Ryokan
Ne konfuzu kun Rjokano (gastejo)
Ryokan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
良寛 | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1758 en Echigo Province | |
Morto | 1-an de januaro 1831 (73-jaraĝa) en Japanio | |
Mortis per | Disenterio vd | |
Religio | budhismo vd | |
Etno | japanoj vd | |
Lingvoj | japana vd | |
Ŝtataneco | Japanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto kaligrafo verkisto bikŝuo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ryōkan aŭ Rjokano (Hepburn-Transskribo; japane
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Izumozaki, Echigo (nun Izumozaki, Santo-distrikto, Niigata). Lia patro YAMAMOTO Samon Yasuo (山本左門泰雄), posteulo el riĉa familio, estis poeto, estro de sia urbeto kaj ŝintoisto de Ishii-Sanktejo. La juna Eizo pasigis sian junulecon studante. Dekokjara li decidis eniri en zenmonaĥejon. Tie lia vivo skuiĝis. Li estis disĉiplo de la majstro Kokusen, kiu apartenis al la sekto Soto. La budhista monaĥo Ryōkan verkis multajn poemojn, nomatajn utaojn, naivstilajn, volonte forlasante la kompleksajn regulojn kaj la tradician stilon de tiaj poemoj.
Post la morto de sia majstro, Ryōkan estis ties nura heredanto kaj oni nomis lin posteulo de Kokusen. Malgraŭ tio, li preferis foriri. Dum la sekvaj dudek jaroj li loĝis en monta ermitejo, kiun li nomis Gogo an. Tiam, li konatiĝis kun Teishin, juna zen-monaĥino, kun kiu li havis intiman amikecon. Fine de sia vivo, forlasinte Gogo an, Ryokan vivis en la domo de sia amiko Kimura Motoemon. La "granda stultulo" (大愚, 'taigu'), forpasis en la jaro 1831, sepdekdu-jaraĝa.
Poemoj
[redakti | redakti fonton]Jen kelkaj poemoj verkitaj de Ryokan:
Kiu diras, ke miaj poemoj estas poemoj?
Miaj poemoj ne estas poemoj.
Kiam vi scios, ke miaj poemoj ne estas poemoj,
tiam ni povos paroli pri poezio. [1]
Morgaŭ?
Sekvan tagon?
Kiu scias?
Ni ebriiĝas
de tiu ĉi tag'! [2]
Jen tankao:
Originalo | Rondaj kanaoj | Transliteraĵo | Traduko |
---|---|---|---|
形見とて 何か残さむ 春は花 山ほととぎす 秋はもみぢ葉 |
かたみとて なにかのこさむ はるははな やまほととぎす あきはもみぢは |
Katami tote Nani ka nokosamu Haru wa hana Yama hototogisu Aki wa momiji ha |
Kiel memorigaĵon Kion mi lasu post mi? Printempe, florojn; Monte, grizkapajn kukolojn; Aŭtune, kolorŝanĝitajn foliojn.[2] |
Lia ermita vivo estas ofte objekto de liaj poemoj. Tiel, iam reveninte hejmen vespere Ryokan konstatis, ke ĉiuj liaj posedaĵoj malaperis, kaj verkis jenan hajkon:
Originalo | Rondaj kanaoj | Transliteraĵo | Traduko |
---|---|---|---|
盗人に とり残されし 窓の月 |
ぬすびとに とりのこされし まどのつき |
Nusubito ni Torinokosareshi Mado no tsuki |
De la ŝtelisto Forgese forlasita: Lun’ ĉe l’ fenestro. |
Statuoj
[redakti | redakti fonton]- Ryōkan-dō (Izumozaki, Niigata)
- Tenryō no Sato (Izumozaki, Niigata)
- Ryūsen-ji (Nagaoka, Niigata)
- Nagaoka-Stacio
- Entsū-ji (Kuraŝiki, Okajama)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tradukita el la angla
- ↑ 2,0 2,1 Tradukita el la franca vikipedio