Novromaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Imperiestro-Vilhelmo-Memoropreĝejo en Berlino

La arta stilo Novromaniko estas unu el pluraj nostalgiecaj stiloj de la 19a jarcento, per kiuj la arto, ĉefe la arkitekturo, manke de propraj formoj revivigis la stilojn de la antaŭaj jarcentoj. La komenco de tio estas la klasicismo, kiu kopiis formojn de antikvaj grekaj kaj romiaj konstruaĵoj. Sekvis Novgotiko, Novromaniko, Novrenesanco, Novbaroko kaj ankaŭ Novrokoko. Fine de la 19a jarcento foje oni bunte miksis plurajn stilojn en novaj konstruaĵoj.

Kvankam historie unue aperis la arkitekta stilo Romanika kaj nur tre poste Gotika, dum la 19a jarcento Novgotiko aperis antaŭ Novromaniko. En la tre nacieca Germanio de la "dua imperia regno" (1871 ĝis 1918) formiĝis la opinio, ke la antaŭe favorata gotika stilo ne estis specife germana, sed origine devena el Francio. La pli fruan stilon romanikan oni kredis tipe germana, kaj tial aparte en la landopartoj tre influitaj de Prusio komencis uzi la Novromantikan stilon grandkvante dum konstruado de novaj, imponaj konstruaĵoj.

Multaj preĝejoj, sed ankaŭ registaraj konstruaĵoj, lernejoj kaj muzeoj ekhavis novromanikan "vizaĝon". La urboj tiuepoke pro la forta industriigo rapide kreskis kaj oni tre multe konstruis. Stilisme oni ne nur uzis elementojn el la stilo romanika de okcidenta Eŭropo, sed ankaŭ el tiu, pli impona kaj festa, de Bizanco.

Ekzemplaj konstruaĵoj en novromanika stilo[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Britio[redakti | redakti fonton]

  • la naturhistoria muzeo de Londono

Svisio[redakti | redakti fonton]

Hungario[redakti | redakti fonton]

  • la Preĝejo Fogadalmi en Szeged


[redakti | redakti fonton]