Toussaint Louverture

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toussaint Louverture
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1743 (1743-05-20)
en Haitia Kabo
Morto 7-an de aprilo 1803 (1803-04-07) (59-jaraĝa)
en Fort de Joux
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francia Kolonio de Sankta Domingo • Unua Respubliko de Francio • Reĝlando de Francio (1791–92) • Reĝlando FrancioFrancioHaitio
Subskribo Toussaint Louverture
Familio
Patro Gaou Guinou
Edz(in)o Suzanne Simone Baptiste Louverture
Infano Louis de Marsalle
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr
François-Dominique Toussaint Louverture

François-Dominique Toussaint Louverture, ankaŭ konata kiel Toussaint L'Ouverture kaj Toussaint Bréda (naskiĝis la 20-an de majo 1743 en Hispanjolo, mortis la 7-an de aprilo 1803 en la Fuorto de Joux, La Cluse-et-Mijoux), estis la plej grava politikisto kaj militisto inter la gvidantoj de la Haitia Revolucio. Li estis reganto de Saint Domingue, kiu estis la nomo kiun donis la francoj al nuna Haitio. Lia postlasaĵo estis la kreado de la necesaj bazoj por la definitiva eliminado de la sklaveco en Haitio (kaj pro tio konata en la tuta mondo). Haitio estis lando plimulte loĝata de nigraj sklavoj iam alportitaj el Afriko

Biografio[redakti | redakti fonton]

Originoj kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia avo, Gau-Ginu, naskiĝis en la afrika regiono Dahomejo (nuna Benino), verŝajne en la sino de la reĝa familio Arada. Deportita al Hispanjolo, lia patro, Hippolyte Gau restis vendita kiel sklavo al la administranto de la bieno de la Grafo de Bredo en la plantejo kie Toussaint naskiĝis, en la provinco de la Nordo, proksime de Franca Kabo. Lia mastro, Baillon de Libertat, estis relative homama, animis Toussaint-on legi kaj skribi kaj igis lin la ŝoforo kaj submastro de la bieno. Malgraŭ lia limigita alteco oni surnomis lin Fatras-Bâton, li estis agnoskata rajdanto kaj granda spertulo pri medicinaj plantoj. Li edziniĝis al libera virino nomata Suzanne kun kiu li havis du filojn: Isaac kaj Placide. Toussaint estis liberigita en 1776, je la 33-jariĝo. Laŭ la indiko de la koloniaj arkivoj li luis 13-hektaran kafo-farmon kun dek tri sklavoj.

La ribeliĝinto aliancito de Hispanio[redakti | redakti fonton]

La Franca Revolucio multe eĥis en la franca parto de la insulo Hispanjolo. En unua momento, la grandaj blankaj leŭtenantoj vidis la eblecon sendependiĝi kaj la malgrandaj atingi la egalecon inter la grandaj. La sklavoj kaj nigraj proprietuloj, siaflanke, esperis akiri similan statuson al tiu de la malgrandaj blankaj leŭtenantoj.

En aŭgusto 1791, la sklavoj de la platejo de la Nordo de la franca parto de Hispanjolo, gvidataj de la jamajka Boukman ribeliĝis post la ceremonio de Bois-Caïman. Toussaint konvertiĝis en la halpanto de Georges Biassou, komandanto de la sklavoj kiuj rifuĝiĝis en la hispana parto de la insulo, kaj alianciĝis kun ili en 1793 por forpeli la sklavistajn francojn. Toussaint estis instruita en la militista kampo far la hispanoj. Gvidante trupon de pli ol 3.000 soldatoj, sukcesis en malmultaj monatoj kelkajn venkojn. Estis tiam kiam oni surnomis lin kiel L'Ouverture (La Iniciatinto). Li fariĝis generalo de la reĝa armeo de Hispanio.

La 29-a de aŭgusto 1793 Toussaint publikigis lian proklamon, en kiu li prezentis sin kiel gvidanto de la nigruloj:

Citaĵo
 Fratoj kaj amikoj. Mi estas Toussaint Louverture; eble la konado de mia nomo atingis al vi. Mi ekigis la venĝon de mia raso. Mi volas ke la libereco kaj egaleco regu sur Sankta Domingo. Mi laboras por ke ili ekzistu. Unuiĝu, fratoj, kaj batalu kun mi por la sama kaŭzo. Elradikigu kun mi la arbon de la sklaveco.

