Helvecoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Helvecoj (PIV-a nomo: helvetoj) estis kelta tribo en Sudgermanio kaj Nordsvisio, kiu estis konata depost la 3-a jarcento a. K.

Antaŭ sia enmigrado en la regionon de hodiaŭa Svisio ili loĝis en regiono inter Rejno, Danubo kaj Majno. De la Helvecoj deduktas sin la latinaj nomoj de Svisio, Confoederatio Helvetica kaj Helvetia, kaj de la Helveta Respubliko. Sed tio estas moderna nomado. En antikveco ne ekzistis nomo por la regiono de hodiaŭa Svisio.

Laŭ Cezaro ekzistis en 60 a. K. tri partaj triboj: La Verbigenoj (apud Rejno), la Tigurinoj (inter Avenches kaj Ĝenevo) kaj ne nomita tribo.

Historio [redakti]

Mapo de Gaŭlujo en 58 a. K., kun pozicio de Helvecio en oriento de Gallia Celtica

La unuafoja citado estas enskribo sur etruska ostrako de Mantovo. La vorto eluveitie nomas eble etruskan viron, kiu originis el Helvecoj.

Laŭ la greka geografo Ptolemeo la Helvecoj vivis en 100 a. K. en regiono inter Danubo, Rejno kaj Majno. Ĉar la ĝermanaj triboj enmigris, la Helvecoj evitis al Nordokcidenta Svisio.

La helvecaj Tigurinoj kaj Tojgenoj vagis kun Cimbroj kaj Teŭtonoj. La Teŭtonoj estis neniigitaj apud Arausio en 102 a. K., post tio ankaŭ perdiĝas la spuroj de la Tojgenoj. La Tigurinoj migris kun Cimbroj. Post batalego kontraŭ la romia imperio, kiu ekstermis la Cimbrojn en 101 a.K., la Tigurinoj migris al la Lago Lemano.

La romia imperio sub Cezaro almilitis Gaŭlion kaj kun tio Helvecion.

Post dormtempo la Alamanoj invadis de nordo kaj la Burgundoj de sudo en la 3-a kaj 4-a jarcentoj. La Burgundoj subigis la Helvecojn ekde la 5-a jarcento.