĝuste nun okazas konkurso kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko ;-)

Sekva simila konkurso temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata facila konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj - spertaj Vikipediistoj estas bonvenaj, sed tiu celas precipe al novuloj.

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:51, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021![redakti fonton]

Kara Alifono, dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun. Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko!

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:35, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Paĝoj pri kolpako kaj kalpako[redakti fonton]

Ŝajnas al mi, ke vi en provo ŝovi la paĝojn pri kolpako kaj kalpako forviŝis la tutan enhavon en novembro 2020. Ĉu vi mem emus ripari tion? ThomasPusch (diskuto) 19:41, 13 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

La enhavoj estu kunigitaĵ, ĉu?--Alifono (diskuto) 08:35, 14 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Via premio de Afrika monato 2021[redakti fonton]

Kara Alifono, gratulon pro via venko en la konkurso VikiPrintempo COE 2021!

La 12-an de Junio mi sendis al vi gravan retmesaĝon kun la titolo "Gratulon al venko en la Afrika monato 2021, Alifono!". Bonvolu legi ĝin kaj respondi - nur post tio mi povas sendi al vi vian premion!

Vi faris admirindan laboron kaj plene meritas la premion! Mi esperas, ke vi prenos vian premion kaj ĝuos ĝin! Bonvolu respondi ĝis la lundo la 28a de Junio, 12:00 UTK - post tiu tempo mi transdonos vian premion al la venkinto sekva en la vico!

Bonvolu (per retmesaĝo aŭ ĉi tie) respondi kiom eble plej frue!

Amike, la organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 15:53, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Via premio de Unesko-konkurso 2021[redakti fonton]

Kara Alifono, gratulon pro via venko en la Unesko-konkurso 2021!

La 10-an de Aŭgusto mi sendis al vi retmesaĝon kun la titolo "Gratulon al venko en la Unesko-konkurso 2021, Alifono!". Bonvolu legi ĝin kaj respondi - nur post tio mi povas sendi al vi vian premion! Amike ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:34, 14 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:34, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Aŭtonoma Monaĥa Ŝtato de la Sankta Monto Athos[redakti fonton]

Hello. I have removed the Greek name from Aŭtonoma Monaĥa Ŝtato de la Sankta Monto Athos because it was not sourced. By the way, the name Aŭtonoma Monaĥa Ŝtato de la Sankta Monto Athos is not sourced either. Veverve (diskuto) 20:41, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon. Merci. Thanks. Alifono (diskuto) 21:53, 3 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Blankenberge[redakti fonton]

Saluton, Alifono. Mi ĵus rimarkis, ke vi provis uzi la ne ekzistantan kaj verŝajne eĉ ne ekzistontan ŝablonon "IPA-nl" en Blankenberge. Mi anstataŭis tion per {{IFA-prononco}}. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:52, 5 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

@TlustulimuKoran dankon. Alifono (diskuto) 16:05, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Alifono, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

@KuboF HromoslavĜis mi ne ricevos la jam promesitan premion, mi ne plu emas multe partopreni...bedaŭrinda por UEA kaj Vikipedio...Kion UEA respondis al vi rilate al tiu situacio? Alifono (diskuto) 12:09, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Or(t)ografio[redakti fonton]

Saluton Alifono, en viaj lastaj redaktoj al Afganio/Afganujo, vi ŝanĝis subsekcian titolon de "orografio" al "ortografio". Tamen "orografio" evidente estis la celita vorto; eventuale oni povus ŝanĝi ĝin al alia titolo, ĉar ne ĉio en la subsekcio strikte respondas al la difino de "orografio". Arbarulo (diskuto) 22:22, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

@Arbarulo. Vi mem decidu kaj aranĝu. Dankon. Alifono (diskuto) 15:23, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:28, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Setlanto[redakti fonton]

