Ĝenova Respubliko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la Ĝenova Respubliko

La Ĝenova Respubliko en la Mezepoko estis unu el la italaj Maraj Respublikoj kune kun Venecio, Amalfi kaj Pizo. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en Mezoriento, Grekio, Nordafriko, Sardio kaj Korsiko, finiĝis en la jaro 1815, kiam ĝi estis aneksata de Piemonto.

Inter ĝiaj kolonioj au komercaj bazoj estis Pera, Caffa kaj Trebisonda.

La ŝtaton regis oligarĥio de komercistoj, kiu elektis registon kun la titolo de doĝo. Unu el la plej famaj doĝoj estis Simon Boccanegra.

Dum la respublika periodo, Ĝenovo havis tre gravan bankon, la Banko de Sankta Georgo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj