Morbilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Morbilo (lat. morbilli) estas infekta febro, karakterizita per haŭtaj ruĝaĵoj kaj atakas precipe infanojn.

Morbilo - la tipaj erupcioj sur la tuta korpo de la infano

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • malsaniganto: viruso Paramaxovirus morbilli
  • disvastiĝo: guta infektado, infektas plej forte jam dum la inkubacia tempo
  • inkubacio: 10-12 tagoj
  • eblaj komplikiĝoj: inflamo en la meza orelo (timpanito), pulmito, tre malofte encefalito
  • kuracado: apartigo, mallumigo de la ĉambro (pro la konjunktiva kataro), nutrado per sukoriĉaj manĝaĵoj,
  • prevento: vakcinado

Post 10-taga inkubacia tempo aperas la kataraj simptomoj: ekas tusado, nazkataro, konjunktiva kataro, febro ĝis 40 Celsiusoj. La duan-trian tagon aperas la t.n. Koplik-makuloj: neforlaveblaj, blanketaj makuloj kun ruĝa ĉirkaŭo sur la buŝa mukozo kontraŭ la mueldentoj. Post la tritaga febro sekvas senfebra periodo kaj je la 14-a tago post la infektado, aperas la tipaj tipaj morbilaj ruĝaĵoj kun nova febro. La erupcioj aperas unuafoje sur la vango, kaj malantaŭ la orelo kaj dum kelkaj tagoj disvastiĝas sur la tuta korpo. La makuloj paliĝas post la 4-5-a tago post la apero.

La febro kaŭzas gravan malviglecon, vomsenton, vomadon. Kvankam la malsano ŝajnas esti tre minaca por la infano, fakte la postrestaĵoj estas tre danĝeraj (tion montras, ke la makuloj ne ekĉesas post 5 tagoj kaj sekvas nova febra fazo).

Ĝenerale la tuŝitaj, malsaniĝintaj infanoj akiras imunecon por la tuta vivo.

Vakcinado kontraŭ morbilo celas ĉefe eviti komplikaĵojn de infekto, kiel encefalito, kiu povas havi signifajn aŭ eĉ mortigajn sekvojn, kaj protekti kontraŭ malfortiĝo de la post-morbila imunsistemo pri aliaj infektoj.

Vakcinado[redakti | redakti fonton]

La vakcino kontraŭ morbilo efikas por preventi la malsanon, estas aparte sekura kaj ofte estas liverata en kombinaĵo kun aliaj vakcinoj[1][2]. Vakcinado rezultigis malpliigon de 80% de mortoj pro morbilo inter 2000 kaj 2017, dum ĉirkaŭ 85% da infanoj en la tuta mondo ricevis sian unuan dozon aktuale en 2017[3] . Morbilo tuŝas ĉirkaŭ 20 milionojn da homoj jare,[4] ĉefe en la evoluantaj regionoj de Afriko kaj Azio.[1] Ĝi estas unu el la ĉefaj mortokaŭzeblaj vakcineblaj malsanoj[5][6]. En 1980, 2,6 milionoj da homoj mortis pro ĝi,[1] kaj en 1990, 545 000 mortis; sed en 2014, tutmondaj vakcinaj programoj reduktis la nombron da mortoj pro morbilo al 73.000[7][8]. Malgraŭ ĉi tiuj tendencoj, proporcioj de malsanoj kaj mortoj pliiĝis de 2017 ĝis 2019 pro malpliigo de imunigo[9][10][11].

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) rekomendas du dozojn da vakcino por ĉiuj infanoj [12]. En landoj kun alta risko de malsano la unua dozo devas esti donita en la aĝo je ĉirkaŭ naŭ monatoj[12]. Alie ĝi povas esti donita en la aĝo je dek du monatoj[12]. La dua dozo devas esti donita almenaŭ unu monaton post la unua dozo [12]. Ĉi tio ofte okazas en la aĝo inter 15 ĝis 18 monatoj[12]. Post unua dozo en la aĝo je naŭ monatoj 85% el infanoj estas imunaj, post dua dozo je dek du monatoj rezultigas 95% imunecon [13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Measles Fact sheet N°286 (angle) (November 2014). Arkivita el la originalo je 3 February 2015. Alirita 4 February 2015.
  2. (September 2019) “Oncolytic Measles Virotherapy and Opposition to Measles Vaccination.”, Mayo Clinic Proceedings (en) 94 (9), p. 1834–39. doi:10.1016/j.mayocp.2019.05.006. 
  3. Measles fact sheet (angle). Alirita 2019-05-20.
  4. Caserta, MT: Measles (angle). Merck Sharp & Dohme Corp. (September 2013). Arkivita el la originalo je 23 March 2014. Alirita 23 March 2014.
  5. (August 2013) “Antibiotics for preventing complications in children with measles”, The Cochrane Database of Systematic Reviews (en) 8 (8), p. CD001477. doi:10.1002/14651858.CD001477.pub4. 
  6. Despite the availability of a safe, effective and inexpensive vaccine for more than 40 years, measles remains a leading vaccine-preventable cause of childhood deaths. (angle). Alirita 2019-02-16.
  7. (October 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980-2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet (en) 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/S0140-6736(16)31012-1. 
  8. (January 2015) “Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990-2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013”, Lancet (en) 385 (9963), p. 117–71. doi:10.1016/S0140-6736(14)61682-2. 
  9. Measles cases spike globally due to gaps in vaccination coverage (angle) (29 November 2018). Alirita 21 December 2018.
  10. "U.S. measles cases surge nearly 20 percent in early April, CDC says", Reuters, 2019-04-16. Kontrolita 2019-04-16.
  11. Measles – European Region (angle). Alirita 8 May 2019.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 (April 2017) “Measles vaccines: WHO position paper – April 2017”, Weekly Epidemiological Record (en) 92 (17), p. 205–27. 
  13. Centers for Disease Control and Prevention. (2014) CDC health information for international travel 2014 the yellow book (angle). ISBN 9780199948505.

Galerio[redakti | redakti fonton]