La vortoj setlanto kaj setlejo NE estas de araba origino kaj de la radiko de "وطن" (hejmlando), ĉar tiu radiko estas komponita de literoj U-T-N malfacile akordigebla kun seTlaNto. Tio plie malverŝajnas dum tiu radiko setl- estas uzata ĉefe en ĝermanlingvaj landoj.--kani (diskuto) 10:01, 22 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:17, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:02, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:14, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

@Kani Mi bedaŭras tion, sed sciu ke mi persone havis neniun decidon rilate al la nova aspekto. Alifono (diskuto) 13:43, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Ne zorgu. Mi sendis saman mesaĝon al miaj kunlaborantoj, sendepende de kiu venis la decido. La bona novaĵo estas ke oni lasis eblon resti en la ĝistiama aspekto, do ĉio en ordo.
kani (diskuto) 13:46, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Budapeŝto[redakti fonton]

Mi ne konsentas pri tio. Plejparte la fontoj-referencoj estis kreoj de aliuloj. Tio estus ege granda laboro kaj tio tirus energion el kreoj de novaj artikoloj. Tio estas fiasko de plena Vikipedio, ofte la maŝino aldonas, ke rompita fonto. Se vi havas energion pri tio, vi faru laŭplaĉe.--Crosstor (diskuto) 05:37, 17 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tiu ne estas la normala ordo en la titoloj de pripersonaj artikoloj, sed Peter Cornelis Boutens. Mi supozas, ke vi povas fari la alinomadon. La ordo Boutens, Peter Cornelis utilas nur por DEFAŬLTORDIGO:.--kani (diskuto) 01:29, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Nu, mi alinomis.--kani (diskuto) 11:54, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
@Kani, dankon. Iu alia jam ĝustigis. Alifono (diskuto) 15:53, 29 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. En tiu artikolo mi trafis vorton "geĵurnianoj". Mi ne certas ĉu temas pri tajperaro anstataŭ geĵurnalistoj. Aŭ alia koncepto kiun mi ne konas. Krome, se la anglalingva titolo devenas nur el okcidentlingva artikolo, la traduko en Esperanto sufiĉus, ĉu ne?--kani (diskuto) 16:17, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Burokratoj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 12:08, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi kaŝis frazon en la komenco pri unua internacia festivalo. Ne klariĝis pri kiu unueco aŭ internacieco temas, ĉar estas multaj pli fruaj internaciaj kinfestivaloj en la mondo. Mi jam vidis, ke ekzemple ankaŭ en la anglalingva versio estas la sama aserto, sed pri kio temas? Eble vi povas klarigi aŭ definitive forigi la aserton.--kani (diskuto) 11:56, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. En tiu titolo mankas litero ko, tiel ke ĝi iĝu Amerikindiana fluto, ĉar radiko aŭ kunmetaĵo amerindi- ne ekzistas en Esperanto. Tamen la radiko indian- jam enhavas la koncepton Ameriko (vidu PIV), tial la titolo povus iĝi simple Indiana fluto. Al kiu direkto vi proponas alinomon?--kani (diskuto) 18:14, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

@Kani, jes vi tute pravas. Mi lasis min tro inspiri de la franca lingvo...ve! Vi povas alinomi ĝin al Indiana fluto. Dankon. Alifono (diskuto) 16:35, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

VikiPrintempo COE 2023[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi eble partoprenos VikiPrintempon COE 2023? (Pri centra kaj orienta Eŭropo.) Estas tempo ĝis la fino de majo. - Rdelre (diskuto) 08:29, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Rdelre, dankon pro la invito sed mi ne partoprenos. Eble ni aŭdos pri ĝi en la telegramkanalo de vikipedio? Alifono (diskuto) 15:25, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Hindustano en Vikipedio kaj en PIV estas la norda ebenaĵo. Hindustana estas ĝusta vorto por la lingvo. Sed Hindustanoj por la popolo ŝajnas malĝusta kaj nur kopio de la german-nederlanda vorto. Pli ĝusta estus Surinamhindoj, Surinambaratanoj ktp., same kiel estas en la aliaj lingvoj. Surinamhindostananoj aspektas tro longa, ĉu ne? Indas alinomi. Se vi elektas alternativon, vi mem povas alinomi; se vi preferas, ke mi alinomu, bv diri.--kani (diskuto) 09:50, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Kani: prefere vi mem ŝanĝu al Surinamhindoj ĉie en nia vikipedio, ĉu? Dankon. Alifono (diskuto) 15:43, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Alifono,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:31, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Esperanto-tradukoj[redakti fonton]

