Charles Duncan Michener

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Duncan Michener
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1918 (1918-09-22)
en Pasadena
Morto 1-an de novembro 2015 (2015-11-01) (97-jaraĝa)
en Lawrence
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Familio
Edz(in)o Mary Hastings Michener vd
Profesio
Okupo zoologo • entomologo • universitata instruisto vd
Laborkampo entomologioAbeloSocibiologio vd
Doktoreca konsilisto Edward Oliver Essig vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Duncan MICHENER (22a de septembro, 1918 – 1a de novembro, 2015) estis usona entomologo[1] naskiĝinta en Pasadena (Kalifornio). Li estis grava fakulo pri abeloj, kaj lia magnum opus estis The Bees of the World (Tutmondaj abeloj).[2]

Multon de sia kariero li dediĉis al la sistematiko kaj natura historio de abeloj. Li doktoriĝis pri entomologio en 1941, el la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li restis en Kalifornio ĝis 1942, kiam li iĝis Helpozorganto pri Lepidopteroj en la Usona Muzeo de Natura Historio en Novjorko.[3]

En 1944 li publikigis klasigsistemon por abeloj kiu estis tuj adoptita tutmonde, kaj estis uzata ĝis 1993 kaj 1995, kiam li kunaŭtoris novajn klasigojn.

La laboro de Michener pri socia evolucio en la Haliktedoj en la 1960-aj jaroj helpis formi la grundon por la revolucio de la sociobiologio en la 1970-aj jaroj, kiam E. O. Wilson fidis altgrade sur la konceptoj de Michener pri la vojoj el la solema al la tre sociema vivo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charles Michener. University of Kansas Biodiversity Institute. Arkivita el la originalo je 13a de decembro 2013. Alirita 12a de decembro 2013. Arkivigite je 2013-12-13 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-13. Alirita 2019-10-06.
  2. Alan Weisman. (2013) Countdown: Our Last, Best Hope for a Future on Earth?.
  3. Charles D. Michener (1918-2015): the compleat melittologist. Journal of the Kansas Entomological Society (2016).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sokal, Michener (1958). "A statistical method for evaluating systematic relationships". University of Kansas Science Bulletin. 38: 1409–1438.
  • Michener, C. D. (1974). The Social Behavior of the Bees. Harvard University Press. 404 pp.
  • Michener, C. D. (2000). The Bees of the World. Johns Hopkins University Press. 913 pp.