Bystřice (alfluanto de Moravo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bystřice
Bystřice
germane Feistritz
rivero
Rivero Bystřice en Hlubočky
Kromnomo: ĉeĥe Bystřička
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Moraviasilezia regiono, Regiono Olomouc
Distriktoj Distrikto Bruntál, Distrikto Olomouc
Montaro Nízký Jeseník
Akvejo Atlantiko, Nigra maro, Danubo, Moravo
Fontrivero
 - situo sudoriente de Ryžoviště
 - alteco 600 m
 - koordinatoj 49° 51′ 52″ N 17° 22′ 17″ O / 49.86444 °N, 17.37139 °O / 49.86444; 17.37139 (mapo)
Enfluejo
 - situo en Moravon en Olomouc
 - alteco 212 m
 - koordinatoj 49° 35′ 33″ N 17° 16′ 05″ O / 49.59250 °N, 17.26806 °O / 49.59250; 17.26806 (mapo)
Suma longo 53,9 km (33 mi)
Suma akvokolektejo 267,6 km² (26 760 ha)
Trafluo
 - mezproksima 2,0 /s
Hidrologia vico 4-10-03-092
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bystřice (Morava tributary)
Map

Bystřice (germane Feistritz) estas rivero en distriktoj Bruntál kaj Olomouc en Moraviasilezia regiono kaj Regiono Olomouc en Ĉeĥio. Ĝi estas 53,9 km longa. Akvejo havas areon 267,6 km².

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Fervoja viadukto de fervojlinio Olomouc – Opava alte super Bystřice

La rivero fontas sudoriente de Ryžoviště en supermara alteco 600 m. Ĝi fluas tra suda direkto ĝis Velká Bystřice, kie ĝi turniĝas al okcidenta direkto. Tio estas maldekstraflanka alfluanto de rivero Moravo, en kiun ĝi enfluas en Olomouc en supermara alteco 212 m. De komence la rivero havas grandan falon kaj ŝtonan riverfluejon 6–15 m larĝa. En la riverfluo estas ofte falintaj arboj kaj la rivero trafluas tra vico da fabrikaj objektoj, kie troviĝas obstakloj kiel pontetoj kaj tuubaroj, sed ankaŭ malfacilaj kaskadoj kaj tial la supra parto estas konvena nur por kovritaj ŝipoj.

Inter Domašov nad Bystřicí kaj Hrubá Voda kondukas tra valo instrupado.

Rivero Bystřice trafluas tra setlejoj: Dětřichov nad Bystřicí, Ondrášov, Sedm Dvorů, Domašov nad Bystřicí, Hrubá Voda, Hlubočky, Mariánské Údolí, Velká Bystřice, Bystrovany, Bělidla, Hodolany.

Eluzo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas uzata de akvoŝatantoj. Sektoro OndrášovHrubá Voda estas veturebla kun malfacileco WW III, el Hrubá Voda ĝis enfluejo la rivero estas veturebla nur kun malfacileco WW I.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]