Matenmanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
franca matenmanĝo
Tradicia angla matenmanĝo
Tradicia germana matenmanĝo
maizflokoj kiel matenmanĝo
Tradicia japana matenmanĝo
Tipa japana matenmanĝo

Matenmanĝo estas la unua manĝo de la tago.

En la diversaj mondoregionoj la homoj matenmanĝas malsamajn nutraĵojn.

  • Tipa jamajka matenmanĝo.
    En Anglio oni manĝas ampleksan matenmanĝon. Angloj matene prenas panon, teon, ovojn, lardon, ŝinkon, fruktojn, kaj foje vegetalojn.
  • En Francio kaj Brazilo, oni manĝas pli modestan manĝon. Francoj matene manĝas panon (aŭ malgrandajn lunarkaj brioĉojn kies tipo estas el Viena deveno), kaj trinkas kafon kun lakto. En Brazilo oni eĉ nomas matenmanĝon "matena kafo", ĉar kafo estas la ĉefa elemento de ĝi.
  • En Belgio jam la matenmanĝo estas pli riĉa ol en Francio, kun fromaĝo, sed egale akompanata de granda taso da kafo.
  • En Germanio la matenmanĝo estas diversa, laŭ la tradicio de la familio. Oftas bulkoj kun diversaj marmeladoj, mielo, fromaĝo, kolbasaĵoj, kuirita ovo aŭ muslio. Oni trinkas kafon, teon aŭ lakton.
  • En Usono, la matenmanĝo similas la anglan, kun frititaj ovoj, lardokolbasoj, kaj toasto. Iufoje ĝi inkludas vafloj, patkukoj, aŭ duono da grapfrukto. Modernaj usonanoj ofte anstataŭigas ĉi tion per pli saniga cereala manĝaĵo, ekzemple maizflokojavenkaĉo.
  • Sed en multaj landoj ne estas aparta menuo por matenmanĝo, oni tiam manĝas la samajn aĵojn kiajn dum la aliaj manĝoj.
  • En Azio, oni plej ofte matenmanĝas rizon anstataŭ pano.
  • En Jamajko, matenmanĝo foje inkluzivas ackee kaj salfiŝon, la nacian pladon de Jamajko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]