Batalo de Cannae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Cannae estis grava batalo de la Dua Punika milito kiu okazis en la 2a de Aŭgusto 216 a.K. en Apulio, en sudorienta Italio. La armeo de Kartago, estrita de Hanibalo, ĉirkaŭis kaj klare venkis pli grandan armeon de la Romia Respubliko estrita de konsuloj Lucius Aemilius Paullus kaj Gaius Terentius Varro. Ĝi estis rigardita kaj kiel unu el la plej grandaj taktikaj faroj en milita historio kaj kiel unu el la plej malbonaj malvenkoj de la romia historio.

Rekuperintaj el siaj perdoj ĉe Trebia (218 a.K.) kaj ĉe la Lago Trasimeno (217 a.K.), la Romianoj decidis engaĝigi Hanibalon ĉe Cannae, kun preskaŭ 86,000 Romianoj kaj aliancanoj trupoj. Ili amasigis sian fortan infanterion laŭ pli profunda formado ol kutime, dum Hanibalo uzis la taktikon de duobla ĉirkaŭo. Tio estis tiom sukcesa ke la Romia armeo estis efektive detruita kiel lukta forto. Post la malvenko, Capua kaj kelkaj aliaj urboŝtatoj de Italio transiris el la Romia Respubliko al Kartago.