Ĉagataj-Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉagataj-Ĥanato, 13-a jarcento.

Ĉagataj-Ĥano (mongole: Цагадай Cagadaj; ĉ. 1185-12411242) estis la dua filo de Ĝingis-Ĥano kaj unua ĥano kaj origino de la nomoj de la Ĉagataj-Ĥanato, ĉagataja lingvo kaj ĉagatajaj tjurkoj.

Li heredis la plej grandan parton el kio nun estas la kvin ŝtatoj de Centra Azio post la morto de lia patro kaj regis ĝis sia morto en 1241. Li ankaŭ estis nomumita de Ĝingis-Ĥano por kontroli la plenumigon de Jasao, la skriba leĝkodo kreita de Ĝingis-Ĥano, kvankam tio daŭris nur ĝis kiam Ĝingis-Ĥano estis kronita ĥano de la Mongola Imperio. La Imperio poste venis konata kiel la Ĉagataj-Ĥanato, posteula imperio de la Mongola Imperio.

La vera fondinto de la ŝtato estis la nepo de Ĉagataj, Alghu. La ŝtato estis ege malpli influita de Islamo ol la Ilĥanato en la sudokcidento, sed ekzistis islamanoj ene de la ŝtato kaj kelkaj konvertiĝis. Tamen, ili konservis al antikvajn nomadajn trajtojn multe pli longaj. Kelkaj historiistoj diris ke tiu estis grava kialo por la malkresko en urbismo kaj agrikulturo en tiu areo. La unua reganto kiu fakte islamaniĝis estis Mubarak-Ŝaho. Lia konvertiĝo okazis en 1256, aliflanke tio estis tre problema ĉar en malpli ol 30 jaroj aliaj regantoj malapogis Islamon kaj revenis al siaj malnovaj kredoj, aliflanke, Tarmarŝirin transformiĝis al Islamo kaj provis turni la dinastion reen al Islamo. Lia konvertiĝo provokis grandegan kontraŭreagon de nomadaj grupoj en la orienta parto de la sfero kiu poste mortigis lin en 1334. Post lia morto la Ĉagataj ŝtato perdis la statuson kaj diseriĝis. Tamerlano poste geedziĝus en sia familio. Antaŭ la frua 1500 ili plifirmiĝis en nuntempa Uzbekio kaj daŭrigis sian influon ĝis la 1700-aj jaroj kiel ŝajbanidoj, regante domon de la uzbekoj.