Via tre humila kaj obeema servanto, Toussaint Louverture, Generalo de la armeoj de la reĝo, por la publika bono. 

Sed lia rapida famo vekis la malkonfidon de liaj ĉefoj Jean-François kaj Biassou, kiuj planis komploton el kiu li eskapis, sed en ĝi forpasis lia plej junaĝa frato Jean-Pierre. La malmulta atento de la hispanoj konvinkis lin ke ili nur pretendis senstabiligi la francojn, sed ne malaperigi la sklavecon.

La komisaroj de la Franca Respubliko, Léger-Félicité Sonthonax kaj Étienne Polverel, alvenis al Hispanjolo en septembro 1792 por validigi la rajtojn de la nigruloj. La franca parto de la insulo estis invadita de la brita militŝiparo kaj de la hispanaj trupoj, al kiuj kuniĝis pluraj blankaj promonarĥaj francoj. La 29-a de aŭgusto 1793, la sama tago de la proklamiĝo de Toussaint, Sonthonax liberigis la sklavojn por ke ili kuniĝu al la Revolucio.

La 16-a de Pluviozo de la 2-a jaro (4-a de februaro 1794), grupo de haitiaj delegitoj inter kiuj troviĝis Jean-Baptiste Belley, liberigito kaj nigra deputito de la departemento de la Nordo de la franca parto de Hispanjolo, venkis en la balotado kaj la Nacia Konvencio ratifis tiun decidon kaj eliminis la sklavecon en ĉiuj teritorioj de la Franca Respubliko

Generalo de la Respubliko[redakti | redakti fonton]

Pere de la ĉefgeneralo Étienne Lavaux, la komisaroj intencis konvinki al Louverture por ke li kuniĝu al la Respubliko. Sed oni devis atendi ĝis la 5-a de majo 1794 kiam Toussaint perfidis la hispanajn aliancitojn. La armeo kiun li gvidis, kie estis nigraj soldatoj, mulatoj kaj eĉ kelkaj blankuloj atakis al iliaj antikvaj aliancitoj kaj prenis dekon da urboj. En unu jaro, li forpelis la hispanojn ĝis la orienta landlimo de la insulo kaj sukcesis malvenki la antikvajn ĉefojn, kiuj restis lojalaj al Hispanio. En julio 1795, la Kunsido ascendis lin al la rango de brigad-generalo. En marto 1796, savis al Lavaux, pro la ribeliĝo de mulatoj en Franca Kabo. Kiel rekompenco Lavaux nomis lin Ĝenerala Leŭtenanto de la kolonio. La Direktorio ascendis lin al divizia generalo en aŭgusto 1796.

Survoje al absolutisma regado[redakti | redakti fonton]

La talento de Louverture ne estis ekskluzive militisma. Tie kie li estis emancipigis la sklavojn. Li intencis refunkciigi la plantejojn, kaj invitis la kolonistojn, eĉ al tiuj kiuj batalis kontraŭ la Respubliko, ke ili revenu, malgraŭ la kontraŭaj opinioj de la francaj aŭtoritatuloj. Tamen, la batalo kontraŭ la britoj rezultis pli komplika. Toussaint ne povis forpeli ilin nek de la Nordo nek de la Okcidento. En la Sudo, la mulata generalo André Rigaud sukcesis bremsi ilin, sed ankaŭ li ne povis forpeli ilin. rechazarlos.

La reveno de Sonthonax kiel civila komisaro en majo 1796 minacis kiel ombro la ambiciojn de Toussaint Louverture konvertiĝi en la sola gvidanto. Li sukcesigis la elektadon de Lavaŭ kaj Sonthonax kiel deputitoj, en septembro 1796, antaŭ la Direktorio por ke ili foriru al la metropolo: la unua ekde oktobro, la dua en aŭgusto 1797. Sed, por trankviligi la francan registaron, li sendis siajn du filojn studis en Parizo.

