Parieta lobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Animacio: Parietala lobo (ruĝe) de la maldekstra cerba hemisfero.

La parieta loboparietala lobo estas unu de la kvar plej grandaj loboj de la cerbo, nome de la cerba kortekso de la mamuloj. Tiu lobo estas, ene de la cerbaj loboj, tiu kiu okupas la zonon kiu estas sub la osto parietalo, tio estas, en la mezaj kaj flankaj partoj de la kapo, nome la plej grandaj inter tiuj kiuj formas la kranion. Temas pri la zono de la cerbo kiu zorgas speciale pri la ricevo de la sensoj de tuŝo, varmo, malvarmo, premo, doloro, kaj kunordigo de la ekvilibro. Kiam ĝi estas vundita aŭ frapita, sendolorigas la brakon kaj kruron de la mala flanko, foje kun doloroj kaj sentaj epilepsioj, kaj senekvilibro. La lezo de la maldekstra flanko okazigas malordojn en la parolkapablo, malfacilon por legi kaj malfacilon por realigi matematikajn kalkulojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marta Guerri. «Funciones del lóbulo parietal». Konsultita la 12an de oktobro 2019.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilder Penfield, Theodore Rasmussen: The Cerebral Cortex of Man. A Clinical Study of Localization of Function. New York, The Macmillan Comp. 1950.
  • Otto Detlev Creutzfeldt: Cortex cerebri. Springer 1983