Jindřiška Drahotová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jindřiška Drahotová
Persona informo
Naskonomo Jindřiška Hegrová
Naskiĝo 25-an de novembro 1938 (1938-11-25) (85-jaraĝa)
en Mladá Boleslav
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jindřiška Drahotová, fraŭline Hegrová (naskiĝis la 25-an de novembro 1938 en Mladá Boleslav, Ĉeĥio) estas ĉeĥa esperantistino, laŭ profesio flegistino, honora membrino de ĈEA.

Ŝi studis en Supera Medicina Lernejo en Mladá Boleslav, post abiturienta ekzameno ŝi kompletigis sian edukon per kursoj pri psikologio. Ekde 1956 ĝis 2003 ŝi laboris kiel flegistino (ekde 1963 kiel ĉefflegistino) en la urba hospitalo de Mladá Boleslav.

Ŝi esperantistiĝis en 1990 aŭtodidakte, en 1992 ŝi partoprenis kursojn en somera lernejo de Spišská Sobota en Slovakio. En 1996 ŝi submetiĝis al asociaj ekzamenoj de ĈEA, konatiĝis kun esperantistoj Josef Hradil kaj Josef Vaněček, kiuj ŝin profunde impresis kaj influis, same kiel Universala Kongreso en Praha samjare. Ŝi pli intensive interesiĝis pri la historio de Esperanto, fondis unue kursojn de Esperanto kaj en 2000 rondeton en Mladá Boleslav, kies prezidantino ŝi estas. Ŝi instruas Esperanton kiel hobion ankaŭ en du lernejoj.

Ŝi esperantigis la oficialan retejon de Mladá Boleslav kaj kandidatis eĉ por la urba premio 2009 kune kun pentristo Stanislav Kovář (tiu fine ricevis ĝin, sed ankaŭ pri Jindřiška Drahotová eksciis la tuta loĝantaro kiel pri propagandistino de Esperanto).

Ŝi dediĉas multe da tempo al tradukado el Esperanto en la ĉeĥan lingvon por pruvi al la legantoj, ke Esperanto posedas sian literaturon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Legolibreto (2003)
  • Legolibreto 2 (2005)
  • Legolibreto 3 (2006)
  • Legolibreto 4 (2007)
  • Legolibreto 5 (2009) - aperis nur rete
  • Legolibreto 6 (2010)
  • Legolibreto 7
  • Legolibreto 8 (2013)
  • Legolibreto 9 (2014)
  • Legolibreto 10 (2015)
  • Legolibreto 11
  • Legolibreto 12 (2016)

Tradukoj en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Lucien A. Peraire: Evropou a Asií na kole a s esperantem (Tra Eŭropo kaj Azio per biciklo kaj Esperanto, originalo: Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto, propra eldono, 2001)
  • Maryvonne kaj Brno Robineau: Osm let na cestách po naší planetě (Ok jarojn vojaĝe sur nia planedo, originalo: Ili vivis sur la tero, Volvox Globator, 2003)
  • René Centassi - Henri Masson: Člověk proti Babylonu (Homo kontraŭ Babilono, originale: Homo, kiu defiis Babelon, propra eldono, 2008)
  • Tivadar Soros: Maškaráda kolem smrti (Maskerado ĉirkaŭ la morto, KAVA-PECH, 2014)
  • Tivadar Soros: Robinsoni na Sibiři (Robinsonoj en Siberio, originalo Modernaj robinsonoj en siberia praarbaro, KAVA-PECH, 2016)

En sia komputilo ŝi havas plurajn „manuskriptojn“ de aliaj tradukoj, kiuj ankoraŭ atendas publikigon kaj elektronike senpage elŝuteblas en la retejo esperanto.wz.cz Arkivigite je 2011-09-03 per la retarkivo Wayback Machine

  • Bona Espero de Roman Dobrzynski (BONA ESPERO – idealo kaj realo, Martin, 2008)
  • Mise de Jules Verne (Esplorvojaĝo, Lambres lez Douai, 1994)
  • No fakt, paní, věřte mi de Cezaro Rossetti (Kredu min, sinjorino!, Pisa, 1950, 1990),
  • Chromozomy vraha de Lorjak (Kromosomoj, Antverpeno, 1989)
  • Nebezpečný jazyk de Ulrich Lins (La danĝera lingvo, Rotterdam 1989, 1990, 2016)
  • Život Andrea Cseha de Ed Borsboom (Vivo de Andreo Cseh, Haag, 2003)
  • Zápisky z Íránu de Tereza Kapista (Mia instrulaboro kaj impresoj en Irano, Beogrado, 2004)
  • Král Mates První de Janusz Korczak (Reĝo Maĉjo la Unua, Świdnik, 2009)
  • Pohádky ze všech koutů světa (fabeloj kaj fabloj el la broŝuro „La mondo rakontas“)
  • Paměti ukrajinského Rusa, arabisty a esperantisty, Vladimíra Samodaje (Esperanto kaj vivo, Moskvo, 2010)
  • Potomci impéria - Rusové na Baltu de Kalle Kniivilä (Idoj de la imperio , Novjorko, 2016)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]