Helpo:Subskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En Vikipedio, la subskribo estas uzata en la diskutpaĝoj kaj en la balotoj, neniam en la artikoloj. La norma subskribo estas formata de uzantnomo kaj de ligilo al diskutpaĝo de la uzanto, sekvataj de dato kaj horo. La plejrapida maniero por enmeti subskribon estas uzi sian butonon.

Kie kaj kiam subskribi[redakti | redakti fonton]

Kiam vi subskribas ion, respektu unue la bazajn regulojn:

  • Oni subskribas la komentojn en diskutpaĝoj
  • Oni ne subskribas la kontribuojn en la artikoloj de la enciklopedio (ĉiuj tiuj paĝoj kiuj estas en nomspaco 0)

Subskribu viajn komentojn en diskutpaĝoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Helpo:Diskutpaĝo.

Ĉefa trajto de Vikipedio kaj sia etiko estas subskribi proprajn komentojn en la diskutpaĝoj de uzantoj kaj paĝoj. La subskribo helpas la aliajn legnatojn por kompreni la evoluon de la diskuto kaj por korekte atribui la komentojn al pluraj partoprenantoj al diskuto. Kiam vi partoprenas en diskuto, do, ĉiam aldonu vian subskribon.

Ne subskribu la kontribuojn en la artikoloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Helpo:Kronologio.

Oni ne subskribas la artikolojn de Vikipedio! Via nomo estas jam aŭtomate aldonita en la listo de la aŭtoroj en la kronologio de la artikolo: la programaro MediaWiki trakas ĉiujn faritajn ŝanĝojn kaj, flanke al tio, ĝi enmetas la nomon de la aŭtoro, la daton kaj la horon de la kontribuo. Ĉi tiu metodo estas ege plipreciza ol ĉiu ajn listo de la aŭtoroj ene de la artikolo.

Laŭ la permesiloj GFDL kaj CC-BY-SA, la artikoloj de Vikipedio povas esti redaktitaj de ĉiuj ĉiumomente: ĉiuj kaj neniu posedas la artikolojn. Kvankam artikolo estas kreita de sola "aŭtoro", post sekvaj kontribuoj la originala teksto estas plilongigita kaj plibonigita; en la kronologio estas trako de ĉiuj kontribuantoj, ankaŭ de tiuj kiuj detruas la verkon.

Kontrolu en servaj paĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj servaj paĝoj kiuj, kvankam iliaj nomspaco ne enhavas la vorton "Diskuto", funkcias simile al diskutpaĝoj kaj necesas subskribo de propraj kontribuoj. Ekzemploj estas Vikipedio:Diskutejo kaj Vikipedio:Forigendaj artikoloj.

Kiel subskribi[redakti | redakti fonton]

La norma subskribo estas farita de 4 tildoj: ~~~~. La sistemop rekonas ankaŭ variaĵoj de 3 aŭ 5 tildoj. Tiuj simboloj estas aŭtomate ŝanĝitaj en via subskribo kiam la paĝo estas konservita.

Por montri tajpu ĝi estas konservata kiel ĝi estas montrata kiel
nur la nomon ~~~ [[Uzanto:Via uzantnomo|Via uzantnomo]] ([[Uzanto-Diskuto:Via uzantnomo|diskuto]]) Via uzantnomo (diskuto)
nomon, horon kaj daton ~~~~ [[Uzanto:Via uzantnomo|Via uzantnomo]] ([[Uzanto-Diskuto:Via uzantnomo|diskuto]]) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC) Via uzantnomo (diskuto) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC)
nur horon kaj daton ~~~~~  09:17, 23 Jul. 2011 (UTC) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC)

Por ke tiu mekanismo enmetas vian uzantonomon estas necese, ke vi estas aliĝita kaj estas ensalutita.

Se vi enmetas tildojn sen antaŭe ensaluti, la mekanismo anstataŭigas la tildojn per via IP-adreso. Aldone, en ĉi tiu kazo, la subskribos enhavos ligilo al sia kontribuoj, ĉar tute ne eblas, ke nealiĝinta uzanto havas propran uzantopaĝon. Esempio: --[[Specialaĵo:Kontribuoj/127.0.0.1|127.0.0.1]] ([[Uzanto-Diskuto:127.0.0.1|diskuto]]) 09:17, 23 Jul. 2011 (UTC)

Aŭtomata aldono[redakti | redakti fonton]

La ruĝa sago indikas la alklakendan butonon por aldoni subskribon

Tio estas la plej simpla maniero: alklaku sur la butono, kies bildo reprezentas skribilon kiu subskribas. En la loko, kie estas la tajpmontrilo, la subskribo --~~~~ estas aldonita.

Permana aldono[redakti | redakti fonton]

Mane vi povas tajpi la tildon:

  • per via klavararanĝo
  • alklakante la tri, kvar aŭ kvin tildojn en la simbolejo, kiam vi redaktas paĝon, sub la kesto pri la permesilo.

Ŝanĝi la subskribon[redakti | redakti fonton]

Kelkaj vikipediistoj volas ŝangi propran subskribon, kiel ekzemple aldoni koloron aŭ montri iomete malsaman uzantonomon. Vi povas ŝanĝi vian subskribon en Specialaĵo:Preferoj. Vi povas uzi anstataŭigotajn subpaĝojn aŭ aldoni HTML-kodon por krei vian subskribon. Ĉiuj ŝanĝoj estos aplikataj en la ontaj subskriboj. Preferindus ne uzi tro longan aŭ kolorplenan subskribon kaj enmeti bildojn aŭ aliajn ligilojn nerilatajn al uzanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]