Franc-Persa alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Irania sendito Mirza Mohammed Reza-Qazvini kunside kun Napoleono Bonaparte ĉe la Palaco Finckenstein, la 27an de Aprilo 1807, por subskribi la Traktaton de Finckenstein.

Franc-Persa alianco aŭ Franc-Irana alianco estis formita dum mallonga periodo inter la Franca Imperio de Napoleono Bonaparte kaj Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro kontraŭ Rusio kaj Granda Britio inter 1807 kaj 1809. La alianco estis parto de plano por arigi kroman helpon kontraŭ Rusio kaj per la Persia helpo, havi alian fronton ĉe la sudaj limoj de Rusio, nome ĉe la mondoregiono de Kaŭkazo. La alianco malmuntiĝis kiam Francio finfine alianciĝis kun Rusio kaj turnis sian fokuson al kampanjoj en Eŭropo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yves Bomati kaj Houchang Nahavandi, Shah Abbas, Emperor of Persia,1587-1629, 2017, eld. Ketab Corporation, Los Angeles, ISBN 978-1595845672, Anglalingva traduko de Azizeh Azodi.
  • Karsh, Inari (2001). Empires of the Sand: The Struggle for Mastery in the Middle East, 1789-1923. Cambridge, MA: Harvard University Press. ISBN 0-674-00541-4.
  • Amini, Iradj (2000). Napoleon and Persia: Franco-Persian relations under the First Empire. Washington, D.C.: Taylor & Francis. ISBN 0-934211-58-2.
  • Sicker, Martin (2001). The Islamic world in decline: from the Treaty of Karlowitz to the disintegration of the Ottoman Empire. Westport: Praeger. ISBN 0-275-96891-X.