The Da Vinci Code (filmo)
| La Da Vinĉi-a Kodo | |
|---|---|
Fotopiedo |
|
| Originala titolo | The Da Vinci Code |
| Produktadlando | Usono |
| Filmita en | Francio, Britio, Italio |
| Originala lingvo | Angla, Franca |
| Kina aperdato | 17-a de majo 2006 (Francio) |
| Daŭro | ??? |
| Ĝenro | Polico |
| Kameraado | q782204 |
| Buĝeto | 125.000.000 USD |
| Reĝisoro(j) | Ron Howard |
| Produktisto(j) | Brian Grazer, John Calley |
| Scenaro | Dan Brown, Akiva Goldsman |
| Laŭ la verko de | Dan Brown |
| Muziko | Hans Zimmer |
| Ĉefrolantoj | Tom Hanks, Audrey Tautou, Ian McKellen, q242707, Jean Reno, q296028, q739521, q1145761, Jürgen Prochnow |
| Laboratorio kaj Optikaj efektoj | ??? |
| Produkto | Sony Pictures Entairtainment (Japanio), Imagine Entairtainment (Usono) |
| Distribuo | Sony Pictures, Colombia Pictures |
| IMDb | |
The Da Vinci Code (La Da Vinĉi-a Kodo) estas usona filmo de Ron HOWARD aperinta en kinejoj la 19-an de majo 2006.
La filmo estas la adapto de la sukcesega libro The Da Vinci Code de Dan Brown. Ĝi estas tre kompleksa rakonto parte farita laŭ la vivo de Leonardo da Vinci. Pluraj scenoj okazas en la muzeo Luvro.
La rajtoj de la historio estis akiritaj kontraŭ ses milionoj de dolaroj.
La filmadon oni volis komenci dum Majo de la jaro 2005 sed kelkaj problemoj malfruigis ĝin ĝis la lasta tago de Junio.
La katolika eklezio kelkfoje insistis, ke la kreantoj de la filmo enmetu en la komencon klaran noton, ke temas pri plene elpensita historio. Tamen tia noto de Sony Films ne estis enmetita. Rezulte, la katolikaj aŭtoritatoj alvokis samkredanojn malagnoski montron de la filmo, kiu, laŭ Vatikano, perversigas instruon de kristanismo.
Ĉefrolantoj [redakti]
- Tom Hanks — Robert LANGDON
- Audrey Tautou — Sophie NEVEU
- Jean Reno — Bezu FACHE
- Ian McKellen — Sir Leigh TEABING
- Alfred Molino — Bishop ARINGOSA
- Jean-Pierre Marielle — Jacques SAUNIERE
- Paul Bettany — SILAS
- Hugh Mitchell — Juna SILAS
- Jean-Yves Berteloot — Remy
- Jürgen Prochnow — Vernet
- Etienne Chicot — Leŭtenanto COLLET
- Seth Gabel— Cleric
Kuriozaĵoj [redakti]
Bill Paxton estis elektita unue por la ĉefa rolo sed li ne povis akcepti ĝin pro kalendara kialoj. Russell Crowe kaj aliaj famaj aktoroj ankaŭ estis en la penso de la reĝisoro sed finfine, la rolo de Robert Langdon estis por Tom Hanks.
Audrey Tautou pensis ke ŝi estis tro juna por Tom Hanks sed la reĝisoro, kiu ĉiam volis ke Sophie estus ŝi, konvinkis ŝin. Tamen estis malfacila pruvi ŝi por la rolo ĉar Audrey ĉiam estis okupita.
La kreinto de la televida serio "24" volis adapti la historion por la serio. Dan Brown malakceptis tian oferon ĉar li volis filmon.
