Haitia revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La haitia revolucio okazis inter 1791 kaj 1804 kaj estis la unua sukcesa ribelo de sklavoj en la okcidenta mondoduono. Ĝi rezultigis la ekeston de la libera nigrula respubliko Haitio.

Kiam eŭropanoj disputis pri la realigo de la reformoj de la franca revolucio, afrikanoj profitis de la konflikto por liberigi sin el la sklaveco. Kredeble helpis en la organizado la vudu-kulto, kiun en aŭgusto 1791 estris Dutty Boukman, arĥi-pastro de la maronoj.

Okazis pluraj armitaj incidentoj, en kiuj mortis ĉ. 2.000 eŭropanoj kaj forbrulis centoj da plantejoj. Post komenca sukceso de la ribelo la francaj koloniuloj reregis la situacion en 1792. Sed ekde 1793 Francio devis koncentriĝi pri militoj en Eŭropo. En 1798 ribelestro Toussaint Louverture sukcesis kapti la regpovon kaj oficiale abolis sklavecon. Tio tamen ne efikis grandajn ŝanĝojn en la reala vivo.

En 1802 trupoj de Napoleono Bonaparte sukcesis kapti Louverture kaj konduki lin al Francio. Nova ribelestro iĝis Jean-Jacques Dessalines, kiu sukcesis en 1803 venki la francan armeon, suferintan pro tropikaj malsanoj. Sed li vane provis per kruelaĵoj teni la povon.

La 1-an de januaro 1804 la popolo deklaris sin sendependa de Francio, kaj Haitio iĝis la dua sendependa lando en la okcidenta mondoduono (post Usono). Samjare Dessalines deklaris sin imperiestro Jacques la 1-a de Haitio.