Gebhard Leberecht von Blücher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gebhard Leberecht von Blücher

Gebhard Leberecht von BLÜCHER (naskiĝis la 16-an de decembro 1742 en Rostock, mortis la 12-an de septembro 1819 en Kąty Wrocławskie), princo de Wahlstatt, estis prusa generalo kiu gvidis la prusan armeon kontraŭ Napoléon Bonaparte ĉe la Batalo de Waterloo en 1815.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Blücher-ŝtono monte ĉe Naumburg (Saale)

Estante filo de hesio-kasela oficiro li soldatiĝis ĉe la svedoj je la komenco de la Sepjara milito. Arestite en 1760 li eniris la prusan regimenton husaran kie li servis ĝis 1770 kaj denove ekde 1787. En 1793 li gvidis ĝin lertege kontraŭ la francoj. En 1806 li devis kapitulacii kun 6000 viroj apud Ratekau. Post la packontrakto de Tilsit (1807) li iĝis ĉefkomandanto en Pomerio kaj centra figuro de ĉiuj aviduloj je forpelo de la okupantaj francaj trupoj. Pro tio li devis laŭ komisio de Napoleono Bonaparte retiriĝi.

En 1813 Blücher metitis je la pinto de la armeoj batalantaj en Silezio; liaj trupoj batalis do en Lützen, Bautzen kaj Chojnów kaj venkis en la 26-a de aŭgusto la korpuson de marŝalo Jacques MacDonald ĉe la rivero Kaczawa/Katzbach. En la 3.10.1813 li sukcese transiris la Elbon proksime de Wartenburg, venkis en la 16.10. apud Möckern la armeon de Marmont kaj enmarŝis Lepsikon unue en la 19.10. Pro lia rapideco oni kromnomis lin "La marŝalo antaŭen". En la 1.1.1814 li transiris apud Kaub la Rejnon kaj malvenkigis Napoleonon en la 1.2. apud La Rothière, en la 9.3. apud Laon. Post la akiro sturma de Montmartre Blücher ebligis la enmarŝon de la monarkoj en la franca ĉefurbo en la 31.3.1814.

La reĝo prusa titoligis lin "princo de Wahlstatt" (hodiaŭ Legnickie Pole en Pollando) en la 3.6.1814 pro la venko de ĉe Kaczawa/Katzbach. Kvankam Napoleono venkis lin ankoraŭfoje en 1815 proksime de Ligny en la 16.6., li decide finis la ĝeneralan venkon de la aliancanoj kontraŭnapoleonaj en la 18.6. apud Belle-Alliance. Do sekvis en la 7.6.1815 lia dua okupo de Parizo. Post la fino de la militoj li retiriĝis je siajn bienojn en Malsupra Silezio. Por li nomitis multaj stratoj en Germanio kaj diversaj taĉmentoj, ekz. la kvina prusia husara regimento (»Fürst Blücher von Wahlstatt«).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Brockhaus' Kleines Konversations-Lexikon, kvina eldono, volumo 1. Leipzig 1911, p. 224, (interrete tie ĉi)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]