Anunciacio
Anunciacio estas kristana festo, kiu memorigas la anonon de la estonta naskiĝo de Jesuo Kristo al ties patrino, Sankta Maria. Kristanoj festas ĝin je la 25-a de marto, naŭ monatojn antaŭ kristnasko.
Laŭ la evangelio laŭ Luko (1, 26–38) arkianĝelo Gabrielo vizitis Marian kaj anoncis al ŝi, ke ŝi naskos filon nomotan "Jesuo". Kiam Maria kontraŭdiris, ke ŝi ne rilatis al viro, Gabrielo klarigis, ke la gravediĝo okazos pere de la Sankta Spirito.
Kiam la 25-a de marto estas en la antaŭ- aŭ post-paska semajno, la katolika eklezio prokrastas la feston al la lundo post tiuj du semajnoj. La ortodoksaj eklezioj ne prokrastas la feston, sed aplikas specialan liturgion por konveni al ambaŭ samtagaj festoj.
Ankaŭ bildaj prezentaĵoj de tiu sceno estas nomataj anunciacioj.
-
Anunciacio de Melozzo da Forlì
-
Anunciacio de Leonardo da Vinci
-
Anunciacio de Fra Angelico
