Babao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
babao
Knabino en tradicia pola kostumo kun babao sur paska poŝtkarto, 1936
Knabino en tradicia pola kostumo kun babao sur paska poŝtkarto, 1936
Aliaj nomoj baba, babka, bábovka, boba
Kie estas manĝata Israelo, Belorusio, Rusio, Ukrainio, Pollando, Slovakio, Ĉeĥio, Litovio, Bulgario, Nord-Makedonio, Albanio, Rumanio
Ĉefaj ingrediencoj ovoj, faruno, sekvinberoj
vdr
Muldilo por babao

Babao[1] estas dolĉa, gista kuko, ofte kun sekvinberoj kaj sorbigita per rumo. Ĝi havas la formon de konuso kun detranĉita pinto[2]. En Pollando ĝi estas tipa bakaĵo de Pasko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En slavaj lingvoj la vorto baba signifas avinonmaljunan virinon. En la pola la vorto estis uzata por nomi aron da aferoj (bestoj, plantoj, monero kaj kuko[3]). Ĝi estas uzata por la kuko eble pro simileco al falbaloj de jupo[4]. Laŭ alia versio la nomon elpensis la reĝo Stanisław Leszczyński, kiu prenis la nomon de Ali Babo el Mil kaj unu noktoj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]