Kelta kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kelta kruco de Brompton (Irlando).

Kelta kruco (irlande: cros Cheilteach , skotgaele: crois Cheilteach, kimre: croes Geltaidd, kornvale: crows geltek)) estas simbolo kiu kombinas krucon kie ringo ĉirkaŭas la intersekciĝon. En la kelta kristana mondo ĝi estis uzita kombinita kun la kristana kruco kaj tiu dizajno ofte estis uzita kiel alta kruco, izolita kruco el ŝtono kaj ofte riĉe ornamita. Kun la Kelta Renesanco, la formo, kutime ornamita kun plektaĵoj kaj aliaj ĉeftemoj de Insula arto, iĝis populara por funebraj monumentoj kaj alia uzoj, kaj restis tiel, disvastiĝante ekster la Britaj Insuloj.

En Irlando, estas populara legendo ke la kelta katolika kruco estis lanĉita de Sankta Patriko aŭ eventuale Sankta Deklano dum lia tempo konvertante la paganajn irlandanojn, kvankam neniuj ekzemploj pluvivas de tiu frua periodo. Estis ofte asertite ke Patriko kombinis la simbolon de kristanismo kun la sunkruco de la paganoj, por ke ili havu ideon de la graveco de la kruco per interligado de ĝi kun la ideo de la vivigaj trajtoj de la suno. Tamen tiu teorio nun estas neverŝajna laŭ la plejmulto de arthistoriistoj, kiuj pensas ke la origino de krucoj portante la girlandon de venkinto ĉirkaŭ intersekciĝo estas pli verŝajna.

En keltaj regionoj de Irlando kaj poste en Britio, multaj izolitaj vertikalaj krucoj aŭ altaj krucoj estis starigitaj fare de irlandaj monaĥoj, komencante minimume jam en la 7-a jarcento. Kelkaj el tiuj "keltaj" krucoj portas surskribojn en runoj. Ekzistas pluvivaj izolitaj krucoj en Kornvalo kaj Kimrio, sur la insulo de Iona kaj en la Hebridoj, same kiel multaj en Irlando. Aliaj ŝtonokrucoj estas trovitaj en la antaŭa Northumbria kaj Skotlando, kaj plia sudo en Anglio, kie la simila anglosaksa kruco havas tradicion.