Hrubá Voda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrubá Voda
germane Grosswasser
vilaĝo
Vido al hotelo Hluboký dvůr (antaŭe Fisterhof, poste Rudá hvězda) de fervoja stacio
Oficiala nomo: Hrubá Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Hlubočky
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Fervoja haltejo Hrubá Voda
 - fervojlinio n-ro 310
Domoj 93
Rivero Bystřice
Situo Hrubá Voda
 - koordinatoj 49° 40′ 13″ N 17° 26′ 11″ O / 49.67028 °N, 17.43639 °O / 49.67028; 17.43639 (mapo)
Katastro 15,98 km² (1 598 ha) Hrubá Voda
Loĝantaro 301 (2021)
Denseco 18,84 loĝ./km²
Fondo 17-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrubá Voda
Portalo pri Ĉeĥio

Hrubá Voda (germane Grosswasser) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Hlubočky en distrikto Olomouc. Vivas ĉi tie 301 loĝantoj (2021).

Hrubá Voda estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 15,98 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Hrubá Voda estis fondita en la 17-a jarcento fare de Metropolita kapitulo en Olomouc kaj sekve enloĝigita de germanaj dometistoj el norda Moravio. Ĝi etendiĝas en montoriĉa tereno de montaro Nízký Jeseník sur ambaŭ deklivoj de plilongigita valo de rivero Bystřice proksimume 3,5 km na nordoriente de Hlubočky. En la jaro 1861 komencis komercisto kaj fabrikisto I. C. Machanek kaj grandkomercisto Balthazar kavaliro von Szäbel el Olomouc en Hrubá Voda kun minado de ardezo. Memstara romkatolika konfesanta administrado por municipoj Hlubočky, Hrubá Voda kaj Mariánské Údolí estis establita en Hlubočky en la jaro 1912.

Grandan parton de la municipo okupis arbaraj reviroj de Metropolita kapitulo en Olomouc. Bazojn de turisme alloga valo metis jam fine de la 19-a jarcento olomouca sekcio de Moraviasilezia sudetia montara asocio (Mährisch-Schlesischer Sudetengebirgsverein) helpe de ambaŭ direktoro de ferfabrikoj Moravia Max Machanek en Mariánské Údolí kaj najlofabriko Oswald Machanek en Hlubočky, kiam ĉi tie estiĝadis la unuaj turismaj vojoj kaj ekde la jaro 1907 ankaŭ restadejoj de vintraj sportoj.

Al komunuma lernejo kun germana instrulingvo aldoniĝis en la jaro 1929 ĉeĥa minoritata lernejo. En la jaro 1848 la municipo fariĝis konsisto de distrikto Olomouc, en la jaroj 1938-1945 konsisto de Imperia regiono Sudetio. Municipo Hrubá Voda falis al juĝeja distrikto Libavá-Město. Post postmilita forŝovo de loka germana loĝantaro estis en la municipo unue lasitaj germanaj fakaj laboristoj el la ardezaj minejoj, kiuj devis novaj domaristojn instrui en rompado de la ardezo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869325
1880343
1890417
1900410
1910405
1921421
JaroLoĝantoj
1930466
1950423
1961448
1970446
1980394
1991333
JaroLoĝantoj
2001308
2011281
2021301

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]