Nekropolo de Gizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Foto de la nekropolo desupre
Piramidoj de Gizo
Piramidoj de Gizo. 1893. Egiptio; heliogravuraĵo laŭ originala vidaĵo. Wilbour Library of Egyptology. Broklina Muzeo
Aera vido el la nordo de kultivata Nil-valo kun la piramidoj fone.
Granda sfinkso de Gizo, kaj piramido fone

La Nekropolo de Gizo (en araba: أهرامات الجيزة‎, "piramidoj de Gizo") estas arkeologia memorloko de Antikva Egiptio, unu el la plej grandaj nekropoloj en la mondo. Ĉefa parto de la nekropolo estas Piramidoj de Gizo. La plej granda el ili, Piramido de Keopso, konstruita de Ĥufu, estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La nekropolo situas apud antikva urbo Memfiso, nuntempe apudurbo de Kairo.

Tiu komplekso de antikvaj monumentoj inkludas la komplekson de la tri piramidoj konata kiel Granda Piramidoj, la enorma skulptaĵon konata kiel Granda Sfinkso, kelkajn tombejojn, vilaĝon de laboristoj kaj industrian komplekson. Ĝi estas situanta je ĉirkaŭ 9 km (5 mi) interne en la dezerto el la malnova urbo Gizo ĉe la rivero Nilo, je ĉirkaŭ 25 km (15 mi) sudokcidente de la urbocentro de Kairo. La piramidoj, kiuj estis historie konsideritaj kiel simboloj de la antikva Egipto en la okcidenta imagaro,[1][2] estis popularigitaj en la epoko de Helenisma Grekio, kiam la Granda Piramido estis listita de Antipatro de Sidono kiel unu el la Sep mirindaĵoj de la mondo. Ĝi estas pro multe la plej antikva el la antikvaj mirindaĵoj kaj la ununura ankoraŭ ekzistanta.

Piramidoj de la nekropolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Piramidoj de Gizo.

La piramidoj estas ĉefa parto de la kompozicio, inter ili Piramido de Keopso estas la plej granda. La sinsekvo de faraonoj difinas ordon de la piramidoj, kaj ankaŭ kronologion de la konstruado de la tuta nekropolo[3].

La Piramidoj de Gizo, parto de Nekropolo de Gizo, estas inter la plej grandaj kaj antikvaj konstruaĵoj el historio, kaj daŭranta memoraĵo de Antikva Egiptio. Ili situas ĉe la ĉe koordinatoj 29°58′34″N 31°07′49″E  /  29.97611°N, 31.13028°O / 29.97611; 31.13028 (Nekropolo de Gizo)Koordinatoj: 29°58′34″N 31°07′49″E  /  29.97611°N, 31.13028°O / 29.97611; 31.13028 (Nekropolo de Gizo). Ĝi lokas apud de la Sfinkso de Gizo. Inter ili, la granda Piramido de Keopso konstruita de Ĥufu estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Sude de Gizo en areo pli ol 30 km longa, troviĝas centoj da malgrandaj piramidoj. Ilia alteco varias inter 50 cm al 2 m. Evidente ne nur faraonoj kaj eminentuloj havis piramidojn kiel tomboj, sed ankaŭ normalaj homoj.

La Granda sfinkso[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Granda sfinkso en Gizo.

La sfinkso estis konstruita dum reĝado de Raĥef[4]. Inter ĝiaj piedoj dekomence situis malgranda templo, kiu estis detruita poste. Kiam ĝi estis konstruita, kaj kiun imitas — ĉiam estis disputataj demandoj.

Granda sfinkso en Gizo estas granda duone homa, duone besta statuo, troviĝanta en Plataĵo de Gizo, en okcidenta riverbordo de Nilo. Tio estas la plej granda statuo hakita el unu peco de ŝtono, kiu estis kreita ŝajne fare de antikvaj egiptoj en la 3-a jarmilo antaŭ nia erao.

Per kia nomo la antikvaj egiptoj nomis la Sfinkson, oni ĝis hodiaŭ ne scias. Ofta uzata nomigo Sfinx (sfinkso) estis kreita en la antikvo fare de grekoj kaj ĝi devenas el egipta vorto seŝenpaĥ, kiun eblas traduki kiel "bildo de vivanto". Tiu ĉi nomigo markis reĝajn statuojn en la kvara egipta dinastio, kvankam en Nova imperio ĝi estis pli multe kunigata kun Granda sfinkso. Egiptaj araboj uzis markigon Abul-Hol, kio signifas Patro de teruro.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo de laboristoj[redakti | redakti fonton]

Tombejoj[redakti | redakti fonton]

Astronomio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la nekropolo[redakti | redakti fonton]

Giza pyramid complex (multilingual map).svg

1. Piramido de Keopso
2. Piramido de Raĥef
3. Piramido de Menkaure
4. Funebra templo de Raĥef
5. Funebra templo
6. Satelita piramido
7. Templo de Raĥef en valo
8. Templo de Menkaure en valo
9. Tombo de la reĝino Ĥetep-Ĥeres la 1-a
10. Piramido de Ĥentkaus la 1-a
11. Piramidoj de reĝinoj
12. Mastaboj
13. Granda sfinkso en Gizo
14. Templo de sfinkso
15. Tombo de Hemiunu
16. Oficejo de piramid-esplorado
17. Bileta kaso

18. Fosaĵoj, kie troviĝis ŝipoj de Ĥufu
19. Nova vojo
20. Tomboj, ĉizitaj en rokoj
21. Vilaĝo de konstruistoj
22. Direkto al Kairo
23. Vilaĝo Nazlet el-Samman
24. Funebra vojo
25. Ŝtonejo de Menkaure
26. Moderna tombejo
27. Suden: tomboj, ĉizitaj en rokoj
28. Muro de baraĵo
29. Mastaboj kaj tomboj, ĉizitaj en rokoj
30. Okcidenta tombejo
31. Orienta tombejo
32. Centra tereno de mastaboj kaj tomboj, ĉizitaj en rokoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pedro Tafur, Andanças e viajes.
  2. Mezepokaj vizitantoj, kiel la hispana veturanto Pedro Tafur en 1436, vidis ilin tamen kiel "la Grenejoj de Jozefo" (Pedro Tafur, Andanças e viajes).
  3. George Andrew Reisner. A History of the Giza Necropolis. Volume I. Cambridge, Harvard University Press. 1942. Paĝo 10.
  4. Riddle of the Sphinx

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]