Danke al la armiloj venintaj kun la komisiono de 1796, Louverture kalkulis je armeo kun 51.000 soldatoj (inter ili 3.000 blankuloj). Li reentreprenis la batalon kontraŭ la britoj kaj ricevis plurajn venkojn, kvankam neniu el ili estis decidiga. Lacaj pro la rezistado kaj sen espero multon gajni en tiu milito, la britoj decidis negoci. Louverture sukcesis apartigi de la negocado la lastan civilan komisaron Julien Raimond kaj al la ĉefgeneralo, Hédouville, alvenita en marto 1798. Por liberigi sin de Hédouville, Louverture atentigis al la nigruloj de la Nordo, kiuj la 16-a de oktobro 1798 ribeliĝis kontraŭ la generalo, ke li ordonis la senarmigon de la nigruloj, kio devigis al Hédouville subite reenŝipiĝi al Francio kune kun multnombraj blankuloj. La 31-a de aŭgusto 1798, la britoj forlasis la insulon Hispanjolo.

Jam liberaj de la francaj kontroloj, Toussaint turnis sin kontraŭ la ĉefo de la mulatoj, Rigaud. Louverture profitis la incidenton kaj provokis lin, per kio Rigaud ekigis la militon en junio 1799. Toussaint, helpata de Jean-Jacques Dessalines kaj Henri Christophe venkis la trupojn de la malamiko post sanga milito.

Dezirante restabli la landan ekonomion, Louverture publikigis la 12-a de oktobro 1800 regularon pri kultivoj kiu devigis la nigrulojn al labori en la plantejoj, pro kio ekzistis granda malkontento. Fine de oktobro la nigruloj de la Nordo ribeliĝis kaj eĉ senkapigis la blankulojn. Post malmultaj tagoj, Toussaint disigis la ribeliĝintojn kaj ordonis la fusiladon al 13 ribelestroj, inter kiuj troviĝis lia nevo mem, la generalo Moise. Por atingi la apogon de la blankuloj revokis la fuĝintojn kaj dekretis ke la katolikismo iĝis la oficiala religio.

Intencante unuigi la insulon, direktiĝis al la hispana parto de la insulo, kaj konkeris ĝin dum unu monato, en januaro 1801. Laŭ la traktato de Bazileo kiu metis finon al la franca-hispana konflikto donis al li la regadrajton en tuta la insulo Hispanjolo. La 9-a de majo 1801 li proklamis aŭtonomisman konstitucion kiu koncedis al li dumviva regado.

La falo[redakti | redakti fonton]

Napoléon Bonaparte, kies povo en Francio estis pli granda ĉiutage, deziris restabli la regadon de la francaj kolonianoj por intenci rekuperi la potencon de la sukerindustrio. Li sendis al Hispanjolo armeon el 25.000 soldatoj gvidataj de lia bofrato, la generalo Leclerc en decembro 1801 por memorigi al Louverture lian promeson kompensi al la kolonianoj kaj por restabli la sklavecon. Sed Louverture ne lasis sin trompi. Li komencis uzi aliajn taktikojn pli sekurajn, kaj samtempe sekvis la politikon pri bruligita tero antaŭ la alveno de la francaj trupoj ĝis la fino de januaro 1802. Leclerc unue venkis al la trupoj de Dessalines kaj poste al la de Christophe. Leclerc alportis el Francio la filojn de Louverture, kaj sendis ilin al li kiel signo de bona volo. La 2-a de majo 1802, Toussaint ofertis sian kapitulacon kondiĉe ke li restos libera kaj ke liaj trupoj aneksiĝu al la franca armeo.

Sed Leclerc ne akceptis tiujn kondiĉojn. Pere de ruzaĵo li kaptas al Louverture la 7-a de junio 1802, kaj sendas lin al Francio kune kun sia familio.

Li estis enkarcerigita en la Fortikaĵo de Joux, en la montaro de Jura, la plej malvarma regiono de Francio. Li forpasis tie la 7-a de aprilo 1803 pro malsano kaj manko de kuracista asisto.

La francoj ne sukcesis restabli la sklavecon en Saint Domingue. Danke al la militista potenco konstruita en epoko de Louverture, la nigruloj venkis la francojn en la batalo de Vertières 1803. La 1-a de januaro 1804, la nova gvidanto, Jean-Jacques Dessalines, proklamis la sendependecon de la lando, al kiu li rebaptis per sia aborigena nomo Haitio kio signifas montara lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]