Sufiismo
El Vikipedio
(Alidirektita el Sufismo)
Sufiismo aŭ sufismo, arabe tasawwuf تصوف, estas la mistika formo da la Islama fido. Al-Hallaĝ rigardatas kiel la unua sufiisto. La plej granda sufiisto estis Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi. Aliaj aparte famaj sufiistoj estis Ibn Arabi, Al-Gazali kaj Sohraŭardi. Aparte konataj iĝis la derviŝoj, asketismaj anoj de sufiismaj monahaj ordenoj.
Jen tio kion diras grafo Arthur de Gobineau pri sufismo en Irano:
- "Komprenendas per tiu vorto tio, kion ni mem celas, kiam ni diras pri homo, ke li havas "filozofiajn opiniojn". Montras oni per tio, ke la dirita persono akceptas neniun establitan religion. ... Kelkaj el ili forĵetas islamismon, ne kiel estanta malbona, sed estanta malinda je animo lumigita de la dia lumo, estas lakto por la infanoj, ne pano por la fortuloj. Kaj tio konsistas en forpuŝi ĉian dogmon, kaj ĉian moralan ordonon, krom tiu: strebi unuiĝon de la homa animo al dio per ekstazo. kiam tiu unuiĝo estas plena, animo iĝas mem parto en la eco de dio, kaj tiu homo estas dio."
[redaktu] Reta ligilo
Universala kongreso de sufiismo okazos en Edinburgo en septembro 2006
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
|
|
|
|

