Simone Boccanegra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simone Boccanegra
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1301 (1301-01-01)
en Ĝenovo,  Ĝenova Respubliko
Morto 14-an de marto 1363 (1363-03-14) (62-jaraĝa)
en Ĝenovo,  Ĝenova Respubliko
Mortokialo veneno
Ŝtataneco Ĝenova Respubliko
Familio
Frat(in)o Egidio Boccanegra
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Simone BOCCANEGRA (Ĝenovo - Ĝenovo, 3a de marto 1363) estis membro de povega familio de Ĝenovo, kaj la unua kaj kvara duxdoge de Ĝenovo.

Groŝo de Simone Boccanegra.

Ĝi estis elektita la 23an de septembro 1339, anstataŭ la popoltribunusoj (Abbati). Li devis lukti kontraŭ la familioj Doria, Spinola, Grimaldi kaj Fieschi, ĉefoj de la partio de Gelfoj. Li suferis la sieĝon fare de tiuj en Ĝenovo, kaj devis forlasi la povon la 23an de decembro 1344. Li retiriĝis al Pizo, el kie li reorganiziz sian partion kaj revenis la 15an de novembro 1356 por restarigi sian povon en la Ĝenova Respubliko.

Ĉirkaŭ 1357, li venkis super Karolo Grimaldi, senjoro de Monako kaj admiralo de Francio, kaj je la morto de tiu, Boccanegra kaj la ĝenovanoj rekuperis Monakon.

Li mortis estante ankoraŭ postenulo, probable venenigita, la 3an de marto 1363. Dum lia regado, la ĝenovanoj konkeris la insulon Ĥios, kaj venkis super la tartaroj kiuj estis sieĝantaj Teodozion.

Li estas memorata ankaŭ pro la opero Simone Boccanegra de Giuseppe Verdi.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Simón Boccanegra (dux) en la hispana Vikipedio.