Adam Zakrzewski
| Adam Zakrzewski | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 1856 | |||||||
| Loko de naskiĝo | ||||||||
| Dato de morto | 1-an de novembro 1921 | |||||||
| Loko de morto | ||||||||
| Nacieco | polo | |||||||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||||||
Adam ZAKRZEWSKI (Zakŝevski) (naskiĝis je 1856 en Podola gubernio, Rusio, mortis 1-an de novembro 1921 en Varsovio), polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l' statistika sekcio ĉe l' Varsovia Magistrato. Li verkis pseŭdonome kiel Z. ADAM.
Li finis la fizikmatematikan fakultaton de la Peterburga Universitato. Unue li studis Volapükon. Pri Esperanto li okupis sin ŝajne jam en 1894. Poste li studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en 1896 "Lingva International" - memstaran planlingvon. Fine li revenis al Esperanto, partoprenis la l-an UK-n kaj de tiu tempo li dediĉis al ĝi sian tutan vivon diversmaniere kontribuante al la evoluigo de la lingvo kaj movado. Li mortis en 1921 pro aŭtomobil-akcidento.
Li verkis multajn librojn, kunlaboris pri la pola "Granda Enciklopedio", ktp.; apartenis al la unua Varsovia ES kaj en 1908 estis kunfondito de PES. Li verkis valorajn artikolojn pri Esperanto por gravaj polaj ĵurnaloj kaj fervore kunlaboris ankaŭ por la Esperanta gazetaro. Speciale frapantaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj Idon, Antidon kaj aliajn reformprojektojn. La unua li tuŝis la demandon "Pri transskribo de propraj vortoj." Li verkis profundan gramatikon kun sintakso kaj estis aktiva membro de la Lingva Komitato.
Entute li verkis 15 broŝur- kaj libroformajn publikaĵojn, en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto, 29 artikolojn kaj teoriajn studojn en Esperanto, kaj 15 seriozajn artikolojn pollingvajn pri Esperanto kaj pri Esperanto en komparo kun aliaj planlingvoj.
Verkoj [redakti]
- Historio de Esperanto 1887-1912, (1913, 144 p.) - ĉefpremio en speciala konkurso de la organiza komitato de la 7-a UK. (Aperis en la revuo Belga Esperantisto dum la jaro 1912; reeldonita de Pola Esperanto-Asocio en 1979.)
- Lingvo Internacia: Historio. Kritiko. Konkludoj. (studverko, 1905, pollingve, 151 p.)
- Esperanto en sia unua jardudeko 1887-1908. (1909)
Artikoloj [redakti]
- Pri transskribo de propraj nomoj en Esperanto (1909)
- Pri nomoj de sciencoj (1912)
- Pri nomoj de landoj (1912)