Franc-Otomana alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko la 1-a (maldekstre) kaj Sulejmano la 1-a (dekstre) iniciatis la Franc-Otomanan aliancon. Komponaĵo de du apartaj pentraĵoj de Ticiano, ĉirkaŭ 1530.

La Franc-Otomana alianco, ankaŭ Franc-Turka alianco, estis alianco establita en 1536 inter la reĝo de Francio Francisko la 1-a kaj la Turka sultano de la Otomana Imperio Sulejmano la 1-a. Tiu strategia kaj foje taktika alianco estis unu el la plej gravaj eksterlandaj aliancoj de Francio kaj daŭris dum pli ol du kaj duona jarcentoj,[1] ĝis la Napoleona kampanjo en Otomana Egiptio, en 1798–1801.

La alianco estis escepta, kaj okazigis skandalon en la kristana mondo.[2][3] Carl Jacob Burckhardt (1947) nomigis ĝin "la sakrilegia unio de lilifloro kaj la lunkvarono";[4] tamen, ĝi daŭris dum ĝi servis la interesojn de ambaŭ partioj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Merriman, p.132
  2. "the first non-ideological diplomatic alliance of its kind between a Christian and non-Christian empire" Kann, p.62
  3. Miller (1927), p. 2
  4. C. J. Burckhardt, Richelieu vol. 2 (1947; Anglalingva eldono 1970); citita laŭ Avner Ben-Zaken, Cross-Cultural Scientific Exchanges in the Eastern Mediterranean, 1560–1660 (2010), p. 209. Nuntempa Svisa kanto de Benedikt Gletting nomigis la union de "la daŭfeno kaj la krokodilo". R. Schwarzenbach, Schweizerisches Archiv für Volksunde 74 (1978), p. 6
  5. Merriman, p. 133.