Brakumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elisabeth Louise Vigée-Lebrun, Madame Vigée-Lebrun kaj sia filino, per Louise Élisabeth Vigée Le Brun, 1789

Brakumo, pli precize tenera brakumo estas ago inter homoj, kiu konsistas en (inter)volviĝo de unu(j) en alies brakoj. Depende de la kulturaj referencoj de brakumo, ĝi povas esprimi diversgradajn kaj diversajn sentojn. Per ĝi oni povas saluti, karesi, esprimi amikecon, amon, kompaton, sopiron, gratulecon, aŭ eĉ timon, sekurbezonon, k.t.p. Brakumoj ne maloftas en seksaj praktikoj.

Striktasence, "brakumo" signifas nur "preni en siaj brakoj", ne nepre kun tenera celo, kiel bone montras la proverbo: "brakumi malamikon, sed nur por lin sufoki!".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]