Kara Alifono, vi metis tri paĝojn en ankoraŭ neekzistan kategorion Kategorio:Esperanto-tradukoj, sed ne kreis ĝin, kaj sincere dirite mi supozas ke se oni prenus tian novan kategorion serioze, tiam tie devus esti multe pli da biografioj de verkistoj. Do via proponeto estas ankoraŭ ne-matura, nefinita. Mi nun vokiĝas for de la komputilo, kaj ne jam sondis ĉu estas iu alia kategorio kun iom alia vortumo sed sama celo. Sed mi petus vin kuraĝe plusekvi vian proponon, ĝis tie ekzistas vera kategorio uzebla ankaŭ por aliaj biografioj de verkistoj. ThomasPusch (diskuto) 15:41, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch, kara, mi ne scias kiel krei novan kategorion Alifono (diskuto) 12:40, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Nun mi trovis ke estas tre ampleksa superkategorio kategorio:Verkoj el la esperantlingva tradukliteraturo kun multaj subkategorioj. Eblas opinii ke la kunmetita vorto "tradukliteraturo" eble ne tiom elegantas, sed iel ĉiu kategorio devas nomiĝi, kaj la nomo kompreneblas. Mi pendas ke la tri paĝetoj devus eniri la subkategorion "kategorio:Verkoj el la esperantigita nederlandlingva literaturo‎". Poste eĉ ne necesos forigi la tiam malplenan neekzistan kategorion Kategorio:Esperanto-tradukoj, ĉar ĝi ĉiukaze ne ekzistas. Sufiĉos simple forgesi ĝin. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:51, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch, kara, mi preferus ke aperu listo el kiu elekti kaj tial kun la vorto tradukoEsperanto-tradukoEsperanto-tradukoj el nederlandlingvaj verkoj estus pli facile trovebla, ĉu? Alifono (diskuto) 12:44, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Fakte, la "kategorio:Verkoj el la esperantigita nederlandlingva literaturo‎" facile ankaŭ povus nomiĝi Esperanto-tradukoj el nederlandlingvaj verkoj, sed en la supera kategorio (pri kies iom maleleganta kunmetita vorto "tradukliteraturo" mi supre jam komentis, sed tamen alvokus toleri la iom malelegantan formon) estas multaj unuopaj kategorioj kun la formo "Verkoj el la esperantigita ...lingva literaturo", kaj ŝanĝi ilin ĉiujn al via proponita formo estus grandega fortostreĉo, kiun mi pensas ke ni nepre evitu. Fakte la kategoriaj titoloj "Verkoj el la esperantigita nederlandlingva literaturo‎" kaj "Esperanto-tradukoj el nederlandlingvaj verkoj" esence priskribas la samon. Mi konfesas ke via propono de titolo (same ankaŭ pri ĉiuj alilingvaj kategorioj) al mi subjektive plaĉus pli kaj ankaŭ estus pli konciza, sed mi vere malkonsilas pro tiom iom stila nuanco en la modelo de kategoriaj titoloj nun ekigi grandegan projekton ŝanĝi ĉiujn kategoriajn titolojn - jes la formo "Verkoj el la esperantigita ...lingva literaturo" estas gramatike same ĝusta, nur estas iom alia stila nuanco. ThomasPusch (diskuto) 13:09, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Peto kunvoĉdoni[redakti fonton]

