Palaco Finckenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Finckenstein
Schloss Finckenstein
palacokastelo
Bazaj datoj
Arkitekto Jean de Bodt vd
Estiĝo 1716
Lando Pollando vd
Situo Kamieniec
Situo
Geografia situo 53° 46′ 3″ N, 19° 22′ 28″ O (mapo)53.76741719.374444Koordinatoj: 53° 46′ 3″ N, 19° 22′ 28″ O (mapo)
Palaco Finckenstein (Pollando)
Palaco Finckenstein (Pollando)
DEC
Palaco Finckenstein
Palaco Finckenstein
Situo de Palaco Finckenstein
Map
Palaco Finckenstein
Posedata de Finck von Finckenstein vd
vdr
Foto de la baroka Palaco Finckenstein (1931).
Ruinoj de la baroka Palaco Finckenstein, 2006.
Ruinoj de la palaco
La Irana sendito Mirza Mohammed Reza-Qazvini kunside kun Napoleono Bonaparte en la Palaco Finckenstein, la 27an de aprilo 1807, por subskribi la Traktaton de Finckenstein.

La Palaco Finckenstein ([1]) (germane Schloss Finckenstein; pole Pałac w Kamieńcu), proksime de Rosenberg en Okcidenta Prusio (ekde 1946 Susz) estis baroka palaco, desegnita de la arkitekto John von Collas inter 1716 kaj 1720 en la iama Okcidenta Prusio, ĉirkaŭ 40 km sude de Elbing (ekde 1946 Elbląg) en nuntempa Pollando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita de prusia batalkampa-marŝalo, markizo, kaj grafo Albrecht Konrad Reinhold Finck von Finckenstein kaj restis en la posedo de la familio de Finck von Finckenstein ĝis 1782.[2] Post tio la grafoj Dohna-Schlobitten loĝis en ĝi ĝis 1945. Soldatoj de la Ruĝa Armeo incendiis la palacon la 22an de Januaro 1945, dum ties konkero de Orienta Prusio.[3] La ruinoj estas ankoraŭ videblaj. La parkon aliaranĝis la fama pejzaĝarĥitekto Eduard Petzold.

Napoleonaĵoj[redakti | redakti fonton]

La palaco famiĝis en 1807, kiam Napoleono loĝis tie el aprilo al junio tiujare. Kiam li vidis la palaco por la unua fojo, li diris: Enfin un chateau ("Finfine, jen kastelo").[4] La Traktato de Finckenstein inter Francio kaj Persio estis subskribita tie.[4] Tie, Napoleono renkontiĝis kun sia amatino Maria Walewska, kun kiu li loĝis en la palaco.[4] La holivufa filmo Conquest estis filmita en la palaco en 1937 kun Greta Garbo kaj Charles Boyer.[5]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2004 la vilaĝon kaj la ruinojn de la Palaco Finckenstein survoje inter Malborko kaj Varsovio al la Esperanto-lingvo-debato vizitis esperantistoj: la japano Etsuo Miyoshi, la argentinano Atilio Orellana Rojas kaj la polo Eduardo Kozyra.

Napoleono Bonaparte
Maria Walewska

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

53° 46′ 05.51″ N 19° 22′ 20.39″ O / 53.7681972 °N, 19.3723306 °O / 53.7681972; 19.3723306 (mapo)