Arthur de Gobineau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arthur de Gobineau

Joseph Arthur grafo de GOBINEAU, nask. je la 14-a de julio 1816, mort. je la 3-a de oktobro 1882 en Torino estis franca nobelo, diplomato, vojaĝinto kaj beletristo, kiun oni ofte konsideras, kiel la unuan teoriiston de rasismo.

Kvankam li famiĝis kaj ofte cititis nuntempe kiel la fondinto de okcidenta rasismo, tiujn ideojn oni jam trovas antaŭ li, ekzemple jam en la priskribo de Linnaeus pri la diversaj homaj rasoj. Cetere liaj ideoj, kiuj siatempe estis apenaŭ konataj, kaj malmulte influis, ne estas vere tipaj de, kio estos la posta eŭropa rasismo (1), kvankam li ja estis eble la unua verki tutan libron pri la temo: ekzemple, male al plejaj rasismuloj, li ne rigardas ke la supera raso estas la sia propra! sed la anglosaksa. Simile, male al plejaj rasismuloj li ne estas optimista sed pesimista, kaj antaŭvidas ĝeneralan miksiĝon de la rasoj kaj kadukiĝon de la homaro, pluse li ne estas militisma aktivulo sed klera pacema salonema nobelulo kun beletraj ŝatoj kaj ne estis vera apoganto de la tiam komencanta eŭropa koloniismo. Eĉ en sia plej interesa libro, frukto de sia diplomatia kariero kaj vojaĝoj, "Tri jaroj en Azio" li priskribas kaj analizas, kun multe da detaloj, kaj sufiĉe da komprenemo, la landojn kaj sociojn renkontitajn (ĉefe Irano kaj centra Azio) , tiel kiel ili estis tiutempe. Alia signifa detalo: en siaj romanoj li, tutsame kiel la aliaj samtempuloj, uzas la vorto "raso" en la ĝis tiam tradicia signifo, t.e. familio, av-kaj-id-aro, "nomo" (en la aristokrata vidpunkto).

(1) multe pli tipaj kaj influhavintaj estas: Houston Stewart Chamberlain kaj Robert Knox.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Gobineau a.png

Eseoj:

  • pri historio :
    • Essai sur l'inégalité des races humaines, volumoj I kaj II (1853) (= Eseo pri la malegaleco de l'homaj rasoj, lia rasisma teorilibro); volumoj III kaj IV (1855)
    • Traktato pri la socia stato de l'nuna Persio (1856)
    • Historio de la persoj (1869)
    • Tio, kio okazas en Azio (1877, posthume)
    • Historio de Ottar Jarl kaj lia idaro (1879)
  • pri Filozofio :
    • La religioj kaj filozofioj de Centra Azio (1865)
    • Mémoire sur diverses manifestations de la vie individuelle (1869)
  • pri Filologio :
    • Kiel legi la kojnoformajn skribaĵojn (1858)
    • Traité des écritures cunéiformes (1864)
  • Vojaĝraportoj :
    • Tri jaroj en Azio 1859 (lia ĝisnun plej leginda verko)
    • Voyage à Terre-Neuve, 1861 (Arléa, 1993)
  • Polemikaĵoj :
    • Tio, kio okazis en francio en 1870 (1870, postmorte eldonita)
    • La Troisième République et ce qu'elle vaut (1877, postmorte eldonita)

Beletraĵoj:

  • Romanoj kaj noveloj:
    • Adélaïde (1869, posthume)
    • Souvenirs de voyage : Le Mouchoir rouge Akrivie Phrangopoulo, La Chasse au caribou (1872
    • Les Pléiades (1874 ; Folio-Gallimard, 1997)
    • Nouvelles asiatiques : La Danseuse de Shamakha, L'Illustre Magicien, Histoire de Gambèr-Aly, La Guerre des Turcomans, Les Amants de Kandahar et La Vie de voyage (1876 ; P.O.L., 1990)
    • La Renaissance, scènes historiques (1877 ; GF-Flammarion, 1980)
  • Poezio :
    • La Chronique rimée de Jean Chouan et de ses compagnons (1846)
    • L'Aphroëssa (1869)
    • Amadis (1876)
    • Amadis (1887, rééd. intégrale, partiellement posthume)
    • Tre poemi inediti (Firenze, Olschki, 1965)
  • Teatro :
    • Les Adieŭ de Don Juan (1844)
    • Alexandre le Macédonien (1847, posthume)
  • Recenzoj :
    • Recenzaj studaĵoj 1842-1847 (Klincksieck, 1984)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]