Arbalesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arbalesto en la muzeo de kastelo Morges (Svislando)

Arbalesto estas pafilo, kiu konsistas el risorteca arko, kordo kaj sulko por gvidi la vergoforman pafaĵon. La vorto devenas de la latina arcoballista (= arko-ĵetilo).

Same kiel ĉe pafarko la vergo estas ĵetata per la forto de la kordo, kiun tiras la kurbigita arko. La esencaj diferenco inter pafarko kaj arbalesto estas:

  • Ĉe arbalesto la pafatan vergon gvidas rekta sulko, kiu donas al ĝia flugo klaran direkton kaj faciligas la celumadon.
  • Pro la sulko la vergo povas esti mallonga kaj malpeza; la sagoj de pafarko devas esti almenaŭ tiom longaj kiom la distanco inter la kordo kaj la arko. Arbalestisto do povas porti multe da vergoj, kaj la vergoj atingas tre altan rapidon. Krome eblas uzi fortojn, kiuj rompus longajn sagojn.
  • La kordo de arbalesto povas esti fiksita en streĉita pozicio, do eblas porti la batalilon streĉitan, pafpretan.
  • La kordon de arbalesto oni ofte streĉas per kranko, do eblas konstrui fortajn arbalestojn, kiujn oni ne povus streĉi per la brakoj. Aliflanke la streĉado daŭras pli longe ol ĉe pafarko.

Grandaj arbalestoj, tro pezaj por teni per la manoj, kutime staras sur tripiedoj.

La Dua Laterana Koncilio en 1139 malpermesis la uzon de arbalestoj inter kristanoj, ĉar kvazaŭ ne ekzistis defendo kontraŭ taŭge uzata arbalesto. La malpermeso tamen ne vere efikis.

Laŭ la dramo de Friedrich Schiller la svisa nacia heroo Wilhelm Tell pafis per arbalesto pafaĵon en pomon sur la kapo de sia filo je ordono de la tirano Gessner kaj poste mortpafis ankaŭ tiun ĉi. Hodiaŭ pro tio simbolo de eta arbalesto estas la protektita marksimbolo por produktoj faritaj en Svislando.