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:26, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas, sed ne trovas ligilon kie mi aprobu...@ThomasPusch Alifono (diskuto) 12:38, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
La ligilo ankoraŭ situas tie kie ĝi estis en septembro 2023, sed la voĉdono jam estis finita post malmultaj tagoj, post kiam mi iom atentigis pri ĝi, kun klara sinteno permesi la novan roboton, do funkciis ankaŭ sen via voĉo. Sed bonas ke vi notis ke ankaŭ vi voĉdonintus por la propono. ThomasPusch (diskuto) 12:54, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:24, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ por tiu diskuto la tempo delonge pasis, kaj bedaŭrinde ne sufiĉis la materialo por defendi la tekston. Ke ĝi forpreniĝis, estas iom bedaŭrinda, ĉar la temo estas principe interesa, sed nun ĝi ne plu estas, ĉar ni ne sukcesis konvinke solidigi ĝin per referencoj. ThomasPusch (diskuto) 13:15, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi iam alinomis tiun artikolon al Literatio, se mi ne eraras, nekonsultinte la koncernan diskutejon pri alinomadoj. Krome kiel konfesas la referenco en la redakto, tiu vorto estas nur propono de neologismo, kiu eĉ ne estas en PIV, fare de malgranda babilrondeto. En multaj lokoj en Vikipedio oni insistis, ke ĝi ne estas forumo por reformoproponoj. Tial mi revenigis la artikolon al la titolo kiun ĝi havis dum jaroj. Ĝi devas resti tiel, maksimume kiam temas pri unu el la Mil Havendaj Artikoloj. Mi ankaŭ reredaktis la enkondukon. Se vi volas aldoni tiun informon kiel lingva noto, vi povas fari ĝin en la fino de la artikolo, por ne piedpremi la antaŭajn kontribuintojn. Dankon.--kani (diskuto) 22:39, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

@Kani, kara, mi aldonis lingvan noton. Alifono (diskuto) 13:01, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Rajtoj kiel revizianto/kontrolanto[redakti fonton]

Mi ĵus vidis la tekston pri Bahaa Kredo, kie amasiĝis 16 kontrolendaj redaktoj, la mezaj estis de vi, granda plimulto de la redaktoj, kun nur eta redakto de pli nova uzanto antaŭ kaj unu post vi. Unue mi pensis ke eble estis la novuloj antaŭ kaj post vi, kiuj kaŭzis ke la tuta blokaro ankoraŭ ne estis en la stabila versio, sed ŝajnas, ke vi ankoraŭ ne petis rajtojn kiel revizianto/kontrolanto. Mi principe fidas je viaj redaktoj, kaj petus vin peti la rajton en Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj. Kompreneble povas ĉiam esti, ke iu redakto vekas kritikon de aliaj - tiun kritikon tiam necesas elteni respektive ĉiam eblas eldiskuti diferencojn. Sed principe mi penas ke vi havu la rajton mem aprobi viajn proprajn verkaĵojn kaj ankaŭ rajtu aprobi la redaktojn de novuloj. Tial mi kore instigas vin peti la rajton. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 02:43, 8 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch, kara, mi klopodis sed antaŭrigardo donas fuŝan impreson; |} |- | [[Uzanto:{{subst:Alifono}}|{{subst:Alifono}}]]: [[Specialaĵo:Kontribuoj/{{subst:Alifono}}|k]] || 12/02/2024 || || Alifono (diskuto) 13:07, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias, kio malfunkcias en la antaŭrigardo, sed vi simple ankaŭ povas meti vian peton, kopiante alian linion, do tute sube de la listo enkopii la signojn

|-

| {{UzuloKontilo|Alifono}} || 12/02/2024

ThomasPusch (diskuto) 13:21, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝimkento[redakti fonton]

Saluton Alifono. Mi ĵus remetis la informkeston al Ŝimkento. Ĉu vi mem intence aŭ ial akcidente vida redaktilo forprenis ĝin? - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:43, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:34, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]