Nordĉina dialektaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la grupo de la norda kaj sud-okcidenta ĉinaj dialektoj. Se vi serĉas informojn pri la oficiale parolata norma ĉinlingvo (Putonghua/Guoyu), vidu la paĝon Norma ĉina lingvo.


ĉina
中文
Parolata en Ĉinio, Tajvano, Honkongo, Malajzio, Tajlando, Singapuro, ...
Denaskaj parolantoj >1100 milionoj
Skribo Ĉina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 zh
  ISO 639-2
    Bibliografia chi
    Terminologia zho
  ISO 639-3 chi
  SIL CHI
Angla nomo Chinese language
Franca nomo chinois
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Mapo de la ĉinaj lingvoj

La nordĉina dialektaro (aŭ Mandarena lingvo, normĉine Běifānghuà (北方话 laŭ simpligita skribo, 北方話 laŭ tradicia skribo)) estas aro de dialektoj kutime grupitaj kiel unu lingvo de lingvosciencistoj; ili estas parolataj en la norda kaj sud-okcidenta Ĉinujo kaj al ili apartenas interalie la norma ĉina lingvo. Ankaŭ la dungana lingvo parolata ĉefe en Kirgizujo apartenas al la nordĉina dialektaro.

Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialektaro (interalie parolata en Pekino) kaj la nord-okcidenta dialektaro.

Laŭ Ethnologue, en la jaro 2000 estis 845,456,760 denaskaj parolantoj de nordĉinaj dialektoj, kaj 178,000,000 dualingvaj parolantoj. Ĉar oni konsideras la dialektaron kiel unu lingvon, temas pri la plej multe parolata lingvo en la mondo.

Oni notu, ke en la ĉina mem ne estas iu ekvivalento al la esprimo Mandarena lingvo. Oni klare distingas, ĉu oni parolas pri la norma ĉina lingvo (Pǔtōnghuà) aŭ ĉu oni parolas pri la nordĉina dialektaro (Běifānghuà).