Alhambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Alhambro, Generalife kaj Albayzín, Granada*
Monda Heredaĵo

Patio de los Arrayanes.jpg
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv
Fonto 314
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1984  (8-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Alhambro (el la hispana Alhambra [alambra], siavice el la araba al-hamra = "la ruĝa") estas la nomo de maŭra palaco en Granado, Andaluzio. Estas samnoma vilaĝo en la provinco de Ciudad Real (Hispanio).

Ĝi estis konstruita inter 1248 kaj 1354 sub la rego de la maŭraj regantoj. Post la kristana konkero, ĝi estis parte modifita, interalie per la starigo de renesanca palaco de la imperiestro Karolo la 5-a.

Ĝi estas la plej vizitata monumento de Hispanio kaj estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

La Alhambro kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Alhambron kiel ununura ĉefa mirindaĵo de Hispanio, krom Katalunio:

Ambaŭ fringelas suden al la Alhambro Granada,
konstruo arabeska, la fama Ruĝa Fuorto,
kanaloj roje lirlas sub arkoj blanke hufumaj,
ebria labirinto, kie sangruĝaj oranĝoj
en akordiĝo franjas kun ĉielvoja cipreso.
Poetoj aminspiraj sur la muraro grafismis:
"Ho vi, ĝardeno bela, milsorĉa, kie la floroj
teraj kun steloj ĉielvolbaj vetlude konkuras!"[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]