Diskuto:Helvetoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"ili preterlasis la batalegon kontraŭ la romia imperio, kiun ekstermis la Cimbroj en 101 a.K"

kia surprizo! mi ne memoris, ke la romia imperio frakasiĝis tiom frue. --62.62.128.130 13:50, 4 Feb. 2013 (UTC)

Ha! Misdirektita akuzativo. Mi inversigis la ekstermon/frakason. – Moldur (diskuto) 13:30, 5 Feb. 2013 (UTC)

Mi iom miras pri la formo Helvecoj. Kio malbonus pri la PIV-a formo Helvetoj, kiun mi persone uzintus ĉi-tie? ThomasPusch (diskuto) 08:34, 24 Aŭg. 2013 (UTC)

PS: Ĵus mi vidis, ke jam en januaro 2007 Umberto redaktoresume demandis "Kial enkonduki novan nomon?" kaj do havis la saman dubon kiel nun mi. TP
Prefere "helvetoj" (kiel cetere ankaŭ en "Helveta Respubliko"). Moldur (diskuto) 20:57, 26 Aŭg. 2013 (UTC)
Sen ke oni komencintus formalan voĉdonon (strangus "voĉdoni" pri leksika ero de Esperanto), nun estis unu redaktinto kun kripta nomo Tzzzpfff, laŭ propra juĝo kun baza rego de Esperanto, kiu ĉi-tie uzis la vorton "helvecoj", kaj estas kaj la norma vortaro PIV (kun aliaj e-lingvaj vortaroj) kaj tri lingve kompare spertaj aktivaj vikipedianoj, Umberto, ThomasPusch kaj Moldur, kiuj pledas por la vorto "helvetoj". Ĉar ne venis ajna argumento kiu subtenus uzon de la formo "helvecoj", mi efektivigas alinomigon al la artikola nomo "helvetoj". ThomasPusch (diskuto) 18:03, 6 Sep. 2013 (UTC)